Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (2)
Stato: 2020-01-21


Ĉi tiun Vesperan Laŭdon oni povas kanti laŭ ADORU 094 aŭ preĝi jene:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Lucis creator optime


Kreinto bona Vi de l' lum',
per Vi eklumas ĉiu tag'.
La kreon de la tuta mond'
komencis Vi per nova lum'.

Maten' ligita kun vesper'
nomiĝas tag' laŭ Via vol'.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos'.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.

Ne nestu kulp' en nia kor'
nek flirta, petolema pens';
ke nek tenebro nek obskur'
detenu nin de nia cel'.

Frapante je l' ĉiela pord'
premion gajnu ni de l' viv'.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.

En tiu ĉi vespera hor'
Vin gloru nia laŭda kant',
Vin, Patro, Filo kaj Spirit',
Vin, tri-persona unu Di'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 1997, 2001 en ADORU 095

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Diris Dio al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Diris Dio al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Memorindaj faris la Eternulo Siajn miraklojn.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 111 (110)


Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, *
en rondo de piuloj kaj en kunveno. ¶

Grandaj estas la faroj de la Eternulo, *
serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.

Bela kaj majesta estas Lia verko, *
kaj Lia justeco restas eterne.

Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; *
kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo.

Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; *
Li memoras eterne Sian interligon.

La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,*
doninte al ili la heredon de gentoj. ¶

La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; *
perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;

ili estas fortikaj por eterne, *
faritaj per vero kaj honesto.

Liberigon Li sendis al Sia popolo; / Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. *
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; / bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. *
Lia gloro restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Memorindaj faris la Eternulo Siajn miraklojn.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ La Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas.
Haleluja.

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 1, 3-5


Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan,
rezervitan en la ĉielo por vi,
kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido
al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.

Responsorio


Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Benata Via nomo majesta,

laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne. – laŭ Dan 3, 56.52, ADORU 095.15

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj


Dio, nia Patro, kreis la mondon en la komenco, rekreis ĝin per la elaĉeto kaj senĉese renovigas ĝin per Sia amo. Al Li ni voku ĝojoplene:
Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Ni dankas al Vi, ĉar Vi malkaŝas Vian potencon en ĉio, kion Vi kreis,
– kaj en la okazintaĵoj de la mondo Vi elmontras Vian providencon.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Per Via Filo, la heroldo de paco, la venkinto sur la kruco,
– Vi liberigu nin de malespero kaj de vanta timo.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Al ĉiuj, kiuj amas la justecon kaj laboras por ĝi,
– helpu kontribui sincere kaj konkorde en la konstruado de pli bona mondo.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Helpu la subprematajn, liberigu la malliberajn, konsolu la afliktitajn, donu panon al la malsataj, fortigu la malfortajn,
– por ke en ĉiuj montriĝu la triumfo de la kruco.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Vi mirinde levis Vian Filon el morto kaj tombo al gloro,
– faru, ke niaj forpasintoj atingu la vivon kun li.

¶ Renovigu, Dio, la mirindaĵojn de Via amo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo