Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Koron suferantan kaj humilan
Vi, ho Dio, ne malŝatas.

en Paska Tempo:

¶ Kuraĝu, filo,
viaj pekoj estas pardonitaj.
Haleluja. – Mat, 9, 2

Unua Psalmo – Psa 51 (50)


Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.

Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶

Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶

Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Koron suferantan kaj humilan
Vi, ho Dio, ne malŝatas.

en Paska Tempo:

¶ Kuraĝu, filo,
viaj pekoj estas pardonitaj.
Haleluja. – Mat, 9, 2

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.

en Paska Tempo:

¶ Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo,
por helpi al Via sankt-oleito.
Haleluja.

Kantiko – Ĥab 3, 2-4.13a.15-19


Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, *
kaj mi ektimis.

Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon *
en la mezo de la jaroj,

montru en la mezo de la jaroj, *
ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato. ¶

Dio venas de Teman, *
la Sanktulo de la monto Paran.

Lia majesto kovras la ĉielon, *
kaj Lia gloro plenigas la teron.

Lia brilo estas kiel hela lumo, / radioj iras el Lia mano, *
kaj tie estas kaŝita Lia potenco. ¶

Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, *
por helpi al Via sankt-oleito.

Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, *
tra la ŝlimo de granda akvo. ¶

Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; *
pro la bruo ektremis miaj lipoj,

putro venis en miajn ostojn, *
kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;

dume mi devas esti trankvila en la tago de
malfeliĉo, *
kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto. ¶

Kiam la fig-arbo ne floros, *
la vinber-branĉoj ne donos fruktojn,

la oliv-arbo rifuzos sian laboron, *
la plugo-kampoj ne donos manĝaĵon,

la ŝafoj estos for-kaptitaj el la ŝafejo, *
kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:

Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, *
mi estos gaja pri la Dio de mia savo. ¶

La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; / Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, *
kaj venigas min sur miajn altaĵojn.

Al Li, la Venkanto, *
iru miaj kantoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.

en Paska Tempo:

¶ Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo,
por helpi al Via sankt-oleito.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Laŭdu, ho Jerusalem', la Eternulon.

en Paska Tempo:

¶ Gloru vian Dion, ho Cion.
Li donas pacon al viaj limoj.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. ¶

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Laŭdu, ho Jerusalem', la Eternulon.

en Paska Tempo:

¶ Gloru vian Dion, ho Cion.
Li donas pacon al viaj limoj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo