Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo > Meza Horo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 65-72 (Tet)


Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, *
konforme al Via vorto.

Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, *
ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. ¶

Antaŭ ol mi suferis, mi erar-vagis, *
sed nun mi observas Vian vorton.

Vi estas bona kaj bon-fara; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Fieruloj plektis mensogon pri mi; *
sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

Grasiĝis kiel sebo ilia koro; *
sed mi havas plezuron de Via instruo. ¶

Bone estas al mi, ke mi suferis, *
por ke mi lernu Viajn leĝojn.

Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, *
ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 56 (55), 2-7.9-14


Kor-favoru min, ho Dio, / ĉar homo volas min engluti, *
dum la tuta tago malamiko min premas.

Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, *
ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere. ¶

En la tago, kiam mi timas, *
mi fidas Vin.

Dion, kies vorton mi gloras, *
tiun Dion mi fidas;

mi ne timas: *
Kion karno faros al mi? ¶

Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; *
ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

Ili kolektiĝas, embuskas, / observas miajn paŝojn, *
penante kapti mian animon. ¶

Mian vagadon Vi kalkulis; / metu miajn larmojn en Vian fel-sakon, *
ili estas ja en Via libro.

Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen *
en la tago, kiam mi vokos;

tion mi scias, *
ke Dio estas kun mi. ¶

Mi gloros vorton de Dio; *
mi gloros vorton de la Eternulo.

Dion mi fidas, mi ne timas: *
Kion faros al mi homo?

Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, *
mi plenumos al Vi dank-oferojn.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, *
kaj miajn piedojn de fal-puŝiĝo,

por ke mi iradu antaŭ Dio *
en la lumo de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 57 (56)


Kor-favoru min, ho Dio, kor-favoru min; *
ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,

kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, *
ĝis pasos la mizeroj. ¶

Mi vokas al Dio Plejalta, *
al Dio, kiu decidas pri mi.

Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, / Li, kiu hontigas mian persekutanton; *
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. ¶

Mia animo estas inter leonoj; *
mi kuŝas inter homidoj avidaj,

kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, *
kaj kies lango estas akra glavo. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; *
ili premis mian animon;

ili fosis antaŭ mi foson, *
sed ili mem falis en ĝin. ¶

Fortika estas mia koro, ho Dio, / fortika estas mia koro; *
mi kantos kaj gloros.

Vekiĝu, mia honoro, / vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; *
mi prikantos Vin inter la gentoj.

Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo