Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Antifonoj kiel en la koncerna tago.

Unua Psalmo – Psa 104 (103), 1-12


Benu, ho mia animo, la Eternulon. / Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, *
de majesto kaj beleco Vi estas vestita;

Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, *
kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon; ¶

kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, / kiu faras la nubojn Lia veturilo; *
kiu iras sur la flugiloj de la vento;

kiu faras la ventojn Liaj senditoj, *
flamantan fajron Liaj servantoj; ¶

kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, *
ke ĝi neniam ŝanceliĝos.

La abismon Vi kovris kiel per vesto, *
sur la montoj staras akvo; ¶

de Via minaco ĝi kuras, *
de la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.

Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, *
al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.

Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, *
por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. ¶

Vi sendas fontojn al la riveroj, *
kiuj iras inter montoj;

ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; *
sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.

Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, *
el inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 104 (103), 13-23


Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; *
per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.

Vi kreskigas herbon por la bruto, / kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, *
por elirigi panon el la tero.

Kaj la vino gajigas la koron de la homo, / la vizaĝo brilas de oleo, *
kaj la pano fortikigas la koron de la homo. ¶

Satiĝas la arboj de la Eternulo, *
la cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;

kaj tie nestas birdoj; *
cikonio havas sian loĝejon sur abioj;

la altaj montoj estas por la ibeksoj, *
la rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. ¶

Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; *
la suno scias sian subiron.

Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, *
dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;

la leonidoj krias pri rab-akiro, *
por peti de Dio sian manĝaĵon.

Kiam leviĝas la suno, ili sin kaŝas *
kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.

Eliras homo por sia okupiĝo, *
por sia laboro ĝis la vespero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 104 (103), 24-35


Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! / Ĉion Vi faris kun saĝo; *
la tero estas plena de Viaj faritaĵoj.

Jen la maro, granda kaj vasta: / Tie estas rampaĵoj sennombraj, *
bestoj malgrandaj kaj grandaj;

tie iras ŝipoj; / tie estas la levjatano, *
kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu. ¶

Ĉiuj ili atendas de Vi, *
ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.

Vi donas al ili, ili kolektas; / Vi malfermas Vian manon, *
kaj ili satiĝas de bonaĵo.

Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; / Vi forprenas ilian spiriton, *
tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

Vi sendas Vian spiriton, / tiam ili kreiĝas; *
kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. ¶

Gloro al la Eternulo estu eterne; *
la Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.

Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; *
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. ¶

Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; *
mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

Agrabla estu al Li mia meditado; *
mi ĝojos pri la Eternulo. ¶

Malaperu pekuloj de sur la tero, / kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. *
Benu, ho mia animo, la Eternulon. (Haleluja!)

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.



ekster Karesmo:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447



PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo