Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-21


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Horis peractis undecim


Dek unu horoj pasis for,
ĉi tag' jam hastas al vesper'.
La liturgion kantu ni
el pia menso kun volont'.

Jam iris for la tag-labor',
al kiu, Krist', Vi sendis nin.
Denaron unu donos Vi
al ĉiu vinber-rikoltist'.

Kaj ĉi salajro spronos nin,
nin kapabligos je l' futur'.
Vi helpu do dum nia ag',
nin refortigu post la far'.

Al Kristo, la plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'. Amen.

latina T: anonima • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĉiutage mi Vin benos,
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

Unua Psalmo – Psa 145 (144), 1-13


Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.

Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.

Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.

Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.

Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶

Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.

La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶

Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.

Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,

por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.

Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ĉiutage mi Vin benos,
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

Dua Antifono


¶ Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi.
Proksima Vi estas por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

Dua Psalmo – Psa 145 (144), 13cd (LXX).14-21


Fidela estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vortoj, *
kaj sankta en ĉiuj Siaj faroj.

La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.

Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶

Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.

La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.

La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶

La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi.
Proksima Vi estas por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

Tria Antifono


¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Justaj kaj veraj estas Viaj vojoj,
ho Reĝo de la nacioj.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 1-2


Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.

Responsorio


Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio.

Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio.

Mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito,

por ke li nin konduku al Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo unu-foje suferis pro pekoj, por ke li nin konduku al Dio. – kp. 1 Pet 3, 18

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Memoru, Dio, Vian kor-favoron,
kiel Vi parolis al niaj patroj.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Memoru, Dio, Vian kor-favoron,
kiel Vi parolis al niaj patroj.

PREĜADO


Petoj


Al Kristo,
espero de tiuj, kiuj konas lian nomon,
ni aklamu kaj petu konfide:
Kyrie eleison.

¶ Kyrie eleison.

Kristo, vi konas la fragilecon de nia naturo ĉiam pekema,
– fortikigu nin per via graco.

¶ Kyrie eleison.

Kio per si mem inklinas al malbono,
– tio per vi ĉiam estu riparata kaj pardonata.

¶ Kyrie eleison.

Vi, kiu estas ofendata per nia kulpo kaj repacigata per nia pento,
– deturnu de ni la punojn, kiujn ni meritas pro niaj pekoj.

¶ Kyrie eleison.

Vi, kiu pardonis la pentintan pekulinon kaj portis surŝultre la erarvagintan ŝafon,
– ne rifuzu doni vian mizerikordon al ni.

¶ Kyrie eleison.

Vi, kiu malfermis la pordojn ĉielajn per via surkruca ofero,
– akceptu en la eterna vivo ĉiujn, kiuj dum la surtera vivo esperis al vi.

¶ Kyrie eleison.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
tiel Vi amis la mondon, ke Vi donis Vian sole-naskitan Filon por nia savo.
Donacu al Via eklezio la pretecon dediĉi sin al Vi kiel viva ofero,
por ke ĝi estu plene satigata de Via amo.
Pri tio ni petas per li, Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Joh 3, 13

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo