Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (1)


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (1)
Stato: 2020-01-18


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Antifonoj kiel en la koncerna tago.

Unua Psalmo – Psa 141 (140), 1-9


Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; *
atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.

Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, *
la levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. ¶

Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, *
gardu la pordon de miaj lipoj.

Ne klinu mian koron al io malbona, / al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; *
mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.

Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: *
ĝi estos oleo por la kapo;

mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; *
kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. ¶

Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, / kaj ili aŭdis miajn vortojn, *
kiel amikaj ili estis.

Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, / tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj *
ĝis la buŝo de Ŝeol. ¶

Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, *
estas direktitaj miaj okuloj;

al Vi mi esperas: *
ne forpuŝu mian animon.

Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, *
kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 142 (141)


Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, *
per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.

Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, *
mian suferon mi al Li rakontas. ¶

Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, *
tiam Vi sciis mian vojon:

Sur la vojo, kiun mi iras, *
ili kaŝis reton por mi.

Rigardu dekstren kaj vidu: *
neniu volas min koni;

malaperis rifuĝejo por mi, *
neniu zorgas pri mia animo. ¶

Mi krias al Vi, ho Eternulo; / mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, *
mia parto en la lando de la vivantoj.

Atentu mian ploron, *
ĉar mi tre senfortiĝis;

savu min de miaj persekutantoj, *
ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

Eligu mian animon el malliberejo, *
por ke mi gloru Vian nomon.

Min ĉirkaŭos la virtuloj, *
kiam Vi bonfaros al mi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo