Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo (1)


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (1)
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Antifonoj kiel en la koncerna tago.

Unua Psalmo – Psa 122 (121)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo