Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo > Meza Horo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Saĝa, kiu aŭdas la parolojn de Dio
kaj plenumas ilin. – kp. Mat 7, 24

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 137-144 (Cadi)


Justulo Vi estas, ho Eternulo, *
kaj justaj estas Viaj juĝoj.

Vi aperigis Viajn decidojn *
kun justeco kaj plena vero. ¶

Elturmentis min mia fervoro, *
ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.

Tre pura estas Via vorto, *
kaj Via sklavo ĝin amas. ¶

Mi estas malgranda kaj malestimata; *
sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.

Via justeco estas justeco eterna, *
kaj Via instruo estas vero. ¶

Sufero kaj mizero min trafis; *
sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.

La justeco de Viaj decidoj estas eterna; *
klerigu min, por ke mi vivu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Saĝa, kiu aŭdas la parolojn de Dio
kaj plenumas ilin. – kp. Mat 7, 24

Dua Antifono


¶ Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; ho Eternulo.

Dua Psalmo – Psa 88 (87), 2-9


Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶

Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶

Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; ho Eternulo.

Tria Antifono


¶ Mi vokas al Vi, ho Eternulo.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Tria Psalmo – Psa 88 (87), 10-19


Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶

Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?

Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.

Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.

Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi vokas al Vi, ho Eternulo.
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 3, 17-18


Se iu havas mondan posedaĵon
kaj vidas sian fraton havantan bezonon
kaj fermas sian kompaton kontraŭ li,
kiel la amo de Dio restas en li?
Infanetoj, ni amu,
ne laŭ vorto nek laŭ lango,
sed laŭ faro kaj vero.

Versiklo


Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,

fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon. – el Psa 112 (111), 5.7

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio.
En la tria horo Vi elverŝis Vian Sanktan Spiriton super la apostoloj.
Sendu la Spiriton de la amo ankaŭ en nian koron,
por ke ni fide atestu por Vi antaŭ la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Rea 30, 11.14


Ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
Sed tre proksime de vi estas la afero: en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.

Versiklo


Via vorto estas lumilo por miaj piedoj,

kaj lumo por mia vojo. – Psa 119 (118), 105

Preĝo


Ni preĝu.
Korfavora Dio!
Kiam Petro preĝis je la sesa horo, Vi instruis lin, ke la savo venos al ĉiuj popoloj.
Faru per Via graco, ke nia tag-laboro plaĉu al Vi kaj servu al la savo-plano de Via amo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 9



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 10-11


Kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien,
sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin
kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto:
tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo;
ĝi ne revenos al Mi vane,
sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.

Versiklo


Li sendas Sian ordonon al la tero.

Tre rapide kuras Lia vorto. – Psa 147, 15

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, je la naŭa horo Vi sendis Vian anĝelon al la cent-estro Kornelio por montri al li la vojon de la savo.
Pretigu nin, ke ni kunlaboru en la komuno de la eklezio por la savo de la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 3



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo