Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Telluris ingens conditor


De l' ter' Kreinto kaj Sinjor',
eligis landon Vi el mar',
kaj digis kontraŭ alta tajd'
la teron, fundamentis ĝin,

ke verdu ĝi el bona sem'
kaj belu per florada pomp',
ke ĝi, graveda de nutraĵ',
satigu nin por nia ĝu'.

Brulantajn vundojn de la kor'
sanigu Vi per Via grac',
ke niaj larmoj, nia far'
forigu movojn de malbon'.

Ordonon Vian sekvu ni.
Malbona faro restu for.
Kaj estu plenaj ni de ĝoj',
sen klin' al pereiga ag'.

Plej pia Patro, regu nun
kun Via Fil', la Dia bild',
kaj kun la Sankta Di-Spirit'
la kreitaĵon en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1a, la Granda (540-604) • E: Bernhard Eichkorn 2007

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon.

Unua Psalmo – Psa 125 (124)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon.

Dua Antifono


¶ Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj,
vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. – Mat 18, 3

Dua Psalmo – Psa 131 (130)


Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, *
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj.

Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj *
kaj neatingeblaj por mi. ¶

Mi trankviligis *
kaj kvietigis mian animon.

Kiel infano for-metita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano demamigita, *
tiel estas en mi mia animo. ¶

Ho Izrael, fidu la Eternulon, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj,
vi neniel eniros en la regnon de la ĉielo. – Mat 18, 3

Tria Antifono


¶ Vi faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj
kaj ili reĝas sur la tero.

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj
kaj ili reĝas sur la tero.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 12, 9-12


Via amo estu sen hipokriteco.
Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.
En frat-amo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj.

Responsorio


Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo.

Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo.

Por ĉiuj generacioj restas Via vero,

por eterne, ho Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via vorto staras forte en la ĉielo, por eterne, ho Eternulo. – Psa 119 (118), 89-90

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

PREĜADO


Petoj


Ni ĝoje aklamu Dion,
kiu konstituis Sian popolon en la espero:
Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Dio, ni dankas al Vi, ke en Kristo Vi riĉigis nin en ĉio,
– en ĉia parolo kaj ĉia scio. – kp. 1 Kor 1,5

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Dio, en kies manoj estas la koroj de la potenculoj, koncedu, ke la ŝtataj respondeculoj regu laŭ Via saĝeco,
– ke ili ĉerpu el la fonto de viaj konsiloj, por ke iliaj koroj kaj faroj plaĉu al Vi.

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Vi, kiu kapabligas la artistojn esprimi Vian splendon per iliaj talento kaj genio,
– faru ke iliaj verkoj lumigu la mondon per espero kaj ĝojo.

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Vi, kiu ne permesas, ke ni estu tentataj super niaj fortoj,
– fortigu la malfortulojn, restarigu la falintojn.

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Vi, kiu per Via Filo promesis al la homoj, ke ili resurektos al la eterna vivo en la lasta tago,
– ne forgesu por ĉiam la homojn jam forpasintajn.

¶ Vi, Dio, estas la espero de Via popolo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Kor-favora Dio,
nia vespera laŭdo leviĝu al Vi, kaj sob-venu al ni Via beno,
por ke ni akiru la savon per Via helpo kaj fariĝu liberaj, ĉi tie kaj eterne.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo