Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Lucis largitor splendide


Ho splenda donacant' de l' lum',
per kies brilo kun seren'
nun post pasinta nokta temp'
la tag' revene sternas sin.

Ho Vi, la vera lum-portant',
ne nur herold' de eta stel',
de iom ekglimanta bril',
ne sparko sensignifa nur;

kontraŭe: Vi la lumo mem,
pli klara ol la tuta sun'.
Jes: Mem Vi estas lum' kaj tag',
nin prilumanta en la kor'.

Per ĉasta vivo venku ni
voluptan ĉion de la karn',
ke pura restu nia korp',
la sankta templo de l' Spirit'.

Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'. Amen.

latina T: antaŭ 6a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vi satigas nin matene per Via boneco.

Unua Psalmo – Psa 90 (89)


Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo *
de generacio al generacio.

Antaŭ ol la montoj naskiĝis / kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, *
kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. ¶

Vi venigas homon al polvo; *
kaj Vi diras: Revenu, homidoj.

Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, *
kaj kiel nokta gardo-parto.

Vi for-fluigas ilin torente, / ili estas kiel sonĝo; *
matene ili renoviĝas kiel herbo:

Matene ĝi floras kaj ĝermas, *
vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. ¶

Jes, ni pereas de Via kolero, *
kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

Vi metis niajn malbon-agojn antaŭ Vin, *
nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, *
malaperis niaj jaroj, kiel sono.

La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, *
kaj ĉe forteco okdek jaroj;

kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, *
ĉar ĝi for-kuras rapide kaj ni for-flugas.

Kiu scias la forton de Via kolero, *
Vian timindecon kaj Vian indignon?

Instruu nin kalkuli niajn tagojn, *
por ke ni akiru saĝan koron. ¶

Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? *
Kaj kompatu Viajn sklavojn.

Satigu nin matene per Via boneco; *
kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, *
tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, *
kaj Via beleco al iliaj infanoj.

Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; / kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, *
kaj fortikigu la faron de niaj manoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vi satigas nin matene per Via boneco.

Dua Antifono


¶ Lian gloron vi proklamu ĝis la rando de la tero.

Kantiko – Jes 42, 10-16


Kantu al la Eternulo kanton novan, *
Lian gloron de la rando de la tero,

vi, kiuj ŝip-veturas sur la maro, / kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
insuloj kaj iliaj loĝantoj.

Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, *
la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar;

ĝoj-kriu la loĝantoj de Sela, *
de la supro de montoj ili voku.

Ili donu honoron al la Eternulo, *
kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj. ¶

La Eternulo eliros kiel heroo, *
kiel homo de milito Li vekos fervoron,

Li vokos kaj aŭdigos militan krion, *
Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj. ¶

Longe Mi silentis, *
estis kvieta, kaj detenis Min;

nun Mi krios kiel naskantino, *
Mi neniigos kaj englutos ĉion.

Mi dezertigos montojn kaj montetojn, *
kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos;

Mi faros la riverojn insuloj, *
kaj la lagojn Mi elsekigos.

Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, *
laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin;

la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, *
kaj la vojojn kurbajn rektaj.

Tiajn aferojn Mi faros por ili, *
kaj Mi ilin ne forlasos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Lian gloron vi proklamu ĝis la rando de la tero.

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon en la domo de la Eternulo.

Tria Psalmo – Psa 135 (134), 1-12


Gloru la nomon de la Eternulo, *
gloru, sklavoj de la Eternulo,

kiuj staras en la domo de la Eternulo, *
en la kortoj de la domo de nia Dio.

Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; *
prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.

Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, *
Izraelon kiel Sian trezoron. ¶

Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda *
kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.

Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, / en la ĉielo kaj sur la tero, *
sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.

Li levas la nubojn de la randoj de la tero, / Li aperigas fulmojn en la pluvo, *
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj. ¶

Li batis la unue-naskitojn en Egiptujo, *
de homo ĝis bruto.

Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, *
super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.

Li batis multajn popolojn, *
kaj mortigis potencajn reĝojn:

Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, / kaj Ogon, reĝon de Baŝan, *
kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.

Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, *
heredon al Lia popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloru la Eternulon en la domo de la Eternulo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jut 8, 25-27


Ni danku la Sinjoron, nian Dion,
kiu elprovas nin same kiel Li elprovis niajn patrojn.
Memoru, kion Li faris al Abraham,
kaj kiel Li elprovis Isaakon,
kaj kio okazis al Jakob en la Siria Mezopotamio,
kiam li paŝtis la ŝafojn de Laban, la frato de sia patrino.
Ĉar kiel Li fajre fandis ilin por elprovi ilian koron,
tiel ankaŭ nin Li ne punas,
sed pro ilia bon-farto la Sinjoro skurĝas tiujn, kiuj estas proksimaj al Li.

Responsorio


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado.

Kantu al Li novan kanton.

Al la justuloj konvenas glorado.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado. – kp. Psa 33 (32), 1.3

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Benata estu la Eternulo,
ĉar Li vizitis nin kaj faris por ni elaĉeton.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Benata estu la Eternulo,
ĉar Li vizitis nin kaj faris por ni elaĉeton.

PREĜADO


Petoj


Christum, qui exáudit et salvos facit sperántes in se, precémur acclamántes:

Te laudámus, in te sperámus, Dómine.

Grátias ágimus tibi, qui dives es in misericórdia,
—propter nímiam caritátem, qua dilexísti nos.

Qui omni témpore in mundo cum Patre operáris,
—nova fac ómnia per Spíritus Sancti virtútem.

Aperi óculos nostros et fratrum nostrórum,
—ut videámus hódie mirabília tua.

Qui nos hódie ad tuum servítium vocas,
—nos erga fratres multifórmis grátiæ tuæ fac minístros.


¶ Vin, Sinjoro, ni laŭdas, Vin ni esperas.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
Vi konfidis al la homoj la teron, por ke ili gardu kaj kultivu ĝin,
kaj Vi levas super ili la sunon, ke ĝi lumu al ili.
Donu, ke ni hodiaŭ agu por Via gloro kaj por la savo de niaj proksimuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo