Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Iam lucis orto sidere


Jam levas sin la taga lum',
ni petu Dion en humil',
ke Li ĉe nia dev-plenum'
do gardu nin de malutil'.

La langon bremsu Li per brid',
ke bruu ne kverel-horor';
l' okulojn kontraŭ vana vid'
Li zorge kovru en favor'.

En kor-intimo regu pur',
foriĝu ĉia van-sugest',
l' orgojlon de la hom-natur'
detruu vivo en modest'.

Do, kiam pasis for la tag'
kaj nokto venis laŭ la ord',
per virtaj penso, vorto, ag'
ni Dion laŭdu en akord'.

Al Dio Patro estu glor',
al Lia unu-nura Fil',
al la Spirito la honor'
kaj nun kaj ĉiam en jubil'. Amen.

latina T: 8a jarcento, aŭ eble de Ambrosius el Milano, 4a jarcento • E: Guido Holz 1986* • ADORU 113

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Aŭdigu al mi matene Vian bonecon.

Unua Psalmo – Psa 143 (142), 1-11


Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, / atentu mian petegon laŭ Via vereco, *
respondu al mi laŭ Via justeco.

Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, *
ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. ¶

Ĉar malamiko persekutis mian animon, / premis al la tero mian vivon. *
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.

Senfortiĝas en mi mia animo, *
konsumiĝas en mi mia koro.

Mi rememoras la tagojn antikvajn, / mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, *
mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

Mi etendas al Vi miajn manojn; *
mia animo soifas Vin kiel seka tero. ¶

Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, *
mia spirito konsumiĝas.

Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, *
ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, *
ĉar Vin mi fidas.

Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, *
ĉar al Vi mi levas mian animon. ¶

Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; *
al Vi mi rifuĝas.

Instruu al mi plenumi Vian volon, / ĉar Vi estas mia Dio. *
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. ¶

Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; *
pro Via justeco eligu mian animon el mizero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Aŭdigu al mi matene Vian bonecon.

Dua Antifono


¶ La Eternulo fluigos sur Jerusalemon pacon kiel riveron.

Kantiko – Jes 66, 10-14a


Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi *
ĉiuj ĝiaj amantoj;

forte ĝoju pri ĝi *
ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.

Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; *
suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro. ¶

Ĉar tiele diras la Eternulo: / Jen Mi fluigos sur ĝin *
pacon kiel riveron,

kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, *
por ke vi suĉu;

sur la brakoj vi estos portataj, *
kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.

Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, / tiel Mi vin konsolos; *
kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. ¶

Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, *
kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo fluigos sur Jerusalemon pacon kiel riveron.

Tria Antifono


¶ Estas bone kanti al nia Dio,
agrabla estas la glor-kantado.

Tria Psalmo – Psa 147, 1-11 (146)


Laŭdu Lin, ĉar estas bone kanti al nia Dio, *
ĉar agrabla estas la glor-kantado.

La Eternulo konstruas Jerusalemon, *
la elpelitojn de Izrael Li kolektas.

Li sanigas la kor-prematojn *
kaj bandaĝas iliajn vundojn.

Li kalkulas la stelojn, *
kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; *
Lia saĝo estas ne-mezurebla.

La Eternulo altigas la humilulojn; *
sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. ¶

Kantu al la Eternulo gloradon, *
muziku al nia Dio per harpo.

Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, *
kreskigas sur la montoj herbon.

Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, *
kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; *
ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, *
kiuj fidas Lian bonecon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Estas bone kanti al nia Dio,
agrabla estas la glor-kantado.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 18-21


Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.

Responsorio


Matene, Dio, mi meditas pri Vi.

Matene, Dio, mi meditas pri Vi.

Vi estis por mi helpo.

Mi meditas pri Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Matene, Dio, mi meditas pri Vi. – kp. Psa 63 (62), 7-8

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Donu al Via popolo scion de savo
en la pardonado de iliaj pekoj.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Donu al Via popolo scion de savo
en la pardonado de iliaj pekoj.

PREĜADO


Petoj


Deum, a quo óbvenit salus pópulo suo, celebrémus ita dicéntes:

Tu es vita nostra, Dómine.

Benedíctus es, Pater Dómini nostri Iesu Christi, qui secúndum misericórdiam tuam regenerásti nos in spem vivam,
—per resurrectiónem Iesu Christi ex mórtuis.

Qui hóminem, ad imáginem tuam creátum, in Christo renovásti,
—fac nos confórmes imágini Fílii tui.

In córdibus nostris invídia et ódio vulnerátis,
—caritátem per Spíritum Sanctum datam effúnde.

Da hódie operáriis labórem, esuriéntibus panem, mæréntibus gáudium,
—ómnibus homínibus grátiam atque salútem.


¶ Vi, Dio, estas nia vivo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Scion de savo donu al ni, ho Eternulo,
por ke ni, liberigite el la mano de niaj malamikoj, servu Vin sen-time,
en sankteco kaj justeco antaŭ Vi ĉiujn niajn tagojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 1, 68-79

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22


supren al la komenco de la paĝo