Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Aurora iam spargit polum


Aŭror' el fend' de l' firmament'
la tagon sendas tra la ter',
fanfar' de klara lumo-pint'
obtuzan ĉion pelas for.

Nun malaperu nokta vant',
malklara stat' de nia mens',
terura kulpo, kiun nokt'
alportis per tenebra fort'.

Kaj jena granda lasta tag',
la dezirata tag' de l' glor',
alvenu, vestu nin per lum',
dum sonas ĉi matena laŭd'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia Dia Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jc. • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Proksima Vi estas, ho Eternulo;
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 145-152 (Kof)


Mi vokas el la tuta koro; / aŭskultu min, ho Eternulo; *
mi plenumos Viajn leĝojn.

Mi vokas al Vi; savu min, *
kaj mi konservos Viajn decidojn. ¶

Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas; *
Vian vorton mi fidas.

Antaŭ la noktaj gardo-partoj miaj okuloj vekiĝas, *
por ke mi meditu pri Via vorto. ¶

Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi.

Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; *
malproksimaj ili estas de Via leĝo. ¶

Proksima Vi estas, ho Eternulo; *
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

De longe mi scias pri Viaj decidoj, *
ke Vi fiksis ilin por ĉiam. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Proksima Vi estas, ho Eternulo;
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

Dua Antifono


¶ Via Saĝeco, Dio, estu ĉe mi;
kun mi ŝi laboregu.

Kantiko – Saĝ 9, 1-6.9-11


Ho Dio de la patroj kaj Sinjoro de kompato, *
kiu faris ĉion per Via vorto,

kaj formis per Via saĝeco la homon, *
por ke li regu ĉiujn Viajn kreitaĵojn

kaj administru la mondon laŭ sankteco kaj justeco *
kaj eldiru verdiktojn kun honesta animo,

donu al mi la Saĝecon, kiu sidas apud Via trono, *
kaj ne rifuzu al mi lokon inter Viaj infanoj.

Ĉar mi estas Via sklavo *
kaj la filo de Via servantino,

homo malforta kaj mallonge-daŭra *
kaj malsupera en la kompreno de juĝado kaj leĝoj,

ĉar eĉ se iu estas perfekta inter la homidoj, / se mankas la de Vi venanta saĝo, *
li estos taksata sen-valorulo. ¶

Kaj kun Vi estas la Saĝeco, / kiu konas Viajn laborojn *
kaj kiu ĉeestis, kiam Vi faris la mondon,

kaj kiu scias, kio plaĉas al Vi *
kaj kio estas ĝusta laŭ Viaj ordonoj.

Forsendu ŝin el la sanktaj ĉieloj, *
kaj sendu ŝin de Via glora trono,

por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, *
kaj mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.

Ĉar ŝi scias kaj komprenas ĉion, / kaj ŝi gvidos min prudente en miaj agoj *
kaj protektos min per sia gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Via Saĝeco, Dio, estu ĉe mi;
kun mi ŝi laboregu.

Tria Antifono


¶ La vero de la Eternulo restas eterne.

Tria Psalmo – Psa 117 (116)


Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La vero de la Eternulo restas eterne.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 2, 14-15


Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj,
filoj de Dio, neriproĉindaj,
meze de perversa kaj malhonesta generacio,
inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo.

Responsorio


Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo.

Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo.

Mia parto en la lando de la vivantoj.

Vi estas mia rifuĝejo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi krias al Vi, ho Eternulo. Vi estas mia rifuĝejo. – Psa 143 (142), 6

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Lumu, ho Eternulo, sur tiujn, kiuj sidas en mallumo
kaj en la ombro de morto.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Lumu, ho Eternulo, sur tiujn, kiuj sidas en mallumo
kaj en la ombro de morto.

PREĜADO


Petoj


Deum, qui Maríam matrem Christi ómnibus creatúris cæléstibus et terréstribus antecéllere vóluit, cum fidúcia implorémus:

Réspice Matrem Fílii tui et exáudi nos.

Pater misericordiárum, grátias tibi reférimus quod nobis Maríam matrem et exémplum dedísti,
—per eius intercessiónem corda nostra sanctífica.

Qui Maríam tuo inténtam reddidísti verbo et ancíllam tuam fidélem effecísti,
—per eius intercessiónem fructus Sancti Spíritus nobis concéde.

Qui Maríam iŭta crucem stantem roborásti et in resurrectióne Fílii tui replésti lætítia,
—per eius intercessiónem tribulatiónes súbleva nostras spemque nostram confírma.


¶ Rigardu la Patrinon de Via Filo, kaj elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, fonto kaj origino de nia savo,
faru el nia vivo laŭd-kanton de Via gloro,
por ke ni iam povu laŭdi Vin en la ĉielo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo