Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi pardonis la kulpon de Via popolo.

en Paska Tempo:

¶ Ĉu Vi ne revivigos nin denove,
ke Via popolo ĝoju per Vi?
Haleluja. – Efe 4, 10

Unua Psalmo – Psa 85 (84)


Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon, *
Vi revenigis la for-kaptitojn de Jakob;

Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. ¶

Vi retenis Vian tutan koleron, *
forlasis Vian furiozon.

Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *
kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. ¶

Ĉu eterne Vi nin koleros, *
daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *
ke Via popolo ĝoju per Vi? ¶

Aperigu al ni, ho Eternulo, *
Vian favoron,

kaj Vian helpon *
donu al ni. ¶

Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; *
ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo

kaj al Siaj fideluloj, *
ke ili ne reiru al malsaĝeco. ¶

Jam proksima estas Lia helpo *
al tiuj, kiuj Lin timas,

por ke ekregu honoro *
en nia lando. ¶

Bono kaj vero renkontiĝas, *
justeco kaj paco sin kisas.

Vero elkreskas el la tero, *
kaj justeco rigardas el la ĉielo. ¶

Kaj la Eternulo donos bonon, *
kaj nia tero donos siajn produktojn.

Justeco iros antaŭ Li *
kaj faros vojon por Liaj paŝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon,
Vi pardonis la kulpon de Via popolo.

en Paska Tempo:

¶ Ĉu Vi ne revivigos nin denove,
ke Via popolo ĝoju per Vi?
Haleluja. – Efe 4, 10

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mi sopiris Vin en la nokto,
mi serĉis Vin matene.

en Paska Tempo:

¶ Ni esperis al la Eternulo.
Li starigis por ni pacon.
Haleluja. – kp. 2 Kro 30, 21

Kantiko – Jes 26, 1-4.7-9.12


Ni havas urbon potencan; *
savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.

Malfermu la pordegojn, / por ke eniru la popolo justa, *
konservanta la fidelecon.

Por la fid-mensulo Vi konservos pacon absolutan; *
ĉar Vin li fidas.

Fidu la Eternulon por ĉiam; *
ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna. ¶

La vojo de justulo estas rekta; *
Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.

Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; *
Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, *
per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene;

ĉar dum Via juĝado sur la tero *
la loĝantoj de la mondo lernis justecon. ¶

Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; *
ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mi sopiris Vin en la nokto,
mi serĉis Vin matene.

en Paska Tempo:

¶ Ni esperis al la Eternulo.
Li starigis por ni pacon.
Haleluja. – kp. 2 Kro 30, 21

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian luman vizaĝon.

en Paska Tempo:

¶ La tero donis sian frukton.
Ĝoju kaj kantu gentoj.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 67 (66)


Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon. ¶

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste. ¶

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj. ¶

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian luman vizaĝon.

en Paska Tempo:

¶ La tero donis sian frukton.
Ĝoju kaj kantu gentoj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo