Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 129-136 (Pe)


Mirindaj estas Viaj decidoj; *
tial mia animo ilin konservas.

Malkaŝo de Via vorto klerigas, *
ĝi prudentigas simpl-animulojn. ¶

Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, *
ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, *
kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. ¶

Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; *
kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.

Liberigu min de homa premado; *
kaj mi observos Viajn ordonojn. ¶

Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, *
kaj instruu al mi Viajn leĝojn.

Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, *
pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso.

Dua Antifono


¶ Kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon? – el Jak 4, 12

Dua Psalmo – Psa 82 (81)


Dio stariĝis en Dia anaro; *
inter la dioj Li juĝas. ¶

Ĝis kiam vi juĝos maljuste, *
kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?

Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; *
rilate afliktiton kaj sen-havulon estu virtaj.

Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; *
el la mano de malvirtulo ilin savu.

Ili ne scias kaj ne komprenas, / en mallumo ili marŝas; *
ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. ¶

Mi diris: Vi estas dioj, *
kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;

sed vi mortos, kiel homoj, *
kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.

Leviĝu, ho Dio, / juĝu la teron; *
ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon? – el Jak 4, 12

Tria Antifono


¶ Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
kaj Li aŭskultis min.

Tria Psalmo – Psa 120 (119)


(Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.)

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
kaj Li aŭskultis min.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Lev 20, 26


Estu antaŭ Mi sanktaj,
ĉar sankta estas Mi, la Eternulo,
kaj Mi apartigis vin el inter la popoloj,
por ke vi estu Miaj.

Versiklo


Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;

la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. – Psa 33 (32), 12

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Dio, plej bona Patro,
Vi vokis la homojn al komuna laboro tiel ke, ju pli ili kunlaboras, des pli ili utilas unu la alian.
Helpu al ni labori kiel Viaj infanoj, en Via spirito, kun frata amo al ĉiuj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 15, 1-3


Vi, ho mia Dio, estas bonvola kaj vera,
pacienca kaj administranta ĉion per kompato.
Koni Vin estas perfekta justeco,
kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco.

Versiklo


Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo,

longe-tolera kaj kun granda boneco. – Psa 145 (144), 8

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, mastro kaj gardanto de vitejo kaj tritikejo,
Vi disdonas la laboron kaj donas justan salajron.
Helpu al ni porti la ŝarĝon de la tago
kaj neniam murmuri kontraŭ Vi kaj kontraŭ tio, kio plaĉas al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mat 20, 1-16



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 4, 21-22


Kuraĝon, infanoj, voku al Dio.
Li savos vin de tiraneco,
el la manoj de viaj malamikoj.
Mi atendas vian savon de la Eternulo,
kaj ĝojo venis al mi de la Sanktulo,
pro la kompato, kiu baldaŭ atingos vin
de la Eternulo, via savanto.

Versiklo


Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favor-korecon,

ĉar ili estis de ĉiam. – Psa 25 (24), 6

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
je tiu ĉi horo, la naŭa, en kiu Petro kaj Johano estis supren-irantaj en la templon por preĝi, ankaŭ ni petas Vin en la nomo de Jesuo Kristo:
Bonvolu donaci Vian savon al ĉiuj, kiuj vokas ĉi tiun nomon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 3, 1; 4, 10.12



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo