Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu manĝos el ĉi tiu pano,
tiu vivos eterne.
Haleluja. – kp. Joh 6,51

Unua Psalmo – Psa 23 (22)


La Eternulo estas mia paŝtisto; *
mi mankon ne havos.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, / apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. *
Li kvietigas mian animon.

Li kondukas min laŭ vojo de la vero, *
pro Sia nomo. ¶

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, *
mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.

Via bastono kaj apogiĝilo *
trankviligos min. ¶

Vi kovras por mi tablon *
antaŭ miaj malamikoj.

Vi ŝmiris per oleo mian kapon, *
mia pokalo estas plenigita.

Nur bono kaj favoro sekvos min *
en la daŭro de mia tuta vivo;

kaj mi restos en la domo de la Eternulo *
eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiu manĝos el ĉi tiu pano,
tiu vivos eterne.
Haleluja. – kp. Joh 6,51

Dua Antifono


¶ La Sinjoro venos por esti glorata en siaj sanktuloj.
Haleluja. – el 2 Tes 1, 10

Dua Psalmo – Psa 76 (75), 2-7


Dio estas konata en Judujo; *
granda estas Lia nomo en Izrael.

En Salem estas Lia tendo, *
kaj Lia loĝejo sur Cion.

Tie Li rompis la sagojn de paf-arko, *
ŝildon, glavon, kaj militon. ¶

Vi estas majesta kaj potenca *
sur la sovaĝ-bestaj montoj.

Senarmiĝis la fort-koruloj, endormiĝis; *
kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.

De Via minaco, ho Dio de Jakob, *
paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Sinjoro venos por esti glorata en siaj sanktuloj.
Haleluja. – el 2 Tes 1, 10

Tria Antifono


¶ Faru kaj plenumu promesojn
al la Eternulo, via Dio.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 76 (75), 8-13


Vi, Vi estas timinda; / kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, *
kiam ekflamas Via kolero?

El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; *
la tero ektimis kaj eksilentis,

kiam Dio leviĝis, por juĝi, *
por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. ¶

Ĉar la kolero de homo *
fariĝas Via gloro,

kiam Vi zonas Vin *
per la resto de Via kolero. ¶

Faru kaj plenumu promesojn *
al la Eternulo, via Dio;

vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, *
alportu donacojn al la Timindulo.

Li humiligis la spiriton de potenculoj; *
Li estas timinda por la reĝoj de la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Faru kaj plenumu promesojn
al la Eternulo, via Dio.
Haleluja.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 6, 19-20


Ĉu vi ne scias,
ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio?
Kaj vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetitaj per prezo;
gloru do Dion en via korpo.

Versiklo


Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo.

Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. – Psa 84 (83), 3

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



► TAGMEZE


Legaĵo – Rea 10, 12


Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi?
Nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.

Versiklo


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?

Tiu, kiu vivas honeste, kaj parolas veron el sia koro. – el Psa 15 (14), 1-2

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Kan 8, 6b-7


Ĉar la amo estas forta kiel la morto;
la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol;
ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, la flamo de la Eternulo.
Granda akvo ne povas estingi la amon,
kaj riveroj ne povas super-akvi ĝin.

Versiklo


Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco,

mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto! – el Psa 18 (17), 2-3

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo