Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato > Meza Horo
Stato: 2020-01-20


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La ĉielo kaj la tero forpasos,
sed miaj vortoj ne forpasos,
diras la Sinjoro. – Mar 13, 31

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 81-88 (Kaf)


Mia animo avidas Vian savon; *
Vian vorton mi fidas.

Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: *
Kiam Vi min konsolos? ¶

Ĉar mi fariĝis kiel fel-sako en fumo; *
sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.

Kiom estos la tagoj de Via sklavo? *
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? ¶

Fosojn fosis al mi la fieruloj, *
kontraŭe al Viaj leĝoj.

Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; *
maljuste oni min persekutas; helpu min. ¶

Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, *
sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

Laŭ Via boneco vivigu min, *
kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La ĉielo kaj la tero forpasos,
sed miaj vortoj ne forpasos,
diras la Sinjoro. – Mar 13, 31

Dua Antifono


¶ Vi estas mia rifuĝejo,
fortika turo kontraŭ malamiko.

Dua Psalmo – Psa 61 (60)


Aŭskultu, ho Dio, mian krion; *
atentu mian preĝon.

De la fino de la tero mi vokas al Vi / en la malĝojo de mia koro: *
Sur rokon tro altan por mi supren-konduku min. ¶

Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, *
fortika turo kontraŭ malamiko.

Lasu min loĝi eterne en Via tendo, *
havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. ¶

Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; *
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, *
ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

Li restu eterne antaŭ Dio; *
boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, *
plenumante miajn promesojn ĉiutage. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vi estas mia rifuĝejo,
fortika turo kontraŭ malamiko.

Tria Antifono


¶ De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

Tria Psalmo – Psa 64 (63)


Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶

Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,

kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?

Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶

Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.

Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.

La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 8, 5b-6


Kiel homo instruas sian filon,
tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.

Versiklo


La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne.

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj. – Psa 19 (18), 10

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, ĉiopova Patro:
ni klinas nin antaŭ Vi.
Sendu al ni la lumon de la Sankta Spirito,
por ke ni estu sekuraj kontraŭ ĉiu malamiko,
kaj en la ĝojo de nia koro ni dediĉu nian laŭdon al Vi,
hodiaŭ kaj ĉiutage.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Reĝ 2, 2b-3


Vi tenu vin forte kaj estu viro.
Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
irante laŭ Liaj vojoj,
plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn,
kiel estas skribite en la instruo de Moseo,
por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos.

Versiklo


Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,

ĉar en ĝi mi havas plezuron. – Psa 119 (118), 35

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, fajro de eterna amo,
ekbruligu nian koron per Via ardo,
por ke ni amu Vin pli ol ĉio,
kaj pro amo al Vi ankaŭ niajn gefratojn.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mar 12, 30-31



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 6, 16


Tiele diras la Eternulo:
Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu,
kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo,
kaj iru laŭ ĝi
kaj trovu ripozon por via animo.

Versiklo


Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam,

ĉar ili estas la ĝojo de mia koro. – Psa 119 (118), 111

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
aŭdu la petojn de la sankta Virgulino Maria
kaj plenumu nian sopiron pri paco,
por ke ni, liberaj por servi al Vi ĉiujn tagojn de nia vivo,
sendanĝere venu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo