Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Matena Laŭdo
Stato: 2020-01-19


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Koron puran kreu al mi, ho Dio,
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

en Paska Tempo:

¶ Kristo sin donis pro ni,
donaĵon kaj oferaĵon al Dio.
Haleluja. – el Efe 5, 2

Unua Psalmo – Psa 51 (50)


Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.

Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶

Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶

Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Koron puran kreu al mi, ho Dio,
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

en Paska Tempo:

¶ Kristo sin donis pro ni,
donaĵon kaj oferaĵon al Dio.
Haleluja. – el Efe 5, 2

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ĝoju, Jerusalem!
Kolektiĝos en vi ĉiuj popoloj,
kaj benos la Eternulon. – kp. Jer 3, 17

en Paska Tempo:

¶ Jerusalem, urbo de Dio,
vi ekbrilos en gloro.
Haleluja. – kp. Psa 87, 3; Apo 21, 2

Kantiko – Tob 13, 10c-13.15ef.17ab


Jerusalem, sankta urbo, / vin punos Dio pro la faroj de viaj filoj, *
kaj poste Li kompatos la filojn de justuloj. ¶

Danku la Sinjoron ĝuste, / benu la Reĝon eternan, *
por ke en vi denove ĝoje konstruiĝu Lia tendo,

kaj Li gajigu en vi la kaptitojn, / kaj amu en vi la suferantojn, *
eterne, dum ĉiuj generacioj. ¶

Multaj popoloj venos defore *
pro la nomo de Dio la Sinjoro,

kun en siaj manoj donacoj, / donacoj por la Reĝo de la ĉielo. *
Senfine, generacioj ĝoje laŭdos vin. ¶

Feliĉaj estas kiuj vin amas; *
ili ĝojos pro via paco.

Mia animo, benu Dion, la grandan Reĝon. *
Ĉar Jerusalem rekonstruiĝos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ĝoju, Jerusalem!
Kolektiĝos en vi ĉiuj popoloj,
kaj benos la Eternulon. – kp. Jer 3, 17

en Paska Tempo:

¶ Jerusalem, urbo de Dio,
vi ekbrilos en gloro.
Haleluja. – kp. Psa 87, 3; Apo 21, 2

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Gloru vian Dion, ho Cion;
Li sendas Sian ordonon al la tero.

en Paska Tempo:

¶ Mi vidis la sanktan urbon,
novan Jerusalemon,
malsupren-irantan el la ĉielo.
Haleluja. – el Apo 21, 2

Tria Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Gloru vian Dion, ho Cion;
Li sendas Sian ordonon al la tero.

en Paska Tempo:

¶ Mi vidis la sanktan urbon,
novan Jerusalemon,
malsupren-irantan el la ĉielo.
Haleluja. – el Apo 21, 2

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21


supren al la komenco de la paĝo