Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vespera Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo > Vespera Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mia bono Vi kaj mia fortikaĵo,
mia ŝildo, kiun mi fidas!

en Paska Tempo:

¶ Mia rifuĝejo kaj mia savanto estas Dio.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 144 (143), 1-8


Benata estu la Eternulo, mia Roko, / kiu instruas miajn manojn batali, *
miajn fingrojn militi:

Mia bono kaj mia fortikaĵo, *
mia rifuĝejo kaj mia savanto,

mia ŝildo, / Li, kiun mi fidas, *
kiu submetas al mi mian popolon. ¶

Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, *
kaj homido, ke Vi lin atentas?

Homo estas simila al spireto; *
liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. ¶

Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; *
tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.

Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; *
sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

Etendu Vian manon el supre; / liberigu min, kaj savu min el granda akvo, *
el la mano de fremduloj,

kies buŝo parolas malveraĵon *
kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Mia bono Vi kaj mia fortikaĵo,
mia ŝildo, kiun mi fidas!

en Paska Tempo:

¶ Mia rifuĝejo kaj mia savanto estas Dio.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ Danko estu al Dio,
kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Haleluja. – 1 Kor 15, 57

Dua Psalmo – Psa 144 (143), 9-15


Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, *
sur dek-korda psaltero mi muzikos al Vi,

kiu donas helpon al la reĝoj, *
kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.

Liberigu min, kaj savu min *
el la mano de fremduloj,

kies buŝo parolas malveraĵon *
kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. ¶

Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; / niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, *
ornamoj de palaco;

niaj grenejoj estas plenaj, *
enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco;

niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dek-miloj *
sur niaj paŝtejoj;

niaj bovoj estas ŝarĝitaj; *
ne ekzistas difekto,

ne ekzistas perdo, *
ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; *
feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ Danko estu al Dio,
kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Haleluja. – 1 Kor 15, 57

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio.

en Paska Tempo:

¶ Jesuo Kristo estas la sama
hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.
Haleluja. – Heb 13, 8

Kantiko – Apo 11, 17-18; 12, 10b-12a


Ni dankas Vin, ho Dio, *
la Sinjoro, la Plej-potenca,

kiu estas kaj estis; *
ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis. ¶

Kaj la nacioj furiozis, / kaj venis Via kolero, *
kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj,

kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, *
kaj al la sanktuloj,

kaj al la timantoj de Via nomo, / malgrandaj kaj grandaj, *
kaj pereigi la detruantojn de la tero. ¶

Nun fariĝis la savo kaj la potenco / kaj la reĝeco de nia Dio, *
kaj la aŭtoritato de Lia Kristo;

ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, *
kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio. ¶

Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, *
kaj pro la vorto de sia atesto;

kaj ili ne amis sian vivon *
ĝis morto mem.

Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, *
kaj vi, kiuj en ili loĝas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio.

en Paska Tempo:

¶ Jesuo Kristo estas la sama
hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.
Haleluja. – Heb 13, 8

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo