Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Dimanĉo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Antifonoj kiel en la koncerna tago.

Unua Psalmo – Psa 145 (144), 1-9


Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.

Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.

Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.

Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.

Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶

Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.

La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 145 (144), 10-13


Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.

Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,

por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.

Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 145 (144), 14-21


La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.

Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶

Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.

La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.

La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶

La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

VERSIKLO


kiel en la koncerna tago, rekte antaŭ la unua legaĵo

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la koncerna tago.



ekster Karesmo:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447



PREĜO


kiel en la koncerna tago

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo