Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Via boneco estu mia konsolo,
konforme al Via vorto.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 73-80 (Jod)


Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; *
prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.

Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, *
ĉar mi fidis Vian vorton. ¶

Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, *
kaj ke Vi juste min suferigis.

Via boneco estu do mia konsolo, *
konforme al Via vorto al Via sklavo. ¶

Venu sur min Via favor-koreco, ke mi vivu; *
ĉar Via instruo estas mia plezuro.

Hontiĝu la fieruloj, / ĉar maljuste ili min premis; *
mi meditos pri Viaj ordonoj. ¶

Turniĝu al mi Viaj timantoj *
kaj la konantoj de Viaj leĝoj.

Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, *
por ke mi ne hontiĝu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Via boneco estu mia konsolo,
konforme al Via vorto.

Dua Antifono


¶ Savu min de miaj malamikoj, mia Dio.

Dua Psalmo – Psa 59 (58), 2-5.10-11.17-18


Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; *
defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.

Savu min de la krimuloj, *
kaj kontraŭ la sang-aviduloj helpu min. ¶

Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, *
fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,

ne por mia krimo *
kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; *
rapidu renkonte al mi, kaj rigardu. ¶

Ho mia forto, al Vi mi min turnas; *
ĉar Dio estas mia rifuĝo.

Mia bona Dio rapidos al mi; *
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. ¶

Sed mi kantos Vian forton, *
kaj matene mi gloros Vian bonecon;

ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo *
en la tago de mia malfeliĉo.

Ho mia forto, al Vi mi kantos; / ĉar Dio estas mia defendo, *
la Dio de mia favoro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Savu min de miaj malamikoj, mia Dio.

Tria Antifono


¶ Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio.
Dio batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas. – Ijo 5, 17a.18b

Tria Psalmo – Psa 60 (59)


Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; *
Vi koleris; rekonsolu nin.

Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; *
resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.

Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; *
Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan. ¶

Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, *
por ke ili ĝin levu pro la vero.

Por ke liberiĝu Viaj amatoj, *
helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. ¶

Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; / Mi dividos Ŝeĥemon, *
kaj la valon Sukot Mi mezuros.

Al Mi apartenas Gilead, *
al Mi apartenas Manase;

Efraim estas la forto de Mia kapo, *
Jehuda estas Mia sceptro.

Moab estas Mia lavo-pelvo; / sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; *
super Filiŝtujo Mi triumfe krios. ¶

Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? *
Kiu alkondukos min ĝis Edom?

Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? *
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; *
vanta estas helpo de homo. ¶

Kun Dio ni faros heroaĵojn; *
kaj Li dispremos niajn malamikojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio.
Dio batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas. – Ijo 5, 17a.18b

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 1, 31b


La Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon,
sur la tuta vojo, kiun vi iris.

Versiklo


Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu.

Kaj ne hontigu min pri mia espero. – Psa 119 (118), 116

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la tria horo oni kondukis Vin al la kruco por la savo de la mondo.
Ni petas Vin: Pardonu, kion ni malbon-faris, kaj gardu nin kontraŭ nova ŝuldo;
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 25



► TAGMEZE


Legaĵo – Bar 4, 28-29


Siatempe via sola penso estis forlasi Dion.
Nun dek-foje pli urĝe serĉu Lin!
Ĉar kiu sendis al vi ĉiun ĉi tiun malbonon,
tiu ankaŭ liberigos kaj plenigos vin per eterna ĝojo.

Versiklo


Ĉe la Eternulo estas favor-koreco.

Kaj ĉe Li estas granda liberigo. – Psa 130 (129), 7

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la sesa horo venis mallumo super la tuta tero,
ĉar Vi senkulpa iris sur la krucon por elaĉeti nin de nia ŝuldo.
Lumigu nian mallumon,
por ke ni per Via lumo trovu la eternan vivon en Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 33



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 1, 13-15


Ĉar Dio ne faris la morton nek ĝojas je la pereo de vivanto.
Li ja kreis ĉion, por ke ĝi estadu,
kaj ĉiuj mondaj kreitaĵoj estas sanaj kaj ne havas en si pereigan venenon,
nek troviĝas surtere la regno de Hadeso.
Ĉar la justeco estas senmorta.

Versiklo


La Eternulo savis mian animon de la morto.

Mi irados antaŭ Li en la lando de la vivo. – Psa 116 (114), 8a.9

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la naŭa horo Vi transirigis la pento-faran krimulon de la kruco-fosto en Vian regnon.
Ni konfesas, ke ni estas pekuloj, kaj ni fide petas Vin:
Ankaŭ ni estu post nia morto en la paradizo ĉe Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Luk 23, 43



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo