Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 89-96 (Lamed)


Por eterne, ho Eternulo, *
Via vorto staras forte en la ĉielo.

Por ĉiuj generacioj restas Via vero; *
Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras. ¶

Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, *
ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.

Se Via instruo ne estus mia konsolo, *
mi pereus en mia mizero. ¶

Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, *
ĉar per ili Vi min vivigas.

Al Vi mi apartenas; *
helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. ¶

Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; *
sed mi studas Viajn leĝojn.

Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; *
sed Via ordono estas tre vasta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 71 (70), 1-13


Vin, ho Eternulo, mi fidas: *
Mi neniam estu hontigita.

Per Via justeco savu min kaj liberigu min; *
klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. ¶

Estu por mi fortika roko, *
kien mi povus ĉiam veni,

kiun Vi destinis por mia savo; *
ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.

Ho mia Dio, / liberigu min el la mano de malbonulo, *
el la mano de krimulo kaj premanto. ¶

Ĉar Vi estas mia espero, *
ho mia Sinjoro;

la Eternulo estas mia fido *
de post mia juneco.

Vin mi fidis de la embrieco, / de la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; *
Vin mi ĉiam gloros.

Mirindaĵo mi estis por multaj; *
kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. ¶

Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, *
ĉiutage de Via majesto.

Ne forpuŝu min *
en la tempo de maljuneco;

kiam konsumiĝos miaj fortoj, *
tiam ne forlasu min. ¶

Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, *
kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,

dirante: Dio lin forlasis; *
persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. ¶

Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; *
ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

Estu hontigitaj kaj malaperu *
la persekutantoj de mia animo;

de honto kaj malhonoro estu kovritaj *
tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 71 (70), 14-24


Kaj mi ĉiam fidos *
kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.

Mia buŝo rakontos Vian justecon, / ĉiutage Vian helpon, *
ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. ¶

Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; *
mi rakontos nur Vian justecon.

Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; *
kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco *
ne forlasu min, ho Dio,

Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, *
pri Via forto al ĉiuj venontoj. ¶

Via justeco, ho Dio, estas tre alta; / en la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, *
ho Dio, kiu Vin egalas?

Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, *
sed Vi denove min vivigis,

kaj el la abismoj de la tero *
Vi denove min eligis.

Vi pliigas mian grandecon *
Kaj denove min konsolas. ¶

Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, *
ho mia Dio;

mi kantos al Vi per harpo, *
ho Sanktulo de Izrael!

Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; *
kaj mia animo, kiun Vi savis.

Kaj mia lango ĉiutage *
rakontas Vian justecon;

ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj *
estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo