Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo > Meza Horo


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 19 (18), 8-15


La instruo de la Eternulo estas perfekta, *
ĝojigas la animon.

La atesto de la Eternulo estas certa, *
ĝi saĝigas sensaĝulon.

La ordonoj de la Eternulo estas justaj, *
ĝojigas la koron.

La ordon-diro de la Eternulo estas klara, *
faras lumon antaŭ la okuloj. ¶

La timo antaŭ la Eternulo estas pura, *
restas eterne.

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, *
kaj ĉiuj estas justaj.

Ili estas pli dezirindaj, ol oro *
kaj ol multe da plej pura oro.

Ili estas pli dolĉaj, ol mielo *
kaj ĉelaraj miel-gutoj. ¶

Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; *
kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Kiu scias siajn erarojn? *
Purigu min de eraroj kaŝitaj.

Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, *
ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, *
kaj pura de granda peko. ¶

Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, *
ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 7, 2-10


Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; *
helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, *
ĝin disŝirante, dum neniu savas. ¶

Ho Eternulo, mia Dio! / se mi faris ĉi tion, *
se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

se al mia amiko mi pagis per malbono, *
aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

tiam malamiko persekutu mian animon, *
li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,

kaj mian honoron *
li metu en la polvon. ¶

Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, *
leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;

kaj vekiĝu por mi, *
Vi, kiu ordonis fari juĝon.

Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; *
kaj super ili reiru supren.

La Eternulo *
juĝas popolojn. ¶

Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco *
kaj laŭ mia pieco.

Finiĝu la malboneco de malpiuloj, *
kaj Vi subtenu justulon,

Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, *
justa Dio! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 7, 11-18


Mia ŝildo estas ĉe Dio, *
kiu savas piajn korojn.

Dio estas juĝanto justa, *
kaj Dio minacanta ĉiutage.

Se oni ne reĝustiĝas, / Li akrigas Sian glavon, *
streĉas Sian paf-arkon kaj direktas ĝin.

Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, *
Siajn sagojn Li faras bruligaj. ¶

Jen tiu gravediĝis per malbono, *
portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, *
kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

Lia malico refalos sur lian kapon, *
kaj sur lian verton falos lia krimo. ¶

Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, *
kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo