Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo. – Joh 8, 12

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 105-112 (Nun)


Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, *
kaj lumo por mia vojo.

Mi ĵuris, kaj mi plenumos: *
observi Viajn justajn decidojn. ¶

Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; *
vivigu min, konforme al Via vorto.

La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, *
kaj pri Viaj decidoj instruu min. ¶

Mia animo estas ĉiam en mia mano, *
sed Vian instruon mi ne forgesas.

La malvirtuloj metis reton por mi; *
sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis. ¶

Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, *
ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.

Mi klinis mian koron, *
por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo. – Joh 8, 12

Dua Antifono


¶ Mi estas mizera kaj malriĉa;
ho Dio, rapidu al mi.

Dua Psalmo – Psa 70 (69)


Volu, ho Dio, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min. ¶

Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, *
kiuj serĉas mian animon;

retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, *
kiuj deziras al mi malbonon.

Kun honto iru returne tiuj, *
kiuj diras al mi: Ha, ha!

Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;

kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: *
Granda estas Dio. ¶

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
ho Dio, rapidu al mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho Eternulo, ne malrapidu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi estas mizera kaj malriĉa;
ho Dio, rapidu al mi.

Tria Antifono


¶ Ne laŭ la rigardo de siaj okuloj Li juĝados,
sed laŭ vero kaj laŭ justeco. – kp. Jes 11, 3-4

Tria Psalmo – Psa 75 (74)


Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; / proksima estas Via nomo; *
oni rakontas Viajn miraklojn. ¶

Kiam Mi elektos tempon, *
Mi faros justan juĝon.

Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; *
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. ¶

Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; *
kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;

Ne levu supren vian kornon, *
ne parolu kun ne-fleksebla kolo;

ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento *
kaj ne de la dezerto venas alteco.

Nur Dio estas juĝanto; *
unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. ¶

Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, / kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, *
kaj Li verŝas el ĝi;

sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos *
ĉiuj malvirtuloj de la tero. ¶

Kaj mi eterne predikos, *
mi kantos al la Dio de Jakob.

Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj Mi rompos; *
altiĝos la kornoj de virtulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Leviĝu, ho Eternulo,
savu mian animon.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 13, 4-7


Amo longe suferas, kaj bon-faras;
amo ne envias;
amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
ne kondutas maldece, ne celas por si mem,
ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Versiklo


Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj.

Ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo. – Psa 40 (39), 17

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, Sankta Patro, fidela Dio,
Vi sendis la promesitan Spiriton por kunigi la homojn, kiuj estas dividitaj per la peko.
Donu, ke ni ekkonu la unuecon kaj pacon kiel Vian rekomendon, kaj ke ni forte progresigu ilin.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 13, 8-9.13


Amo neniam pereas;
sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos;
ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos;
ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte.
Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
kaj la plej granda el ili estas amo.

Versiklo


Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,

kiel ni esperas al Vi. – Psa 33 (32), 22

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kompata Dio,
meze de la tago Vi haltigas kaj ripozigas nin.
Favore rigardu nian laboron.
Bonigu kaj pardonu, kion ni mis-agis,
por ke ni fine plaĉu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Kol 3, 14-15


Super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj,
al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo,
kaj estu dankemaj.

Versiklo


La humiluloj heredos la teron

kaj ĝuos grandan pacon. – Psa 37 (36), 11

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
sur la kruco Vi etendis la manojn por savi ĉiujn homojn.
Igu plaĉaj al Vi niajn agojn,
kaj montru per ili al la mondo, ke Vi elaĉetis ĝin,
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo