Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! – Mat 6, 24

en Paska Tempo:

¶ Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
Haleluja. – Kol 3, 2

Unua Psalmo – Psa 49 (48), 2-13


Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; *
atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,

kaj altrangulo kaj malaltrangulo, *
riĉulo kaj malriĉulo kune. ¶

Mia buŝo diros saĝaĵon, *
kaj la penso de mia koro prudentaĵon.

Mi klinos mian orelon al sentenco; *
sur harpo mi esprimos mian enigmon. ¶

Kial mi devus timi en tagoj de malbono, *
kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,

kiuj fidas sian potencon *
kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? ¶

Fraton tute ne liberigos homo, *
nek donos al Dio elaĉeton por li,

– multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, *
kaj neniam tio estos –

ke li restu viva eterne, *
ke li ne vidu la tombon.

Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, / kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas *
kaj lasas al aliaj sian havon. ¶

Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, / kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; *
ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

Sed homo ne restas longe en honoro; *
li egaliĝas al bruto buĉota. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! – Mat 6, 24

en Paska Tempo:

¶ Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
Haleluja. – Kol 3, 2

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Diras Jesuo:
Provizu al vi trezorojn en la ĉielo. – Mat 6, 20

en Paska Tempo:

¶ Dio liberigis mian animon el la mano de Ŝeol.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 49 (48), 14-21


Tia estas ilia vojo, ilia espero, *
kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion.

Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; *
la morto ilin paŝtos;

Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, *
kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.

Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, *
ĉar Li prenos min. ¶

Ne timu, kiam homo riĉiĝas, *
kiam grandiĝas la gloro de lia domo.

Ĉar mortante li nenion prenos; *
ne iros post li malsupren lia honoro.

Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, *
kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,

tamen li iros al la generacio de siaj patroj, *
kiuj neniam vidos lumon.

Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, *
estas egala al bruto buĉota. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Diras Jesuo:
Provizu al vi trezorojn en la ĉielo. – Mat 6, 20

en Paska Tempo:

¶ Dio liberigis mian animon el la mano de Ŝeol.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Inda estas la Ŝafido, la mortigita,
ricevi la potencon kaj gloron kaj laŭdon.

en Paska Tempo:

¶ Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco,
potenco, majesto, venko, kaj gloro.
Haleluja. – 1 Kro 29, 11a

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Inda estas la Ŝafido, la mortigita,
ricevi la potencon kaj gloron kaj laŭdon.

en Paska Tempo:

¶ Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco,
potenco, majesto, venko, kaj gloro.
Haleluja. – 1 Kro 29, 11a

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo