Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Invitatorio


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Invitatorio
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

PSALMODIO


Antifono de la Enira Psalmo


¶ La Eternulo estas bona.
Gloru Lin,
benu Lian nomon.

Enira Psalmo


el la Ordinaraj Partoj, ekzemple:

Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. ¶

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono de la Enira Psalmo


¶ La Eternulo estas bona.
Gloru Lin,
benu Lian nomon.


supren al la komenco de la paĝo