Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Fortika estas mia koro, ho Dio.

en Paska Tempo:

¶ Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
kaj Via gloro estu super la tuta tero.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 108 (107)


Fortika estas mia koro, ho Dio; *
mi kantos kaj gloros kun mia honoro.

Vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; *
kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.

Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
kaj Via gloro estu super la tuta tero.

Por ke liberiĝu viaj amatoj, *
helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. ¶

Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; / Mi dividos Ŝeĥemon, *
kaj la valon Sukot Mi mezuros.

Al Mi apartenas Gilead, *
al Mi apartenas Manase;

Efraim estas la forto de Mia kapo, *
Jehuda estas Mia sceptro.

Moab estas Mia lavopelvo; / sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; *
super Filiŝtujo Mi triumfe krios. ¶

Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? *
Kiu alkondukos min ĝis Edom?

Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? *
Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; *
vanta estas helpo de homo.

Kun Dio ni faros heroaĵojn; *
kaj Li dispremos niajn malamikojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Fortika estas mia koro, ho Dio.

en Paska Tempo:

¶ Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
kaj Via gloro estu super la tuta tero.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Li vestis min per vestoj de savo.

en Paska Tempo:

¶ Kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn,
tiel la Eternulo elkreskigos justecon.
Haleluja.

Kantiko – Jes 61, 10 - 62, 5


Mi forte ĝojas pri la Eternulo, *
mia animo ĝojas pri mia Dio;

ĉar Li vestis min per vestoj de savo, *
per mantelo de justeco Li min kovris,

kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, *
kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. ¶

Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn *
kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn,

tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon *
kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj. ¶

Pro Cion mi ne silentos, *
kaj pro Jerusalem mi ne haltos,

ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo *
kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. ¶

Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, *
kaj ĉiuj reĝoj vian honoron;

kaj oni nomos vin per nomo nova, *
kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.

Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, *
kaj reĝa kap-ornamo en la man-plato de via Dio. ¶

Oni ne plu nomos vin forlasita, *
kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta;

sed oni nomos vin Mia Favorata *
kaj vian landon Edzinigitino;

ĉar la Eternulo vin favoras *
kaj via lando havos edzon. ¶

Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, *
tiel kunvivos kun vi viaj filoj;

kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, *
tiel ĝojos pri vi via Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Li vestis min per vestoj de savo.

en Paska Tempo:

¶ Kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn,
tiel la Eternulo elkreskigos justecon.
Haleluja.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mi gloros la Eternulon
en la daŭro de mia tuta vivo.

en Paska Tempo:

¶ La Eternulo reĝas eterne,
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 146 (145)


Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, *
mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. ¶

Ne fidu eminentulojn, *
homidon, kiu ne povas helpi.

Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; *
kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. ¶

Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,*
kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, *
kiu gardas la veron eterne;

kiu faras justecon al la prematoj, *
donas panon al la malsataj. ¶

La Eternulo liberigas la malliberulojn; *
la Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;

la Eternulo restarigas la kurbigitojn; *
la Eternulo amas la virtulojn.

La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; *
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. ¶

La Eternulo reĝas eterne, *
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mi gloros la Eternulon
en la daŭro de mia tuta vivo.

en Paska Tempo:

¶ La Eternulo reĝas eterne,
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo