Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Pergrata mundo nuntiat


Bonvene la matena ruĝ'
anoncas, ke la suno mem
aperos baldaŭ, kaj la land'
per lum' sin vestos kaj kolor'.

Eterne radianta Sun',
nin viviganta, Krist' Jesu',
al Vi sin turnas nia kant'
kun forta emo ĝui Vin.

La sci' de l' Patro estas Vi,
la vort', per kiu ĉiu est'
ekbrilas en mirinda ord',
per bon' kaj bel' allogas nin.

Ni, kiel idoj de la lum',
per Vi pilgrimu sen pigrec',
atestu pri la Patra grac'
per niaj moroj, nia far'.

Vi helpu, ke el nia buŝ'
elfluu nur sincera vort'.
Nin ĉiam pelu klar' kaj ver',
stimulu nin per dolĉa ĝoj'.

Al Vi, Jesu', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
honor' eterne kaj ador'. Amen.

latina T: Anselmo Lentini (1901 - 1989) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi pardonis la kulpon de Via popolo.

Unua Psalmo – Psa 85 (84)


Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon, *
Vi revenigis la for-kaptitojn de Jakob;

Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. ¶

Vi retenis Vian tutan koleron, *
forlasis Vian furiozon.

Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *
kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. ¶

Ĉu eterne Vi nin koleros, *
daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *
ke Via popolo ĝoju per Vi? ¶

Aperigu al ni, ho Eternulo, *
Vian favoron,

kaj Vian helpon *
donu al ni. ¶

Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; *
ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo

kaj al Siaj fideluloj, *
ke ili ne reiru al malsaĝeco. ¶

Jam proksima estas Lia helpo *
al tiuj, kiuj Lin timas,

por ke ekregu honoro *
en nia lando. ¶

Bono kaj vero renkontiĝas, *
justeco kaj paco sin kisas.

Vero elkreskas el la tero, *
kaj justeco rigardas el la ĉielo. ¶

Kaj la Eternulo donos bonon, *
kaj nia tero donos siajn produktojn.

Justeco iros antaŭ Li *
kaj faros vojon por Liaj paŝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi pardonis la kulpon de Via popolo.

Dua Antifono


¶ Mi sopiris Vin en la nokto,
mi serĉis Vin matene.

Kantiko – Jes 26, 1-4.7-9.12


Ni havas urbon potencan; *
savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

Malfermu la pordegojn, / por ke eniru la popolo justa, *
konservanta la fidelecon.

Por la fid-mensulo Vi konservos pacon absolutan; *
ĉar Vin li fidas.

Fidu la Eternulon por ĉiam; *
ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna. ¶

La vojo de justulo estas rekta; *
Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; *
Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, *
per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene;

ĉar dum Via juĝado sur la tero *
la loĝantoj de la mondo lernis justecon. ¶

Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; *
ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi sopiris Vin en la nokto,
mi serĉis Vin matene.

Tria Antifono


¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian luman vizaĝon.

Tria Psalmo – Psa 67 (66)


Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon. ¶

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste. ¶

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj. ¶

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian luman vizaĝon.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Joh 4, 14-15


Ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.

Responsorio


Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas.

Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas.

Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto,

kiun mi fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas. – kp. Psa 18 (17), 3

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Dio levis kornon de savo por ni,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Dio levis kornon de savo por ni,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj.

PREĜADO


Petoj


Kriston ni adoru,
kiu per sia sango akiris al si la popolon de la nova interligo,
kaj ni petegu lin humile:
Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

Vi, nia Reĝo kaj Elaĉetanto, komence de tiu ĉi tago aŭskultu la laŭdon de via eklezio,
– kaj instruu ĝin konstante glori vian majeston.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

Vi, nia espero kaj forto, al vi ni konfidas nin,
– kaj neniam ni pereos.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

Vidu nian malfortecon, kaj rapide helpu nin,
– ĉar sen vi, ni nenion povas fari.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

Memoru la malriĉulojn kaj forlasitajn, por ke tiu ĉi nova tago ne estu ŝarĝo al ili,
– sed alportu al ili konsolon kaj ĝojon.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian popolon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio, ĉio,
kion Vi kreis, estas bona kaj linda.
Faru, ke ni ĝoje komencu ĉi tiun tagon en Via nomo,
kaj ke ni kompletigu ĝin vorte kaj verke en amo al Vi kaj al niaj gefratoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo