Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 121-128 (Ain)


Mi faris juĝon kaj justecon; *
ne transdonu min al miaj premantoj.

Garantie liberigu Vian sklavon por bono, *
por ke fieruloj min ne premu. ¶

Miaj okuloj sopiras Vian helpon *
kaj Vian justan vorton.

Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, *
kaj Viajn leĝojn instruu al mi. ¶

Mi estas Via sklavo; *
klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.

Estas tempo, ke la Eternulo agu: *
Ili rompis Vian leĝon. ¶

Tial mi amas Viajn ordonojn *
pli ol oron, eĉ ol puran oron.

Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, *
ĉiun vojon de malvero mi malamas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco.

Dua Antifono


¶ Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon.

Dua Psalmo – Psa 34 (33), 2-11


Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; *
ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Per la Eternulo gloriĝas mia animo; *
la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

Gloru la Eternulon kun mi, *
kaj ni altigu kune Lian nomon. ¶

Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, *
kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, *
kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. ¶

Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, *
kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, *
kaj Li ilin savas. ¶

Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; *
feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; *
ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; *
sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon.

Tria Antifono


¶ Proksima estas la Eternulo al tiuj,
kies koro estas rompita.

Tria Psalmo – Psa 34 (33), 12-23


Venu, infanoj, aŭskultu min; *
pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon *
kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

Gardu vian langon kontraŭ malbono, *
kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, *
serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. ¶

La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, *
kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, *
por ekstermi de la tero la memoron pri ili. ¶

Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, *
kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, *
kaj la spirite suferantajn Li helpas. ¶

Multaj estas la suferoj de piulo; *
sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

Li gardas ĉiujn liajn ostojn; *
eĉ unu el ili ne rompiĝos. ¶

La malbonulon mortigos la malbono; *
kaj la malamantoj de piulo pereos.

La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; *
kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Proksima estas la Eternulo al tiuj,
kies koro estas rompita.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Sam 15, 22


Ĉu brul-oferoj kaj buĉ-oferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo,
kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo?
Vidu, obeado estas pli bona ol buĉ-ofero,
atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.

Versiklo


Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;

kaj kiu estas singarda en la vojo, al tiu Mi aperigos Dian helpon. – Psa 50 (49), 23

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, ĉiopova Patro:
ni klinas nin antaŭ Vi.
Sendu al ni la lumon de la Sankta Spirito,
por ke ni estu sekuraj kontraŭ ĉiu malamiko,
kaj en la ĝojo de nia koro ni dediĉu nian laŭdon al Vi,
hodiaŭ kaj ĉiutage.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Gal 5, 26; 6, 2


Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn,
kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

Versiklo


Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune!

Ĉar tie la Eternulo donas la benon, vivon por eterne. – Psa 133 (132), 1.3

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, fajro de eterna amo,
ekbruligu nian koron per Via ardo,
por ke ni amu Vin pli ol ĉio,
kaj pro amo al Vi ankaŭ niajn gefratojn.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mar 12, 30-31



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 6, 8


Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona
kaj kion la Eternulo postulas de vi:
nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

Versiklo


Mi havas plezuron de Viaj leĝoj;

mi ne forgesas Vian vorton. – Psa 119 (118), 16

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
aŭdu la petojn de la sankta Virgulino Maria
kaj plenumu nian sopiron pri paco,
por ke ni, liberaj por servi al Vi ĉiujn tagojn de nia vivo,
sendanĝere venu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo