Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo.

en Paska Tempo:

¶ Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 84 (83)


Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, *
ho Eternulo Cebaot!

Mia animo deziras kaj sopiras *
al la kortoj de la Eternulo.

Mia koro kaj mia korpo *
sentas ravon pri la viva Dio.

Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, *
en kiu ĝi tenas siajn idojn:

Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, *
mia Reĝo kaj mia Dio.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: *
Ili laŭdas Vin konstante. ¶

Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, *
kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, *
kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.

Ili iras de forto al forto, *
aperas antaŭ Dio sur Cion. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; *
aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Nia ŝildo, vidu, ho Dio, *
kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶

Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, *
ol mil aliaj:

Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, *
ol loĝi en tendoj de malvirto.

Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; *
favoron kaj honoron donas la Eternulo.

Li ne domaĝas bonon *
al tiuj, kiuj iras en virto.

Ho Eternulo Cebaot, *
bone estas al la homo, kiu Vin fidas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo.

en Paska Tempo:

¶ Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Venu, ni iru supren
sur la monton de la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ La domo de la Eternulo estos alta;
kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Haleluja.

Kantiko – Jes 2, 2-5


Iam en la tempo estonta / la monto de la domo de la Eternulo *
staros kiel ĉefo inter la montoj,

kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; *
kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. ¶

Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: / Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, *
al la domo de la Dio de Jakob,

por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, *
kaj ni iru laŭ Lia irejo;

ĉar el Cion eliros la instruo, *
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. ¶

Kaj Li juĝos inter la nacioj, *
kaj Li decidos pri multaj popoloj;

kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn *
kaj el siaj lancoj rikoltilojn;

ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, *
kaj oni ne plu lernos militon. ¶

Ho domo de Jakob, venu, *
kaj ni iru en la lumo de la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Venu, ni iru supren
sur la monton de la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ La domo de la Eternulo estos alta;
kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kantu al la Eternulo la tuta tero.
Gloru Lian nomon.

en Paska Tempo:

¶ Diru inter la popoloj:
La Eternulo reĝas.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 96 (95)


Kantu al la Eternulo novan kanton; *
kantu al la Eternulo la tuta tero.

Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, *
proklamu de tago al tago Lian savon.

Rakontu inter la popoloj Lian gloron, *
inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn. ¶

Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, *
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; *
sed la Eternulo kreis la ĉielon.

Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, *
forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. ¶

Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; *
tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; *
alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; *
tremu antaŭ Li la tuta tero. ¶

Diru inter la popoloj: *
La Eternulo reĝas.

Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; *
Li juĝas la popolojn en justeco. ¶

Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, *
bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; *
tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro

antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, *
ĉar Li venas, por juĝi la teron;

Li juĝos la mondon kun justeco *
kaj la popolojn kun Sia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kantu al la Eternulo la tuta tero.
Gloru Lian nomon.

en Paska Tempo:

¶ Diru inter la popoloj:
La Eternulo reĝas.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo