Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-18


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. (P. T. Haleluja.)

Unua Psalmo – Psa 18 (17), 31-35


La vojo de Dio estas perfekta; / la parolo de la Eternulo estas tute pura; *
Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.

Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? *
Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto *
kaj perfektigas mian vojon;

kiu similigas miajn piedojn al cervaj, *
kaj starigas min sur altaj altaĵoj;

kiu instruas mian manon militi, *
kaj miajn brakojn streĉi kupran paf-arkon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas. (P. T. Haleluja.)

Dua Antifono


¶ Via dekstra mano subtenas min. (P. T. Haleluja.)

Dua Psalmo – Psa 18 (17), 36-46


Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; / kaj Via dekstra mano subtenas min, *
kaj Via favoro min grandigas.

Vi larĝigas mian paŝon sub mi, *
por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.

Mi persekutas miajn malamikojn, / kaj mi atingas ilin; *
kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.

Mi ilin frakasas, / ke ili ne povas plu leviĝi; *
ili falas sub miajn piedojn.

Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; *
miajn atakintojn Vi ĵetas sub min. ¶

Vi for-kurigas de mi miajn malamikojn, *
kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

Ili krias, sed ne venas helpanto; *
al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; *
kiel stratan koton mi ilin for-ĵetas.

Vi savas min de popola tumulto; / Vi faras min ĉefo de la nacioj; *
popolo, kiun mi ne konas, servas min.

Per atentaj oreloj ili obeas min; *
ali-gentuloj respektegas min.

Ali-gentuloj senfortiĝas, *
kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Via dekstra mano subtenas min. (P. T. Haleluja.)

Tria Antifono


¶ Vivas la Eternulo;
kaj alte glorata estu la Dio de mia savo. (P. T. Haleluja.)

Tria Psalmo – Psa 18 (17), 47-51


Vivas la Eternulo; / kaj benata estu mia Roko; *
kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

tiu Dio, kiu donas al mi venĝon *
kaj submetas al mi popolojn,

kiu savas min de miaj malamikoj, / altigas min super miaj atakintoj, *
kaj savas min de perfortulo. ¶

Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, *
kaj pri Via nomo mi kantas.

Li donas grandan helpon al Sia reĝo, / kaj faras favoraĵon al Sia sankt-oleito, *
al David kaj al lia idaro, por eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vivas la Eternulo;
kaj alte glorata estu la Dio de mia savo. (P. T. Haleluja.)

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.

PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo