Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Matene ni rakontas pri Via boneco
kaj nokte pri Via fideleco.

en Paska Tempo:

¶ Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 92 (91)


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.

Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Matene ni rakontas pri Via boneco
kaj nokte pri Via fideleco.

en Paska Tempo:

¶ Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Donu honoron al nia Dio.

en Paska Tempo:

¶ Mi mortigas kaj vivigas, diras la Eternulo;
Mi frapas kaj resanigas.
Haleluja. – kp. Rea 32, 39

Kantiko – Rea 32, 1-12


Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; *
kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.

Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo, *
fluos kiel roso mia parolo,

kiel pluvego sur verdaĵon *
kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas; *
donu honoron al nia Dio. ¶

Li estas la Roko; / perfektaj estas Liaj faroj; *
ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj.

Li estas Dio fidela kaj sen malbon-ago; *
justa kaj ver-ama Li estas. ¶

Ili malboniĝis antaŭ Li, / ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; *
generacio malhumila kaj malhonesta.

Ĉu al la Eternulo vi tiel repagas, *
popolo malnobla kaj malprudenta?

Ĉu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? *
Ĉu ne Li vin estigis kaj aranĝis? ¶

Rememoru la tempon antikvan, *
pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;

demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; *
viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi. ¶

Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, *
kiam Li disloĝigis la homidojn,

Li starigis la limojn de la popoloj *
laŭ la nombro de al idoj de Izrael;

ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo; *
Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo. ¶

Li trovis lin en dezerto, *
en stepo, kie regas bruo sen-viva;

Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li, *
gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.

Kiel aglo vekas sian neston, *
flug-pendas super siaj idoj,

tiel Li etendis Siajn flugilojn, *
prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.

La Eternulo sola kondukis lin, *
kaj neniu fremda dio estis kun Li. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Donu honoron al nia Dio.

en Paska Tempo:

¶ Mi mortigas kaj vivigas, diras la Eternulo;
Mi frapas kaj resanigas.
Haleluja. – kp. Rea 32, 39

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ho Eternulo, nia Sinjoro,
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

en Paska Tempo:

¶ Per honoro kaj beleco Vi kronis Vian Sankt-oleiton.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 8


Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron *
super la ĉielon. ¶

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj *
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,

por kvietigi la malamikon *
kaj la venĝ-emulon. ¶

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, *
la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? *
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; *
per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; *
ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn *
kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, *
ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. ¶

Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ho Eternulo, nia Sinjoro,
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

en Paska Tempo:

¶ Per honoro kaj beleco Vi kronis Vian Sankt-oleiton.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo