Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Horis peractis undecim


Dek unu horoj pasis for,
ĉi tag' jam hastas al vesper'.
La liturgion kantu ni
el pia menso kun volont'.

Jam iris for la tag-labor',
al kiu, Krist', Vi sendis nin.
Denaron unu donos Vi
al ĉiu vinber-rikoltist'.

Kaj ĉi salajro spronos nin,
nin kapabligos je l' futur'.
Vi helpu do dum nia ag',
nin refortigu post la far'.

Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'. Amen.

latina T: anonima • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Savu, ho Eternulo, mian animon de la morto,
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Unua Psalmo – Psa 116, 1-9 (114)


Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon kaj mian petegon, *
ke Li klinis Sian orelon al mi;

kaj en miaj tagoj *
mi Lin vokos. ¶

Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, / kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; *
suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: *
Ho Eternulo, savu mian animon. ¶

Favor-kora estas la Eternulo kaj justa, *
kaj nia Dio estas kompatema.

La Eternulo gardas la simpl-animulojn; *
mi estis en mizero, kaj Li min savis. ¶

Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, *
ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, / miajn okulojn de larmoj, *
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Mi irados antaŭ la Eternulo *
en la lando de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Savu, ho Eternulo, mian animon de la morto,
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Dua Antifono


¶ Mia helpo venas de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Dua Psalmo – Psa 121 (120)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia helpo venas de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Tria Antifono


¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 2, 7-10a


Ni parolas la saĝecon de Dio en mistero,
la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mond-aĝoj por nia glorado;
kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉe tiu mondo;
ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
sed kiel estas skribite:
Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis,
kaj kio en la koron de homo ne eniris,
Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito.

Responsorio


Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio.

Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio.

Mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito,

por ke li nin konduku al Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio. – kp. 1 Pet 3, 18

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Memoru, Dio, Vian kor-favoron,
kiel Vi parolis al niaj patroj.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Memoru, Dio, Vian kor-favoron,
kiel Vi parolis al niaj patroj.

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum benedicámus, qui lácrimas fléntium pius et miséricors abstérsit, eúmque amánter ac supplíciter invocémus:

Miserére pópuli tui, Dómine.

Christe Dómine, qui húmiles consoláris,
—pone lácrimas páuperum in conspéctu tuo.

Audi, miséricors Deus, gémitus moriéntium,
—vísitet eos ángelus tuus atque confórtet.

Cognóscant éxsules cuncti providéntiam tuam,
—terréstri reddántur pátriæ et in cæléstem tandem intróeant.

Qui mísere in peccáto versántur, tuo cedant amóri,
—et tibi ac tuæ reconciliéntur Ecclésiæ.

Defúnctos fratres salva propítius,
—ut plenam sortiántur redemptiónem tuam.


¶ Kompatu, Sinjoro, Vian popolon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ho Eternulo, nia Dio,
en la skandalo de la kruco Vi montris Vian ne-esploreblan saĝon.
Faru, ke ni ekkonu la kaŝitan gloron de la pasiono de Kristo,
por ke ĉiam, sen ajna konfuziĝo, estu nia fanfarono en lia kruco.
Pri tio ni petas per li, Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Gal 6, 14

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo