Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Ĵaŭdo > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Subtenu min laŭ Via diro,
ke mi vivu.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 113-120 (Sameĥ)


Skeptikulojn mi malamas, *
sed Vian instruon mi amas.

Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; *
Vian vorton mi fidas. ¶

Foriĝu de mi, malbon-agantoj; *
mi observos la ordonojn de mia Dio.

Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; *
kaj ne hontigu min pri mia espero. ¶

Fortikigu min, ke mi saviĝu, *
kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.

Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, *
ĉar ilia falsaĵo estas mensoga. ¶

Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; *
tial mi amas Viajn decidojn.

De Via teruro tremas mia karno, *
kaj Viajn juĝojn mi timas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Subtenu min laŭ Via diro,
ke mi vivu.

Dua Antifono


¶ Helpu nin, ho Dio de nia savo.
Pardonu al ni niajn pekojn.

Dua Psalmo – Psa 79 (78), 1-5.8-11.13


Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, / mal-purigis Vian sanktan templon, *
faris el Jerusalem ruinojn.

La kadavrojn de Viaj sklavoj / ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, *
la karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, *
kaj estis neniu, kiu ilin enterigus. ¶

Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, *
mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.

Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? *
kaj Via indigno brulos, kiel fajro? ¶

Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, / rapide atingu nin Via favor-koreco; *
ĉar ni tre konsumiĝis.

Helpu nin, ho Dio de nia savo, *
pro la gloro de Via nomo;

kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn *
pro Via nomo. ¶

Kial devas diri la popoloj: *
Kie estas ilia Dio?

Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj *
la venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.

Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; / per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, *
kiuj estas kondamnitaj al morto. ¶

Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, *
eterne Vin dankos,

de generacio al generacio *
ni rakontos Vian gloron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Helpu nin, ho Dio de nia savo.
Pardonu al ni niajn pekojn.

Tria Antifono


¶ Ho Eternulo, Dio Cebaot, rigardu el la ĉielo,
kaj rememoru tiun vinber-trunkon.

Tria Psalmo – Psa 80 (79)


Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; / Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, *
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, *
kaj venu, por savi nin.

Ho Dio, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, *
ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?

Vi manĝigis al ili panon larman, *
kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; *
kaj niaj malamikoj nin mokas.

Ho Dio Cebaot, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Vinber-branĉon el Egiptujo Vi elportis, *
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;

Vi purigis lokon por ĝi; / kaj ĝi profundigis siajn radikojn *
kaj plenigis la tutan landon;

montojn kovris ĝia ombro, *
kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.

Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro *
kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. ¶

Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, *
ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?

Subfosas ĝin arbara apro, *
kaj kampa besto ĝin mordas. ¶

Ho Dio Cebaot, returniĝu; / rigardu el la ĉielo kaj vidu, *
kaj rememoru tiun vinber-trunkon,

kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, *
kaj la kreskaĵ-idon, kiun Vi fortikigis por Vi.

Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; *
de Via minaca vizaĝo ili pereis.

Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, *
super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. ¶

Kaj ni ne foriros de Vi; *
vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

Ho Eternulo, Dio Cebaot, revenigu nin, / lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ho Eternulo, Dio Cebaot, rigardu el la ĉielo,
kaj rememoru tiun vinber-trunkon.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 19, 22


Ĉiel, ho Sinjoro, Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon,
kaj ne malatentis ilin,
starante flanke de ili en ĉiu kriz-okazo kaj loko.

Versiklo


Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn.

Vi montris Vian forton inter la popoloj. – Psa 77 (76), 15

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
kiam la apostoloj je la tria horo estis kunaj por preĝi,
Vi donacis al ili la Sanktan Spiriton.
La saman gracon favore donu ankaŭ al ni,
per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Rea 4, 7


Kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj,
kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li?

Versiklo


Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas.

Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin. – Psa 145 (144), 18a.19b

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
ĉe Vi estas nek tenebro nek mallumo.
Sendu la splendon de Via lumo en nian koron,
por ke ni ekkonu la sencon de Viaj ordonoj
kaj volonte iru Vian vojon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. 1 Joh 1, 5



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Est 10, 3e


Mia popolo estas Izrael:
tiuj, kiuj alvokis Dion kaj saviĝis.
La Sinjoro savis Sian popolon,
kaj la Sinjoro eltiris nin el tiuj katastrofoj.
Dio faris grandajn signojn kaj miraklojn,
kiuj neniam ankoraŭ okazis ĉe la nacianoj.

Versiklo


Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min

kaj fariĝis mia savo. – Psa 118 (117), 21

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo,
donu al ni, ke ni sekvu la ekzemplon de Via unu-naskita Filo
kaj portu pacience la malfavoraĵojn de la vivo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo