Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
ĝis Li kor-favoros nin.

en Paska Tempo:

¶ La Eternulo estos por vi lumo eterna,
kaj via Dio estos via gloro.
Haleluja. – Jes 60, 19

Unua Psalmo – Psa 123 (122)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
ĝis Li kor-favoros nin.

en Paska Tempo:

¶ La Eternulo estos por vi lumo eterna,
kaj via Dio estos via gloro.
Haleluja. – Jes 60, 19

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

en Paska Tempo:

¶ La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 124 (123)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

en Paska Tempo:

¶ La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

en Paska Tempo:

¶ Kiam mi estos suprenlevita de sur la tero,
mi altiros al mi ĉiujn homojn.
Haleluja. – laŭ Joh 12, 32

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

en Paska Tempo:

¶ Kiam mi estos suprenlevita de sur la tero,
mi altiros al mi ĉiujn homojn.
Haleluja. – laŭ Joh 12, 32

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo