Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-18


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Sanigu mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi.

en Paska Tempo:

¶ Kristo pro ni fariĝis malriĉa,
por ke ni per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.
Haleluja. – kp. 2 Kor 8, 9

Unua Psalmo – Psa 41 (40)


Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: *
En tago de mizero savos lin la Eternulo.

La Eternulo lin gardos kaj vivigos; / li estos feliĉa sur la tero, *
kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; *
lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. ¶

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; *
sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: *
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

Kaj se iu venas, por vidi min, *
li parolas malsincere;

lia koro serĉas malbonon; *
kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas. ¶

Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; *
ili pensas malbonon pri mi, dirante:

Afero pereiga atakis lin; *
kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.

Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, / kiu manĝis mian panon, *
levis kontraŭ min la piedon. ¶

Sed Vi, ho Eternulo, / kor-favoru min kaj restarigu min, *
por ke mi povu repagi al ili.

Per tio mi scios, ke Vi favoras min, *
se mia malamiko ne triumfos super mi.

Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, *
kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam. ¶

Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, / de eterne ĝis eterne. *
Amen, kaj amen! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Sanigu mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi.

en Paska Tempo:

¶ Kristo pro ni fariĝis malriĉa,
por ke ni per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.
Haleluja. – kp. 2 Kor 8, 9

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

en Paska Tempo:

¶ Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 46 (45)


Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶

Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.

Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

en Paska Tempo:

¶ Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

en Paska Tempo:

¶ Mi kantos al la Eternulo,
ĉar Li alte leviĝis.
Haleluja. – el Eli 15, 1

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

en Paska Tempo:

¶ Mi kantos al la Eternulo,
ĉar Li alte leviĝis.
Haleluja. – el Eli 15, 1

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo