Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

La Regulo de Benedikto

el la latina tradukita de Gerrit Berveling 2014


0. Prologo
1. La specoj de monaĥoj
2. Kia estu la abato
3. La konsultado de la fratoj
4. La instrumentoj por agi bone
5. Obeemo
6. Silentemo
7. Humileco
8. Dia Ofico dumnokte
9. Psalmoj por la Vigilo
10. La Vigilo en somero
11. La Vigilo en dimanĉo
12. La Laŭdo
13. La Laŭdo labortage
14. La Vigilo en festo de sanktuloj
15. Ĝustaj tempoj por la Haleluja
16. La ĉiutagaj Horoj de la Ofico
17. La nombro de la psalmoj dum la Horoj
18. La sinsekvo de la psalmoj dum la Horoj
19. Pri la disciplino dum la psalmokantado
20. Preĝi respekte
21. La dekanoj
22. Kiel dormu la monaĥoj
23. Ekskludado de kulpuloj
24. Metodo de eskludado
25. Gravaj kulpoj
26. Senpermesa rilatado kun ekskludito
27. La zorgado de la abato pri la ekskluditoj
28. Rifuzo pliboniĝi malgraŭ ripeta puno
29. Reakcepti fratojn, kiuj forlasis la monaĥejon
30. Pri punado de neadoltoj
31. La kelestro de la monaĥejo
32. Laboriloj kaj aliaj aferoj en la monaĥejo
33. Eventuala propra posedaĵo de monaĥoj
34. Ĉiu laŭ bezono
35. La semajna kuireja servo
36. La malsanaj fratoj
37. Maljunuloj kaj infanoj
38. La lektoro de la semajno
39. La mezuro de la manĝo
40. La mezuro de la trinkado
41. En kiuj horoj oni manĝu
42. Silento post la Kompletorio
43. Malfruantoj ĉe la diservo aŭ la manĝo
44. Pentofaro de ekskluditoj
45. Eraroj en la oratorio
46. Alispecaj eraroj
47. La signalo por la Horoj de la Ofico
48. Ĉiutaga manlaboro
49. Observado de Karesmo
50. Fratoj kiuj laboras for de la oratorio aŭ kiuj estas survoje
51. Fratoj kun malpli foraj vojaĝoj
52. La oratorio de la monaĥejo
53. Akceptado de gastoj
54. Ricevado de leteroj aŭ io alia
55. Vestaĵo kaj ŝuoj
56. La tablo de la abato
57. Metiistoj
58. La ordigo pri akceptado de fratoj
59. Pri akceptado de infanoj
60. Pastroj kiuj volas loĝi en la monaĥejo
61. Monaĥoj de aliloke
62. La pastroj de la monaĥejo
63. La rangoj en la komunumo
64. Ordinado de la abato
65. La prioro de la monaĥejo
66. La pordisto de la monaĥejo
67. Fratoj, kiuj estas survoje
68. Taskoj neeblaj
69. Neniu prenu al si la liberon defendi iun alian
70. Neniu prenu al si la liberon senkiale iun ekskludi aŭ frapi
71. Reciproka obeemo
72. La bona rivaleco de la monaĥoj
73. Ke ne ĉion inkludas tiu ĉi regulo

Pri tiu ĉi verko:
Vidu ankaŭ:

0. Prologo


  1.  Aŭskultu, mia filo, la instruojn de via instruisto, direktu la orelon de via koro, bonvole akceptu la admonon de bona patro kaj plenumu ĝin per faro,

  2.  por ke per obea penado vi reiru al tiu, kiun vi forlasis per maldiligenta malobeo.

  3.  Al vi do nun direktas sin mia parolo, al vi, kiu ajn vi estas, kiu renoncante je siaj propraj deziroj, nun ekkaptas la fortegan kaj brilan armaĵon de la obeemo, por batali por Kristo, la Sinjoro kaj la vera Reĝo.

  4.  Unue: se ion bonan vi entreprenas, petu en plej insista preĝo, ke Dio ĝin plenumu,

  5.  kaj li, kiu bonvolas kalkuli nin inter siaj infanoj, neniam havu la neceson esti malgaja pri malbonaj agoj niaj.

  6.  Ĉiutempe ni estu pretaj obei lin per la bonaj kvalitoj, kiujn li metis en nin; por ke li ne senheredigu nin kvazaŭ kolera patro siajn infanojn,

  7.  nek transdonu nin al puno kvazaŭ timinda sinjoro siajn sklavojn, indigna pro nia malbono, ĉar ni ne sekvis lin al la gloro.

  8.  Fine ni do leviĝu, ĉar incitas kaj urĝas nin la Skribo: Estas la tempo leviĝi el la dormo; (Rom 13:11)

  9.  ni malfermu niajn okulojn al la Di-donita lumo kaj ni aŭskultu per entuziasmaj oreloj, kion la voĉo de Dio ĉiutage vokas kaj diras al ni:

10.  Hodiaŭ, se vi aŭdas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron; (Psa 95:7-8)

11.  kaj ankaŭ: Kiu havas orelojn por aŭskulti, tiu aŭskultu, kion diras la Spirito al la eklezioj. (Apo 2:7, Mat 11:15)

12.  Kaj kion li diras? Venu, infanoj, aŭskultu min; pri timo antaŭ la Sinjoro mi instruos vin. (Psa 34:11)

13.  Iradu do vi, dum lumon vi havos, por ke la mallumo de la morto ne kaptu vin. (Joh 12:35)

14.  La Sinjoro krias ĉi tion en la popolamaso, kaj serĉas en ĝi sian laboranton; tial li diras denove:

15.  Kiu deziras vivon kaj amas vidi multajn bonajn tagojn? (Psa 34:12)

16.  Kaj se tion vi aŭdas kaj vi respondas «mi», tiam Dio diras al vi:

17. Se veran kaj eternan vivon vi volas havi, gardu vian langon kontraŭ malbono, kaj viajn lipojn de mensoga parolo; dekliniĝu de malbono, kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. (Psa 34:13-14)

18.  Kiam tion vi faros, miaj okuloj ĉiam estos sur vi kaj miaj oreloj ĉe viaj preĝoj, kaj antaŭ ol vi alvokos min, mi diros al vi: Jen mi.

19.  Kio estus pli agrabla al ni ol ĉi tiu diro de la Sinjoro, kiu invitas nin, karegaj fratoj?

20.  Jen per sia granda boneco li montras al ni la vojon al la vivo.

21.  En fido kaj fidelo do ni zonu niajn lumbojn kaj sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon, por ke ni montriĝu indaj vidi lin, kiu vokis nin en sian regnon. (kp. Luk 12:32)

22.  Se en la tendo de lia regno ni volas loĝi, kun bonaj faroj tien ni kuru – alie neniam tien ni alvenos.

23.  Sed kun la profeto ni demandu al la Sinjoro: Sinjoro, kiu povos gasti en via tendo? Kiu povos ripozi sur Via sankta monto? (Psa 15:1)

24.  Post tiu demando, fratoj, ni aŭskultu, kiel la Sinjoro respondas kaj kiel li mem montras al ni la vojon al sia tendo:

25.  Tiu, kiu vivas honeste, kiu agas juste,

26.  kiu parolas veron el sia koro; kiu ne kalumnias per sia lango,

27.  kiu ne faras malbonon al sia kunulo; kiu ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon, (Psa 15:2-3)

28.  kiu la ruzan diablon, se tiu sugestas ion al li, kune kun ties sugestoj forpuŝas el sia koro, kaj lin neniigas; kiu ties etajn pensojn ekkaptas kaj ilin frakasas kontraŭ Kriston.

29.  Kiuj timas antaŭ la Sinjoro kaj ne fieras pri sia fidela servado, sed kiuj konscias, ke la bonon ili ne kapablas el si mem, sed ke ĝi okazas per la Sinjoro,

30.  tiuj laŭdas la Sinjoron, kiu agas en ili, kaj diras kun la profeto: Ne al ni, Sinjoro, ne al ni, sed al Via nomo donu honoron, (Psa 115:1)

31.  same kiel ankaŭ la apostolo Paŭlo ne konsideris sian predikadon sia merito, kiam li diris: Per la graco de Dio mi estas, kio mi estas; (1 Kor 15:10)

32.  kaj li ankaŭ diras: Kiu volas fieri, tiu fieru en la Sinjoro. (2 Kor 10:17; Jer 9:23)

33.  Tial ankaŭ la Sinjoro diras en la evangelio: Ĉiu, kiu aŭdas tiujn ĉi miajn vortojn kaj ilin plenumas, li similos je viro saĝa, kiu sian domon konstruis sur roko;

34.  kaj falis la pluvo, venis la torentoj, blovis la ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun ĉi domon, sed ĝi ne falis; ĝi ja estis fondita sur roko. (Mat 7:24-25)

35.  Tion la Sinjoro plenumas, sed de ni li atendas, ke ĉiutage ni respondu per niaj agoj al lia sankta instruo.

36.  Tial ja la tagoj de nia vivo estas al ni lasataj kvazaŭ prokrasto, por ke ni korektu niajn erarojn;

37.  same kiel la apostolo diras: Ĉu vi ne komprenas, ke la Dia boneco celas gvidi vin al konvertiĝo? (Rom 2:4; Saĝ 11:23).

38.  Ĉar amplene diras la Sinjoro: Mi deziras ne la morton de la pekulo, sed ke li konvertiĝu kaj vivu. (Jeĥ 33:11)

39.  Fratoj, ni do demandis la Sinjoron, kiu loĝu en lia tendo; ni aŭdis la regulojn por loĝi tie: sed nun ni do plenumu la taskojn de tia loĝanto!

40.  Ni devas do prepari niajn korojn kaj niajn korpojn por batali kiel soldatoj en sankta obeo al la ordonoj.

41.  Kaj se de nature pri io ni ne kapablas, ni preĝu la Sinjoron, ke li en sia graco bonvolu helpi al ni.

42.  Por fuĝi la punojn de geheno kaj povi atingi la eternan vivon,

43.  dum ankoraŭ estas eblo kaj ni ankoraŭ vivas ĉi-korpe, kaj dum ankoraŭ eblas plenumi ĉion ĉi en ĉi tiu vivlumo,

44.  ni hastu do kaj ni agu nur tion, kio utilas al ni por la eterno.

45.  Tial ni devos fondi lernejon por servado al la Sinjoro.

46.  Instalante ĝin, ni esperas renkonti nenion malfacilan aŭ pezan.

47.  Sed eĉ se en pripensita serĉado de justeco io sonos iom tro strikte, ĉe provo korekti pekojn aŭ konservi la amon,

48.  vi tamen ne tuj timigite retro-fuĝu de la vojo al la savo, ĉar tiu komence ne povas esti alia ol mallarĝa. (Mat 7:14)

49.  Sed en la daŭro de la monaĥa vivado, kun la kreskado de la fido, pli larĝiĝas la koro kaj en nedirebla feliĉo de la amo oni iras sur la vojo de la ordonoj de Dio,

50.  por ke sen iu ajn devojiĝo de liaj instruoj, kaj ĝismorte en la monaĥejo persistante je lia instruado, ni povu partopreni pacience en la pasiono de Kristo, por ke ni meritu fariĝi heredantoj en lia regno. Amen.

1. La specoj de monaĥoj


  1.  Ekzistas, kiel estas klare, kvar specoj de monaĥoj.

  2.  Unue tiu de la cenobitoj: ili vivas en monaĥa komunumo kaj servas sub regulo kaj abato.

  3.  La dua speco estas tiu de la anaĥoretoj, t. e. ermitoj. Ne en la unua entuziasmo de ĵus-konvertiĝintoj, sed per la ĉiutaga elproviĝo de la monaĥeco,

  4.  instruitaj kun helpo de multaj ili funde lernis batali kontraŭ la diablo

  5.  kaj en la fratara vico bone trejnitaj por la soleca batalo en la dezerto, nun plenkonfide, sen subteno de iu alia, sed kun helpo de Dio, ili kapablas per propra mano aŭ brako batali kontraŭ la pekoj de korpo kaj pensoj.

  6.  La tria, plej fia speco estas tiu de la sarabaitoj, kiuj ne estas elprovitaj kiel oro en la fandejo, nek per regulo nek per sperto, sed estas molaj kiel plumbo.

  7.  Per siaj agoj ili ankoraŭ obeas la mondon, sed ilia tonsuro montras, ke ili mensogas fidon je Dio.

  8.  Ili vivas duope, triope aŭ solece, sen paŝtisto, ne en la ŝafejo de la Sinjoro sed en la propra, kaj ilia emo kaj deziro estas por ili leĝo,

  9.  kaj se ili ion opinias aŭ elektas, tion ili nomas sankta, kaj kion ili ne volas, tion ili nomas malpermesita.

10.  La kvara speco de monaĥoj estas tiu, kiu nomiĝas la girovagoj. La tutan vivon ili vagas de loko al loko, ĉiam tri aŭ kvar tagojn ili gastloĝas en diversaj monaĥejoj.

11.  Daŭre survoje kaj neniam lokcertaj, ili estas obeemaj al propraj deziroj kaj ĝuo de l’ gorĝo, en ĉio ankoraŭ pli malbonaj ol la sarabaitoj.

12.  Prefere oni silentu ol parolu pri la plej mizera vivstilo de ĉiuj ĉi tiuj.

13.  Ilin ni do flankenlasu, kaj ni transiru al la plej forta speco – tiu de la cenobitoj. Kun helpo de Dio ni donu al ili preskribojn.

2. Kia estu la abato


  1.  La abato, kiu estas inda gvidi monaĥejon, ĉiam devas memori, kiel oni alparolas lin, kaj per agoj devas pruvi la nomon «estro».

  2.  En la monaĥejo li estas anstataŭanto de Kristo, oni kredas, kaj tial oni alparolas lin per ties nomo

  3.  laŭ la diro de la apostolo: Spiriton de infaneco vi ricevis, kiu igas nin ekkrii: Abba, paĉjo. (Rom 8:15)

  4.  Kaj tial la abato devas instrui aŭ decidi aŭ ordoni nenion, krom laŭ la instruoj de la Sinjoro,

  5.  sed lia ordono kaj lia instruado kiel fermento de la Dia justeco penetru en la mensojn de la disĉiploj.

  6.  La abato ĉiam memoru, ke sammaniere pri lia instruado kaj pri la obeo de liaj disĉiploj li estos juĝita ĉe la timtremiga juĝo de Dio.

  7.  Kaj la abato sciu, ke estas aljuĝite kiel kulpo al la ŝafisto, se la Familipatro trovas ion ĉe siaj ŝafoj, kio ne estas en ordo.

  8.  Aliflanke same validas, ke se al senkvieta kaj malobeema grego la paŝtisto dediĉis sian plenan atenton, kaj kontraŭ ĉiuj iliaj malsanoj li direktis sian plenan zorgon,

  9.  ilia paŝtisto en la tago de la juĝo de la Sinjoro estos absolvita kaj kun la profeto li povos diri al la Sinjoro: Mi ne kaŝis Vian justecon en mia koro, Vian veron kaj Vian savon mi diris. Sed ili malŝatis kaj perfidis Min, (Psa 40:11; Jes 1:2)

10.  kaj finfine al la ŝafoj, kiuj malobeis liajn zorgojn, kiel puno venos la fortega morto.

11.  Se iu do akceptas la nomon «abato», li devas gvidi kaj instrui siajn disĉiplojn en duobla maniero:

12.  Ĉion bonan kaj sanktan li montru al ili pli per agoj ol per diroj. Al la kapablaj disĉiploj li devas montri la ordonojn de la Sinjoro pervorte, sed al tiuj kiuj malpli komprenas kaj kiuj estas pli simplaj, li devas montri la Diajn preskribojn per siaj faroj,

13.  sed pri ĉio, pri kio li instruas la disĉiplojn, ke tion oni ne faru, en siaj agoj li montru, ke tio ne estu farota, por ke predikante al la ceteraj li ne montriĝu riproĉinda,

14.  por ke Dio neniam diru al li postpeke: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj, kaj portas Mian interligon en via buŝo, dum vi malamas moralinstruon kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi? (Psa 50:16-17)

15.  kaj: Vi atentas la ligneron en la okulo de via frato, dum la trabon en via propra okulo vi ne rimarkas. (Mat 7:3)

16.  <La abato> en la monaĥejo agu sen konsidero al la persono.

17.  Neniun li amu pli ol alian, krom se li trovas iun preferinda en bonaj agoj aŭ en obeemo.

18.  Se sklavo eniras en la monaĥejon, li (la abato) ne preferu naskitan liberulon, krom se ekzistas racia kialo.

19.  Se la abato volas range altigi iun, ĉar la justeco tion diktas, li povas fari tion pri kiu ajn rango; aliel ĉiu tenu sian propran rangon,

20.  ĉar ĉu sklavo ĉu liberulo, ĉiuj en Kristo ni estas unu (Gal 3:28) kaj sub unu sama Sinjoro ni militservas, ĉar Dio homojn ne distingas laŭ aspekto. (Rom 2:11)

21.  Nur tiusence ĉe li estos distingite inter ni, se ni montriĝos pli bonaj ol la ceteraj en bonaj agoj kaj en humilo.

22.  La abato do egale amu ĉiujn kaj por ĉiuj li montru la saman disciplinon, konforme al ĉies meritoj.

23.  En sia instruado la abato ĉiam devas sekvi la konatan regulon, kie estas dirite: Konvinku, admonu, konsilu. (2 Tim 4:2)

24.  Tio estas: laŭ la cirkonstancoj li parolas minace aŭ afable, kaj montras sin severa kiel mastro aŭ amplena kiel patro;

25.  alivorte: la kontraŭdiremajn kaj senripozajn li devas trakti malmole, sed la obeemajn, la kvietajn kaj paciencajn li male stimulu, por ke ili pliboniĝu. Neglektemulojn kaj arogantulojn tamen li riproĉu kaj punu, ni konsilas.

26.  Pekojn de misfarantoj li ne pretervidu, sed, tuj dekomence, li elradikigu ilin, kiom eble, memore pri la risko de Eli, la pastro de Ŝilo. (kp. 1 Sam 2:27-34; 4:12-18)

27.  La pli honestajn kaj prudentajn animojn li unu- aŭ dufoje korektu pervorte,

28.  sed kiuj estas malicaj, malmolaj aŭ fieregaj, tiujn tuj ĉe la unua peko li submetu per vipo aŭ alia korpa puno, ĉar li scias, ke estas skribite: Per vortoj stultulo ne korektiĝas, (Sen 29:19, laŭ Vetus Latina)

29.  kaj same: Frapu vian filon per vergo kaj vi liberigos lian animon el la morto. (Sen 23:14, laŭ Vetus Latina)

30.  La abato devas ĉiam memorteni, kio li estas, memori, kiel oni alparolas lin, kaj konscii, ke al kiu oni konfidis pli, des pli oni postulas de tiu. (Luk 12:48)

31.  Li do konsciu, kiel malfacilan kaj pezan taskon li surprenis: gvidi la animojn kaj servi la vivmanierojn de multaj: unu per afablaĵo, alian per riproĉo, ree alian per admonoj;

32.  laŭ ĉies kvalitoj kaj intelektoj al ĉiuj li tiugrade konformu kaj adaptu sin, ne nur, ke li evitu damaĝon al la grego, kiu al li estas konfidita, sed ke pri ĝiaj kresko kaj prospero li vere ĝoju.

33.  Antaŭ ĉio gravas, ke li ne sengravigu aŭ malŝatu la savon de la animoj, kiuj al li estas konfiditaj, por pli okupiĝi pri aferoj, kiuj pasas kaj estas ĉi-teraj aŭ pereemaj.

34.  Sed daŭre li pripensu, ke li prenis sur sin gvidi la animojn, kaj ke li devos doni konton pri ili. (kp. Luk 16,2)

35.  Propraĵo eble tro malgranda (de la monaĥejo) por li neniam estu argumento por zorgo; male li memoru, ke estas skribite: Serĉu unue la regnon de Dio kaj lian justecon, kaj ĉio ĉi estos donacita al vi, (Mat 6:33)

36.  kaj same: Kiuj serĉas Lin, tiuj havas mankon en nenia bono. (Psa 34:10)

37.  Kiu prenas sur sin gvidi la animojn, tiu konsciu, ke li preparu sin doni konton.

38.  Kaj kiom ajn da fratoj li scias havi sub sia zorgado, li absolute estu certa, ke en la tago de la juĝo al la Sinjoro li devos doni konton pri ĉiuj tiuj animoj.

39.  Tiel do ĉiam li timos pri la estonta esplorado pri li kiel paŝtisto de la ŝafoj al li konfiditaj, kaj atentante pri alies kontoj, samtempe li ankaŭ bone atentos pri la propra;

40.  kaj plibonigante la ceterajn per siaj admonoj, li ankaŭ forprenos siajn proprajn erarojn.

3. La konsultado de la fratoj


  1.  Ĉiufoje kiam en la monaĥejo io speciala estas farenda, la abato devas konvoki la tutan komunumon kaj li mem diru, pri kio temas.

  2.  Li aŭskultu la konsilon de la fratoj kaj tiam li konsideru tion, kaj faru, kion li opinias plej bona.

  3.  Tial ni diris, ke ĉiujn li kunvoku al la konsultiĝo, ĉar ofte al la pli juna la Sinjoro malkaŝas, kio estas pli bona.

  4.  La fratoj donu sian konsilon en ĉia humilo kaj modesto kaj ili ne impertinente defendu, kion ili opinias;

  5.  kaj prefere dependu de la decido de la abato, por ke ĉiuj obeu al lia juĝo, kion li opinias plej respondeca.

  6.  Kiel decas, ke la disĉiploj obeu la instruiston, same decas, ke ĉion li decidu kun antaŭzorgo kaj juste.

  7.  En ĉio do ĉiuj sekvu la regulon kiel mastrinon kaj neniu ial deviu de ĝi.

  8.  Neniu en la monaĥejo sekvu la deziron de la propra koro.

  9.  Kaj neniu arogu al si senhonte diskuti kun la abato, ankaŭ ne ekster la monaĥejo.

10.  Sed se tamen iu arogas tion al si, tiam trafu lin la sankcioj de la regulo.

11.  Sed la abato ĉiam faru ĉion kun timo antaŭ Dio kaj observante la regulon, konscia, ke sendube pri ĉiuj siaj juĝoj li devos respondeci antaŭ la plej justa juĝisto: Dio.

12.  Sed se malpli gravaj aferoj estas farendaj en la monaĥejo, li nur petu la konsilon de la pli aĝaj,

13.  kiel estas skribite: Ĉion faru kun pripenso, kaj vi ne pentos pro viaj faroj. (Sir 32:19, laŭ Vulgato)

4. La instrumentoj por agi bone


  1.  Tutunue: Ami la Sinjoron, Dion, tutkore, tutanime, tutforte. (kp. Mar 12:30; Luk 10:27; Rea 6:5)

  2.  Same: Ami vian najbaron kiel vin mem. (kp. Mar 12:31; Luk 10:27; Lev 19:18)

  3.  Poste: Ne mortigi. (kp. Eli 20,13)

  4.  Ne adulti. (kp. Eli 20,14)

  5.  Ne ŝteli. (kp. Eli 20,15)

  6.  Ne deziri. (kp. Eli 20,17)

  7.  Ne false atesti. (kp. Eli 20:16)

  8.  Honori ĉiujn homojn. (kp. 1 Pet 2:17)

  9.  Kion vi ne volas, ke ion vi spertu, tion al aliulo vi ne faru. (kp. Tob 4:15; Mat 7:12)

10.  Esti abnegacia, por sekvi Kriston. (kp. Mat 16:24)

11.  Disciplini sian korpon. (kp. 1 Kor 9:27)

12.  Ne brakumi sian plezuron.

13.  Ami la fastadon.

14.  Komfortigi la malriĉulojn. (kp. Mat 25:35)

15.  Vesti la nudulon. (kp. Mat 25:36)

16.  Viziti la malsanulon. (kp. Mat 25:36)

17.  Enterigi la mortinton. (kp. Tob 2:3-7)

18.  Subteni la korpremiton.

19.  Konsoli la ĉagrenanton.

20.  Fremdigi sin al la agoj ĉi-mondaj.

21.  Nenion preferi pli ol la amo je Kristo.

22.  Ne realigi la koleron.

23.  Ne prezenti eblecon al venĝemo.

24.  Ne flegi ruzon en la koro.

25.  Ne konkludi falsan pacon.

26.  Ne delasi de la amo.

27.  Ne ĵuri, por eviti falsĵuron. (kp. Mat 5:34)

28.  Paroli la veron kore kaj buŝe.

29.  Ne rekompenci malbonon per malbono. (kp. 1 Pet 3:9)

30.  Ne fari maljuston, sed faritan malbonon pacience elteni.

31.  Ami la malamikojn. (kp. Luk 6:27)

32.  Ne malbeni la malbenantojn, sed prefere beni. (kp. Luk 6:28; 1 Pet 3:9)

33.  Elteni esti persekutata pro la justeco. (kp. Mat 5:10)

34.  Ne esti fiera, (kp. Tit 1:7)

35.  nek drinkema, (kp. Tit 1:7; 1 Tim 3:3)

36.  nek multmanĝema,

37.  nek dormemulo, (kp. Sen 20:13)

38.  nek pigrulo, (kp. Sen 6:6-11)

39.  nek grumblemulo, (kp. Saĝ 1:11)

40.  nek diskreditiganto.

41.  Meti sian esperon en Dio. (kp. Psa 73:28)

42.  Se ion bonan vi vidas en vi, atribuu ĝin al Dio, ne al vi mem;

43.  sed pri la malbono, vi ĉiam konsciu, ke vi ĝin faris kaj imputu ĝin al vi.

44.  Timi la tagon de la juĝo.

45.  Tremi antaŭ la geheno.

46.  La eternan vivon sopiri per ĉia spirita deziro.

47.  Teni la morton ĉiutage antaŭ la okuloj kiel nekalkuleblan.

48.  Regi ĉiuhore la agojn de via vivo.

49.  Esti certa, ke ĉiuloke Dio vin rigardas. (kp. Sen 15:3)

50.  Malbonajn pensojn, kiuj viakore emerĝas, tuj vi frakasu kontraŭ Kristo kaj malkaŝu al spirita patro. (kp. Psa 137:9)

51.  Gardi la buŝon kontraŭ malbona kaj malĝusta parolo.

52.  Ne ami paroli multe.

53.  Ne diri vanajn aŭ ridelvokajn vortojn.

54.  Ne ami multan aŭ troigitan ridadon.

55.  Volonte aŭskulti la sanktajn legaĵojn.

56.  Ofte dediĉi sin al preĝado.

57.  Siajn pasintajn pekojn ĉiutage sub larmoj aŭ suspiro enpreĝe konfesi al Dio.

58.  Por la estonto plibonigi sin de tiu malbono.

59.  Ne kontentigi la dezirojn de la karno. (kp. Gal 5:16)

60.  Malami la propran volon.

61.  Obei en ĉio la ordonojn de la abato, ankaŭ se li mem, kio ne okazu, agas alie; vi ja memoru la konatan ordonon de la Sinjoro: Ĉion, kion ili diras al vi, vi do faru kaj plenumu, sed ne faru laŭ iliaj agoj (Mat 23:3).

62.  Ne deziri nomiĝi sankta, antaŭ ol vi estas tia, sed unue esti tia, por des pli prave nomiĝi.

63.  Plenumi la ordonojn de Dio per viaj faroj.

64.  Ami la ĉastecon.

65.  Malami neniun.

66.  Ne esti ĵaluza.

67.  Ne agi envie.

68.  Ne ami konflikton.

69.  Fuĝi la singravigon.

70.  Honori la pliaĝulojn.

71.  Ami la plijunulojn.

72.  En la amo je Kristo preĝi por la malamikoj. (kp. Mat 5:44)

73.  Repaciĝi ĉe malakordo antaŭ sunsubiro. (kp. Efe 4:26)

74.  Neniam malesperi pri la pardonemo de Dio.

75.  Jen tio ĉi estas la instrumentoj de la spirita metio.

76.  Se tage kaj nokte seninterrompe tiujn ni aplikus kaj en la tago de la juĝo tiujn ni redonus, la Sinjoro donus al ni la rekompencon, kiun li mem promesis:

77.  Kion vidis neniu okulo, aŭdis neniu orelo, kion preparis Dio por tiuj, kiuj lin amas (1 Kor 2:9; Jes 64:4).

78.  La laborejo, kie ĉion ĉi diligente ni realigu, estas la enfermiteco de la monaĥejo kaj la konstanteco de nia komunumo.

5. Obeemo


  1.  La unua ŝtupo en obeemo estas obei senhezite.

  2.  Tio decas al la homoj, kiuj konsideras al si nenion pli valora ol Kriston;

  3.  pro la sankta servo, al kiu vote ili sin devigis, aŭ pro timo je geheno aŭ gloro de la eterna vivo,

  4.  tuj kiam io estas ordonata de iu pli grava, ili ne povas toleri prokraston ĉe la plenumo, kvazaŭ Dio mem donus la ordonon.

  5.  Pri tiuj la Sinjoro diras: Per atentaj oreloj ili obeas min. (Psa 18:44)

  6.  Same li diras al la instruistoj: Kiu aŭskultas vin, aŭskultas min. (Luk 10:16)

  7.  Tial tiaj (fratoj) tuj delasas siajn proprajn aferojn kaj forlasas la propran deziron,

  8.  kaj liberigante siajn manojn kaj lasante nefinita tion, pri kio ili estis okupataj, ili sekvas senpere obeeme por realigi la vortojn de la ordonanto.

  9.  Preskaŭ en unu sama momento kaj kun la rapideco, kiu venas el timo antaŭ Dio, okazas ambaŭ aferoj kvazaŭ samtempe: la ordono de la instruisto kaj la plenumo de la disĉiplo.

10.  Kiujn la amo instigas, iri al la eterna vivo,

11.  tiuj do elektas la mallarĝan vojon, pri kiu diras la Sinjoro: Mallarĝa estas la vojo, kiu kondukas al la vivo. (Mat 7:14)

12.  Ili ne vivas laŭ propra bontrovo aŭ obeante al propraj deziroj kaj plezuroj, sed iras laŭ alies juĝo kaj ordono; ili pasigas la vivon en monaĥejo kaj deziras, ke abato ilin gvidu.

13.  Sendube ili imitas la konatan diron de la Sinjoro, kiam li diras: Mi venis ne por fari mian propran volon, sed por fari la volon de Tiu, kiu min sendis. (Joh 6:38)

14.  Sed tia obeemo nur tiam estos akceptebla al Dio kaj agrabla por la homoj, se tion, kio estas ordonata, oni plenumas sen hezito, sen prokrasto, ne seninterese aŭ grumble kaj sen kontraŭdiro,

15.  ĉar obeemo al superuloj efektive estas prezentata al Dio; li mem ja diris: Kiu aŭskultas vin, aŭskultas min. (Luk 10:16)

16.  Kaj bonmiene ĝin la disĉiploj donu, ĉar Dio amas la ĝojan donacanton. (2 Kor 9:7; Sen 22:8a, laŭ Septuaginto).

17.  Ĉar se la disĉiplo kontraŭvole obeas, kaj grumblas ne nur en siaj diroj, sed ankaŭ kore,

18.  eĉ se la ordonon li plenumas, tamen al Dio li ne plaĉos, ĉar Li vidas lian koron dum li grumblas,

19.  kaj pro tia faro li ne ricevos ian gracon; male, li trafos la punon de la grumblantoj, krom se kun pentofaro li plibonigas sin.

6. Silentemo


  1.  Ni faru, kion diras la profeto: Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; mi bridis mian buŝon. Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono. (Psa 39:2-3)

  2.  Tie ĉi montras la profeto: se kelkfoje eĉ pri bonaj paroloj oni devas silenti, des pli oni devas reteni sin de malbonaj vortoj por ne ricevi punon de peko.

  3.  Ankaŭ se do temas pri bonaj, sanktaj aŭ edifaj konversacioj, pro la graveco de la silentemo eĉ perfektaj disĉiploj nur malofte ricevu la permeson paroli,

  4.  ĉar estas ja skribite: Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; (Sen 10:19)

  5.  kaj aliloke: Morto kaj vivo dependas de la lango. (Sen 18:21)

  6.  Ĉar paroli kaj instrui decas al la instruisto, silenti kaj aŭskulti decas al la disĉiplo.

  7.  Kaj se oni do devas peti la prioron pri io, oni petu tion en ĉia humilo kaj obeema submetiĝo.

  8.  Sed ŝercemon, senutilaĵojn kaj ridestigan paroladon poreterne kaj ĉiuloke ni ekzilas kaj kondamnas. Ni ne permesas, ke disĉiplo malfermu la buŝon por tiaj diroj.

7. Humileco


  1.  Alvokas nin, fratoj, la Sankta Skribo, dirante: Ĉiu, kiu altigas sin mem, estos humiligita, kaj kiu humiligas sin mem, estos altigita. (Luk 14:11; 18:14)

  2.  Per tiuj ĉi vortoj ĝi montras al ni, ke ĉiu plialtigo de si mem estas speco de fierego;

  3.  kaj ĝuste pri tio la profeto volas averti per la vortoj: Sinjoro, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. (Psa 131:1)

  4.  Sed kio okazus, se mi ne trankviligis kaj kvietigis mian animon? Kiel infano formetita for de la mamo de la patrino, tiel estas en mi mia animo. (Psa 131:2).

  5.  Se ni do, fratoj, volas atingi la plejalton de humileco kaj se ni rapide volas alveni ĉe tiu ĉiela plialtiĝo, al kiu ni ascendas pere de la humilo de nia nuna vivo,

  6.  tiam per la agoj, kiuj supren kondukas nin, ni devas starigi tiun ŝtuparon, kiu ensonĝe aperis al Jakobo (kp. Gen 28:12), laŭ kiu anĝelojn li vidis descendi kaj ascendi al si.

  7.  Sendube tiun descendadon kaj ascendadon ni ne aliel povas kompreni krom: per plialtigo de si mem descendi kaj ascendi per humilo.

  8.  Kaj tiu starigita ŝtuparo estas nia vivo ĉi-monde, kiu de la Sinjoro estas starigita ĝis en la ĉielon, se nia koro humiliĝas.

  9.  La randfostoj de tiu ŝtuparo – ni povas diri – estas nia korpo kaj nia animo, kaj en tiujn randfostojn la alvoko de Dio enmetis diversajn ŝtupojn de humilo kaj disciplino por nia ascendado.

10.  La unua ŝtupo de humilo estas, ke kun daŭra atento pri la timo antaŭ Dio oni absolute evitu forgesemon

11.  kaj daŭre memoru pri ĉio, kion ordonis Dio, por daŭre pripensi en sia animo, kiel geheno bruligos pro iliaj pekoj la homojn, kiuj malŝatas Dion, kaj la eterna vivo estas preparita por la homoj, kiuj timas antaŭ Dio.

12.  Gardante sin ĉiuhore kontraŭ pekoj kaj malvirtoj, t. e. same en pensoj, lingvaĵo, manoj, piedoj kaj propra volo, sed ankaŭ pri la karnaj deziroj,

13.  la homo pripensu, ke Dio ĉiuhore de la ĉielo rigardas lin, kaj ke ĉiuloke la vizaĝo de Dio vidas liajn farojn, kaj ke la anĝeloj ĉiuhore raportas pri tio.

14.  La profeto atentigas nin pri tio, kiam li montras, ke Dio ĉiam ĉeestas ĉe niaj pensoj, dirante: Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! (Psa 7:10)

15.  Li same diras: La Sinjoro scias la pensojn de la homoj; (Psa 94:11)

16.  kaj same: Vi komprenas mian penson de malproksime; (Psa 139:2)

17.  kaj: Ĉar la pensado de la homo estas malferma al vi. (Psa 75:11 laŭ Septuaginto)

18.  Ĉar por ke li estu gardema pri siaj malbonaj pensoj, prudenta frato ĉiam diros siakore: Mi estos senkulpa antaŭ Li, se mi gardos min, ke mi ne peku. (Psa 18:24)

19.  Sekvi la propran volon la Sankta Skribo malpermesas al ni, kiam ĝi diras: Detenu vin de viaj pasioj, (Sir 18:30)

20.  kaj same ni petas Dion en la preĝo, ke al ni okazu lia volo.

21.  Ni do prave lernas ne fari laŭ nia volo, se ni atentas pri tio, kion diras la Skribo: Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, kaj tamen ĝia fino kondukas al la profundo de infero; (Sen 16:25)

22.  Kaj same ni timas tion, kio estas dirata pri malzorgantoj: Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en siaj deziroj. (Psa 53:2)

23.  Sed ankaŭ en niaj karnaj deziroj ni kredu, ke Dio ĉiam ĉeestas al ni, ĉar tiel diras la profeto al la Sinjoro: Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj. (Psa 38:10)

24.  Ni do atentu pri malbonaj deziroj, ĉar la morto situas apud la enirejo de la ĝuo.

25.  Tial diras la Skribo ordone: Ne postkuru viajn dezirojn. (Sir 18:30)

26.  Se do la okuloj de la Sinjoro vidas malbonulojn kaj bonulojn, (Sen 15:3)

27.  kaj se la Sinjoro el la ĉielo ekrigardas la homidojn, por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion, (Psa 14:2)

28.  kaj se anĝeloj, taskigitaj pri ni de la Sinjoro, ĉiutage tage kaj nokte devas raporti niajn agojn kaj farojn,

29.  tiam do, fratoj, ĉiuhore ni devas atenti, kiel diras la profeto en psalmo, ke Dio ne rimarku nin iumomente devojiĝantaj en la malbono aŭ fariĝantaj senutilaj (kp. Psa 14:3)

30.  kaj se nuntempe li indulgas nin, ĉar li estas amplena kaj atendas, ke ni konvertiĝu al la bono, li estonte tamen ne diru pri ni: Tion vi faris, kaj Mi silentis. (Psa 50:21)

31.  La dua ŝtupo de humilo estas, ke oni ne amas la propran volon kaj ne ĝuas la plenumon de siaj deziroj,

32.  sed imitas la jenan diron de la Sinjoro per faroj: Mi venis por fari ne mian propran volon, sed por fari la volon de Tiu, kiu min sendis. (Joh 6:38)

33.  Same diras la Skribo: Ĝuo kondukas al puno, sed el devigo naskiĝas krono. (Cito ne el la Biblio, sed el Pasiono de Anastazia, 17)

34.  La tria ŝtupo de humilo estas, ke oni pro amo al Dio en ĉiu obeemo submetas sin al prioro, imitante la Sinjoron, pri kiu diras la apostolo: Li fariĝis obeema ĝismorte. (Flp 2:8)

35.  La kvara ŝtupo de humilo estas, ke ĉe aferoj malfacilaj aŭ kiuj kontraŭas onian intereson, ĝuste en la obeado mem oni brakumu la paciencon silente kaj sen demandoj pri la maljusto,

36.  kaj tolerante oni ne laciĝu nek foriru, ĉar la Skribo diras: Kiu eltenos ĝisfine, tiu saviĝos. (Mat 10:22)

37.  Same: Tenu vin forte, forta estu via koro; jes, esperu al la Sinjoro. (Psa 27:14)

38.  Kaj por montri, ke pro la Sinjoro la fidulo devas elteni ĉion, ankaŭ tion, kio kontraŭas lian intereson, la Skribo diras per la voĉo de la suferantoj: Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo. (Psa 44:23; Rom 8:36)

39.  Kaj konfidaj kaj esperplenaj pri la Dia rekompenco ili daŭrigas ĝojaj per la vortoj: Sed pri ĉio ĉi glore ni venkos per Tiu, kiu nin amas. (Rom 8:37)

40.  Kaj same aliloke diras la Skribo: Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton. Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn. (Psa 66:10-11)

41.  Kaj por montri, ke ni devas esti sub prioro, ĝi plu diras: Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj. (Psa 66:12)

42.  Pacience suferante kontraŭaĵojn kaj maljuston oni ankaŭ plenumas ordonon de la Sinjoro: frapite sur vangon, ili prezentas ankaŭ la alian, al forpreninto de tuniko, ili ankaŭ lasas la mantelon, devigite iri unu mejlon, ili iras ankaŭ duan (kp. Mat 5:39-41),

43.  kaj kiel la apostolo Paŭlo, falsajn fratojn ili eltenas kaj benas tiujn, kiuj ilin malbenas. (kp. 1 Kor 4:12; Luk 6:28)

44.  La kvina ŝtupo de humilo estas, ke ĉiujn malbonajn pensojn, kiuj ekestas en via koro, kaj malbonaĵojn, kiujn kaŝe vi plenumis, per humila konfeso oni malkaŝu al la abato,

45.  ĉar admonas nin pri tio la Skribo per la vortoj: Transdonu al la Sinjoro vian vojon kaj fidu Lin. (Psa 37:5)

46.  Kaj ĝi same diras: Gloru la Sinjoron, ĉar Li estas bona; ĉar eterna estas Lia boneco. (Psa 106:1; 118:1)

47.  Kaj same la profeto: Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;

48.  mi diris: mi konfesos miajn krimojn al la Sinjoro; kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. (Psa 32:5)

49.  La sesa ŝtupo de humilo estas, ke kiel monaĥo oni estu kontenta pri eĉ la plej senvalora aŭ la plej etkosta, kaj ke ĉe ĉio, kion oni ricevas kiel taskon, oni konsideru sin malbona aŭ senvalora sklavo,

50.  dirante al si kun la profeto: Mi estis neniigita kaj tion ne sciis; mi estis kiel bruto antaŭ Vi. Sed mi ĉiam estas apud Vi (Psa 73:22-23).

51.  La sepa ŝtupo de humilo estas, ke ne nur buŝe oni nomu sin pli malalta kaj malpli valora ol ĉiuj ceteraj, sed ke tion oni ankaŭ kredu funde de sia koro,

52.  humiligante sin kaj dirante, kun la profeto: Mi estas vermo kaj ne homo; mokata de la homoj, malestimata de la popolo; (Psa 22:7)

53.  plialtigite tamen mi estas humiligita kaj mi konsumiĝas. (Psa 88:16, laŭ 87:16 de Septuaginto)

54.  Kaj same: Bone estas al mi, ke mi suferis, por ke mi lernu Viajn leĝojn. (Psa 119:71)

55.  La oka ŝtupo de humilo estas, ke la monaĥo nenion faru krom tio, al kio admonas lin la komuna regulo de la monaĥejo aŭ ekzemploj de la patroj.

56.  La naŭa ŝtupo de humilo estas, ke la monaĥo retenu sian langon de parolado kaj konservante silenton ne parolu ĝis iu petas lin,

57.  ĉar montras la Skribo, ke ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko (Sen 10:19)

58.  kaj kalumnianto ne staros forte sur la tero. (Psa 140:12).

59.  La deka ŝtupo de humilo estas, ke oni ne estu facila kaj tuj preta al ridado, ĉar estas skribite: Malsaĝulo laŭte levas sian ridadon. (Sir 21:20)

60.  La dekunua ŝtupo de humilo estas, ke monaĥo, se li parolas, parolu kviete, senride kaj humile, per seriozaj, malmultaj kaj raciaj vortoj, kaj ke li ne kriu,

61.  kiel estas skribite: La saĝulon oni rekonas je liaj malmultaj vortoj. (Sextus, Encheiridion 145)

62.  La dekdua ŝtupo de humilo estas, ke la monaĥo ne nur kore, sed ankaŭ tutkorpe montru humilon al ĉiuj, kiuj lin vidas,

63.  t. e. ĉe la Diservo, en la oratorio*,  en la monaĥejo, en la ĝardeno, survoje, sur la agro aŭ kie ajn li sidu, promenu aŭ staru, li ĉiam staru kun la kapo klinita rigardante al la tero;

64.  ĉiuhore pro siaj pekoj li jam vidu sin akuzita stari antaŭ la timinda juĝejo,

65.  dirante al si siakore la samon, kion la impostisto de la evangelio kun okuloj fiksitaj al la tero diras: Sinjoro, mi pekulo, mi ne indas levi miajn okulojn al la ĉieloj, (kp. Luk 18:13)

66.  same kiel diras la profeto: Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege. (Psa 38:7)

67.  Kiam do la monaĥo ĉiujn ĉi ŝtupojn de humilo ascendis, li baldaŭ atingos tiun amon je Dio, kiu perfekta forpelas la timon (1 Joh 4:18),

68.  surbaze de kiu ĉion, kion antaŭe ne sen timo li observis, sen ia penado tute nature, kaj laŭ kutimo li komencos plenumi,

69.  ne plu pro timo pri geheno, sed pro amo al Kristo kaj pro bona kutimo kaj plezuro pri la virtoj.

70.  Tion ĉi per la Sankta Spirito la Sinjoro bonvolos montri en sia servisto, se tiu estas sen malvirtoj kaj pekoj.

––––

       * loko de preĝado

8. Dia Ofico dumnokte


  1.  Vintre, t. e. de la unua de novembro ĝis Pasko, oni ellitiĝu je la dua nokte*; ni uzas racian rezonadon,

  2.  por ke jam iom pli ol duonon de la nokto oni estu ripozinta kaj antaŭ ellitiĝo oni jam digestu.

  3.  La tempo, kiu post la Vigilo restas, povas esti utiligata por meditado; tio koncernas la fratojn, kiuj bezonas tion por la psalmaro aŭ la legaĵoj.**

  4.  De Pasko ĝis la menciita unua de novembro la tempodivido estu tia, ke la Vigilon post mallonga paŭzo, dum kiu la fratoj povas eliri por sia natura neceso, baldaŭ sekvu la Laŭdo, kiu estas plenumenda ĉe la mateniĝo.

––––

       * Benedikto, dirante «je la oka nokte», uzas la klasikan Latinan sistemon. Vidu en Antologio Latina 1, p. 155. La diurno konsistas el tago kaj nokto. Ambaŭ varias laŭlongece pro la sezonŝanĝiĝoj. Dum la suno estas super la horizonto estas tago; poste sekvas nokto. La tago dividiĝas en 12 horoj, somere pli longaj, vintre malpli longaj; la nokto dividiĝis origine en nur kvar noktaj vigiladoj – laŭ militista uzado dum kampanjoj. Benedikto dividas ankaŭ la noktojn en 12 horojn. Por simpligi ni konsideru ĉiujn horojn same longaj: ni komencu ĉe la 6.00 horo matene kiel tagiĝo; la nokto do komenciĝas je la 18.00 horo. Do la oka horo nokte ĉe Benedikto estas ĉe ni de la 2.00 h. ĝis la 3.00 h.

       ** La indiko de la Horoj donas foje problemeton: Benedikto indikas per vigiliae tion, kio poste estis Matutino. La matena Horo de la Ofico ĉe Benedikto nomiĝas matutini kaj nun nomiĝas Laŭdo, Matena laŭdoLaŭdoj. Interkonsente kun Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger mi decidis nomi la Horojn de la Ofico: Vigilo, Laŭdo, Primo, Tercio, Seksto, Nono, Vespro kaj Kompletorio (ĉiam kun komenca majusklo).

9. Psalmoj por la Vigilo


  1.  En la menciita vintra periodo por komenci trifoje oni kantu: Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; kaj mia buŝo rakontos Vian gloron (Psa 51:17).

  2.  Al ĝi tuj sekvu Psalmo 3 kaj Gloro al la Patro.

  3.  Poste Psalmo 95 (94) kun antifono, sed minimume oni ĝin kantu.

  4.  Sekvu la Himno de Ambrozio, poste ses psalmoj kun antifonoj.

  5.  Post ĉio ĉi tio, kaj post la versiklo, la abato diru la benon. Dum ĉiuj sidas en la benkoj, la fratoj laŭvice legu el la libro sur la pupitro tri legaĵojn; post ĉiu oni kantu responsorion.

  6.  Du responsorioj estu sen Gloro al la Patro; sed post la tria legaĵo la kantoro aldonu Gloro al la Patro.

  7.  Kiam la kantoro komencas, ĉiuj tuj leviĝu de siaj seĝoj por montri honoron kaj respekton al la sankta Triunuo.

  8.  En la vigiloj oni legu el la libroj kun Dia aŭtoritato, same el la Malnova Testamento kiel el la Nova Testamento; sed ankaŭ komentojn pri ili, kiuj estas verkitaj de rekonataj ortodoksaj katolikaj patroj.

  9.  Sed post la tri legaĵoj kun ties responsorioj sekvu ankoraŭ ses psalmoj, kiujn oni kantu kun Haleluja.

10.  Sekvu post tio legaĵo de la apostolo, kiun oni diru parkere, versiklo kaj la petpreĝo de la litanio, nome Kyrie eleison.

11.  Kaj tiel finiĝu la Vigilo.

10. La Vigilo en somero


  1.  De Pasko ĝis la unua de novembro oni retenu la tutan kvanton de psalmoj, kiel supre dirite,

  2.  sed la legaĵoj el la libro estu forigataj, ĉar la noktoj estas tiel mallongaj; anstataŭ la tri legaĵoj tamen estu parkere dirata unu el la Malnova Testamento, kun tuj poste mallonga responsorio.

  3.  Kaj ĉio cetera restu senŝanĝa, kiel dirite, t. e. ke ĉe la Vigilo neniam estu malpli ol 12 psalmoj, se ne kunkalkuli la Psalmon 3 kaj Psalmon 95 (94).

11. La Vigilo en dimanĉo


  1.  Dimanĉe oni leviĝu iom pli frue por la Vigilo.

  2.  Ĉe tiu Vigilo oni tenu la ĝustan mezuron; t. e. ke post kantado de ses psalmoj kaj la versiklo, kiel supre ni klarigis, ĉiuj residiĝas orde kaj vice en siaj benkoj; tiam el la libro estu legataj, kiel supre ni diris, kvar legaĵoj kun ties responsorioj,

  3.  sed nur ĉe la kvara responsorio la kantoro diru Gloro al la Patro. Tuj kiam tion li komencas, ĉiuj leviĝas kun respekto.

  4.  Post tiuj legaĵoj sekvu denove ses psalmoj kun antifonoj, kiel antaŭe, kaj kun versiklo.

  5.  Post tio denove estu legataj kvar aliaj legaĵoj kun ties responsorioj, same kiel supre.

  6.  Poste sekvu tri kantikoj el la profetoj, kiujn la abato elektis; tiujn kantikojn oni kantu kun Haleluja.

  7.  Post ankoraŭ versiklo kaj la beno de la abato estu legataj kvar aliaj legaĵoj el la Nova Testamento, same kiel supre.

  8.  Post la kvara responsorio la abato komencu la himnon Vin, Dio, ni laŭdas.

  9.  Poste la abato legu la legaĵon el la evangelio, ĉe kio ĉiuj kun honoro kaj respekto staras;

10.  Ĉe ties fino ĉiuj respondu per Amen, kaj la abato tuj aldonas la himnon Al Vi decas la honoro; kaj post la beno komenciĝu la Laŭdo.

11.  Ĉi tiu ordo de la dimanĉaj vigiloj estu retenata en ĉiu sezono, somere same kiel vintre,

12.  krom se erare oni foje tro malfrue leviĝas; tiam oni iom mallongigu en legaĵoj aŭ responsorioj.

13.  Sed oni tre atentu, ke tio ne okazu; se tamen okazas, tiu, per kies neglekto tio okazis, inde pentofaru al Dio en la oratorio.

12. La Laŭdo


  1.  La Laŭdo dimanĉe komenciĝu per Psalmo 67 (66), sen antifono kaj sen interrompo;

  2.  poste sekvu Psalmo 51 (50) kun Haleluja;

  3.  poste Psalmo 118 (117) kaj Psalmo 63 (62);

  4.  poste la laŭdokanto, la laŭdopsalmoj (Psa 148-150), parkera legaĵo el Apokalipso kun responsorio, Himno de Ambrozio, versiklo, kantiko el la evangelio, litanio kaj fino.

13. La Laŭdo labortage


  1.  Dum labortagoj la Laŭdo disvolviĝu kiel sekvas:

  2.  Oni diru Psalmon 67 (66) sen antifono, kiel dimanĉe, sed trankvile, por ke ĉiuj ĉeestu ĉe Psalmo 51 (50), kiun oni diru kun antifono.

  3.  Sekvu du aliaj psalmoj en la kutima sinsekvo, t. e.:

  4.  lunde Psalmo 5 kaj Psalmo 36 (35),

  5.  marde Psalmo 43 (42) kaj Psalmo 57 (56),

  6.  merkrede Psalmo 64 (63) kaj Psalmo 65 (64),

  7.  ĵaŭde Psalmo 88 (87) kaj Psalmo 90 (89),

  8.  vendrede Psalmo 76 (75) kaj Psalmo 92 (91),

  9.  sabate Psalmo 143 (142) kaj la Kantiko el Readmono, dividita en du partojn, ambaŭ kun Gloro al la Patro.

10.  Ĉar la ceteraj tagoj ĉiuj havas sian propran kantikon el la profetoj, kiel tiujn kantas la eklezio en Romo.

11.  Post tio sekvu la laŭdopsalmoj (Psa 148-150); poste unu parkera legaĵo de la apostolo, responsorio, Himno de Ambrozio, versiklo, kantiko el la evangelio, kaj fino.

12.  Kompreneble la Laŭdo kaj Vespro neniam pasu, sen ke ĉe la fino la prioro diru la Preĝon de la Sinjoro bone aŭdeble por ĉiuj; tio okazu pro la iritiĝoj, kiuj kutime estiĝas kiel dornoj.

13.  Kunigite de la voto el la preĝo, per kiu ili diras: Pardonu al ni kiel ankaŭ ni pardonas (kp. Mat 6:12), ili sin purigas de tia eraro.

14.  Ĉe aliaj Horoj oni diru nur la finon de tiu preĝo, por ke ĉiuj respondu: Sed liberigu nin de la malbono. (Mat 6:13)

14. La Vigilo en festo de sanktuloj


  1.  Je festotagoj de sanktuloj kaj en ĉiuj ceremoniaj festotagoj oni agu, kiel ni diris pri dimanĉo,

  2.  krom ke oni uzu la psalmojn, antifonojn kaj legaĵojn, kiuj temas pri tiu tago mem. Sed oni tenu sin ĉe la supre indikita maniero.

15. Ĝustaj tempoj por la Haleluja


  1.  De la sankta Pasko ĝis Pentekosto oni seninterrompe diru Haleluja kaj ĉe la psalmoj kaj ĉe la responsorioj;

  2.  sed de Pentekosto ĝis la komenco de Karesmo nokte la Haleluja estu nur ĉe la lastaj ses psalmoj de la Vigilo.

  3.  Ĉiun dimanĉon ekster Karesmo oni diru la kantikojn, Laŭdon, Primon, Tercion, Sekston kaj Nonon kun Haleluja; la Vespron tamen oni kantu kun antifono.

  4.  Sed la responsorioj neniam estas kun Haleluja, krom de Pasko ĝis Pentekosto.

16. La ĉiutagaj Horoj de la Ofico


  1.  Kiel diras la profeto: Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras (Psa 119:164).

  2.  Tiun sanktan nombron sep ni tiel plenumas, se ĉe la Laŭdo, Primo, Tercio, Seksto, Nono, Vespro kaj Kompletorio ni plenumas la oficojn de nia servado,

  3.  ĉar pri tiuj tagaj Horoj li diris: Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras (Psa 119:164).

  4.  Ĉar pri la nokta Vigilo la sama profeto diras: En la mezo de la nokto mi leviĝas, por glori Vin (Psa 119:62).

  5.  En tiuj momentoj ni do laŭdu nian Kreanton por liaj justaj juĝoj (Psa 119:164), t. e. ĉe la Laŭdo, Primo, Tercio, Seksto, Nono, Vespro, kaj Kompletorio; sed ankaŭ nokte ni leviĝu por glori lin.

17. La nombro de la psalmoj dum la Horoj


  1.  Ni dismetis la ordigon de la psalmkantadon por la Vigilo kaj Laŭdo. Nun ni do rigardu la ceterajn Horojn.

  2.  Ĉe la Primo oni kantu tri psalmojn, unuopajn, kaj ne kun unu sola Gloro al la Patro.

  3.  Antaŭ ol komenciĝos la psalmoj, oni kantu la himnon de la Horo post la versiklo: Dio, rapidu helpi min (Psa 70:2).

  4.  Kiam kompletiĝis la tri psalmoj, oni legu la unuan legaĵon, poste sekvu versiklo, Kyrie eleison, kaj fino.

  5.  Ĉe la Tercio, Seksto kaj Nono la preĝo estas celebrata en la sama ordo, t. e. versiklo, himnoj de la Horoj, tri psalmoj, legaĵo kaj versiklo, Kyrie eleison, kaj fino.

  6.  Se estas pli granda komunumo, oni kantu kun antifonoj; se ne, oni kantu la psalmojn sen interrompo.

  7.  La Vespro enhavas kvar psalmojn kun antifonoj.

  8.  Post la psalmoj sekvas legaĵo; poste responsorio, Himno de Ambrozio, versiklo, kantiko el la evangelio, litanio, kaj por fini la Preĝo de la Sinjoro.

  9.  La Kompletorio ampleksas tri psalmojn; tiuj psalmoj sekvu tuj unu post la alia, sen antifono.

10.  Poste la himno de la Horo, unu legaĵo, versiklo, Kyrie eleison, kaj por fini la beno.

18. La sinsekvo de la psalmoj dum la Horoj


  1.  Unue oni kantu la versiklon: Dio, atentu helpi min; rapidu subteni min; Gloro al la Patro; poste la himnon de ĉiu unuopa Horo.

  2.  Poste ĉe la Primo de dimanĉo sekvu kvar strofoj de psalmo 119 (118).

  3.  Dum la ceteraj Horoj, t. e. ĉe la Tercio, Seksto kaj Nono, sekvu po tri strofoj de la supre menciita Psalmo 119 (118).

  4.  Ĉe la Primo de lundo oni kantu tri psalmojn; t. e. Psalmoj 1, 2 kaj 6.

  5.  Kaj ĉiujn unuopajn tagojn ĝis dimanĉe, ĉe la Primo oni kantu sisteme po tri psalmojn, ĝis Psalmo 20 (19), kun tiu kondiĉo, ke Psalmojn 9 kaj 18 (17) oni dividu en du partojn.

  6.  Kaj tiel okazas, ke ĉe la Vigilo dimanĉe oni ĉiam komencu ĉe Psalmo 21 (20).

  7.  Sed ĉe la Tercio, Seksto kaj Nono lunde oni kantu la naŭ strofojn, kiuj restas de Psalmo 119 (118), ĉiam po tri ĉe ĉiu Horo.

  8.  Kiam do tiel dividiĝis Psalmo 119 (118) pri du tagoj (dimanĉe kaj lunde),

  9.  marde ĉe la Tercio, Seksto kaj Nono estu kantataj po tri psalmoj: Psalmo 120 (119) ĝis inkluzive 128 (127), t. e. naŭ psalmoj.

10.  Tiuj ĉi psalmoj estas ĉiam ripetataj la samajn Horojn ĝis dimanĉe, ĉe kio la tutan dismetadon de himnoj, legaĵoj kaj versikloj ĉiutage oni retenu;

11.  kaj tiel kompreneble dimanĉe oni denove komencu ĉe Psalmo 119 (118).

12.  Ĉe la Vespro ĉiutage oni kantu kvar psalmojn.

13.  Tiuj psalmoj komenciĝu ĉe 110 (109) ĝis inkluzive 147,

14.  escepte de tiuj psalmoj, kiuj el ili estis apartigitaj por diversaj Horoj, t. e. Psalmo 118 (117) ĝis inkluzive 128 (127) kaj 134 (133) kaj 143 (142).

15.  Ĉiuj ceteraj ĉe la Vespro estas kantendaj.

16.  Kaj ĉar mankas tri psalmoj, devas esti dividitaj en du partojn tiuj el la supre menciita nombro, kiuj estas pli longaj, t. e. Psalmoj 139 (138) kaj 144 (143) kaj 145 (144).

17.  Ĉar Psalmo 117 (116) estas mallonga, ĝi estu kombinita kun 116 (115).

18.  Ĉar nun estas dismetita la sinsekvo de la psalmoj de la Vespro, la ceteron oni plenigu, kiel supre ni indikis: t. e. legaĵo, responsorio, himno, versiklo aŭ kantiko.

19.  Ĉe la Kompletorio ĉiutage ripetiĝu la samaj psalmoj: 4, 91 (90) kaj 134 (133).

20.  Ĉar nun estas ordigita la sinsekvo de la psalmoj por dumtage, ĉiujn ceterajn psalmojn, kiuj restas, oni egale dividu inter la sep noktaj Vigiloj,

21.  fiksante dekdu por ĉiu nokto, kaj ĉe tio la pli longajn psalmojn oni disdividu.

22.  Precipe tion ni substreku, ke, se eble iu ĉi tiun dividon de psalmoj ne aprobas, li ordonu aliel, se tion li opinias pli bona,

23.  sed minimume li atentu, ke ĉiusemajne la psalmaro komplete estu kantata, 150 psalmoj, kaj ke dimanĉe ĉe la Vigilo oni ĉiam denove ree komenciĝu,

24.  Ĉar la monaĥoj montras ja tro malviglan sindediĉon al la servado, se dum tuta semajno ili kantas malpli ol la tuta psalmaro kune kun la kantikoj,

25.  dum ni povas legi, ke niaj sanktaj patroj tion povis energie plenumi en unu tago! En nia neentuziasmo ni ja estu kapablaj plenumi almenaŭ tion en tuta semajno!

19. Pri la disciplino dum la psalmokantado


  1.  Ni kredas, ke Dio ĉie ĉeestas kaj ke Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Sinjoro; ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn (Sen 15:3);

  2.  precipe tion tamen ni kredu sen ia ajn hezito, kiam ni partoprenas en la diservo.

  3.  Tial ni ĉiam estu memoraj pri tio, kion diras la profeto: Servu al la Sinjoro kun timo (Psa 2:11);

  4.  kaj: Kantu al Dio, kantu (Psa 47:7);

  5.  kaj: Antaŭ la dioj mi Vin prikantas (Psa 138:1).

  6.  Ni do konsideru, kiel antaŭ la rigardo de Dio kaj de liaj anĝeloj ni devas konduti,

  7.  kaj ni tiel staru por kanti, ke nia menso kaj nia voĉo akordiĝu.

20. Preĝi respekte


  1.  Se al potencaj homoj ion ni volas sugesti, tion ni entreprenas nur kun humilo kaj respekto.

  2.  Des pli ni devas preĝi al la Sinjoro, la Dio de la universo, kun ĉia humilo kaj pura devoteco.

  3.  Kaj ni konsciu, ke Li elaŭskultas nin ne pro nia multvorteco, sed pro niaj kora pureco kaj larmoj de pento.

  4.  Mallonga do devas esti kaj pura nia preĝo, krom se pro inspiro de Dia graco foje ĝi plilongiĝas.

  5.  En la komunumo tamen la preĝo ĉiel estu mallonga kaj post la signalo de la prioro oni tuj leviĝu.

21. La dekanoj


  1.  Se la komunumo estas pli granda, estu elektitaj kelkaj fratoj de bona famo kaj sankta konduto, kaj oni faru ilin dekanoj.

  2.  Ili zorgu pri ĉio en siaj dekanejoj laŭ la ordonoj de Dio kaj la preskriboj de la abato.

  3.  Kiel tiaj dekanoj estu elektitaj homoj, al kiuj la abato senzorge povas konfidi parton de siaj taskoj.

  4.  Ili ne estu elektitaj laŭvice, sed laŭ meritoj en la vivo kaj laŭ saĝeco.

  5.  Se unu el tiuj dekanoj foje, blovŝvelinte pro orgojlo, meritas riproĉon, li estu mallaŭdata, unu-, du- aŭ trifoje, kaj se li ne volas pliboniĝi, li estu eksigata,

  6.  kaj lialoke elektiĝu iu alia, kiu por tio estas inda.

  7.  Pri la prioro ni decidas la samon.

22. Kiel dormu la monaĥoj


  1.  Ĉiu dormu en sia propra lito;

  2.  littukojn konforme al la vivstilo ili ricevu laŭ prizorgado de la abato.

  3.  Se eblas, ili ĉiuj dormu en unu loko; sed se pro la granda nombro ne eblas, ili ripozu po dek aŭ po dudek kun la pliaĝuloj, kiuj zorgu pri ili.

  4.  Daŭre en tiu ĉambro brulu kandelo ĝis mateniĝo.

  5.  Ili dormu vestitaj, kun rimeno aŭ ŝnuro ĉirkaŭ la talio, sed siajn tranĉilojn ili ne tenu ĉeflanke, por ne hazarde dumdorme vundi sin;

  6.  tiel la monaĥoj ĉiam estos pretaj kaj post signalo senhezite ili povos leviĝi por antaŭ la ceteraj hasti al la diservo, tamen kun plena seriozo kaj modesto.

  7.  La pli junaj fratoj ne havu la liton unu apud la alia, sed inter la pli aĝaj.

  8.  Leviĝante por la diservo oni modeste admonu sin: dormemuloj ne havu ekskuzon.

23. Ekskludado de kulpuloj


  1.  Se frato estas aroganta, malobeema, malhumila aŭ grumblema, aŭ en iu punkto rezistas al la sankta regulo kaj al la ordonoj de siaj superuloj, kaj ne respektas ilin,

  2.  laŭ la ordono de nia Sinjoro liaj superuloj unu- aŭ dufoje admonu lin private. (kp. Mat 18:15)

  3.  Se li ne pliboniĝas, en ĉies ĉeesto li estu riproĉita.

  4.  Sed se ankaŭ tiel li ne korektas sin, oni ekskludu lin, se li komprenas, kion signifas tiu puno.

  5.  Sed se li estas nura malvirtulo, li estu submetita al korpa puno.

24. Metodo de eskludado


  1.  La ekskludado aŭ la disciplina rimedo devas esti proporcia al la graveco de la kulpo.

  2.  Tiu kulpeco dependas de la juĝo de la abato.

  3.  Se frato montriĝas kulpa en io malpli grava, li ne partoprenu al la komuna manĝo.

  4.  Por tiu, kiu estas senigita de la komuna manĝado, tio ĉi estas la regulo, ke en la oratorio li ankaŭ ne ekkantu ĉe psalmo aŭ antifono, nek legu legaĵon ĝis li plenumis la pentadon.

  5.  Li manĝu sola, post kiam manĝis la fratoj,

  6.  tiel ke, se ekzemple la fratoj manĝas je 12.00, tiu frato do manĝu je 15.00; se la fratoj je 15.00, do tiam li vespere,

  7.  ĝis kiam per kontentiga pentofarado pardonon li estos akirinta.

25. Gravaj kulpoj


  1.  Frato, kiun nocas pli serioza kulpo, tuj estu forigata de la manĝo kaj de la oratorio.

  2.  Neniu el la fratoj tiam iel rilatu kun li aŭ parolu kun li.

  3.  Sola li estu ĉe sia taskita laboro kaj daŭre montru penteman sintenon, ĉar li konas la teruran diron de la apostolo:

  4.  Vi devos transdoni tian viron je lia korpa pereo, sed por ke saviĝu lia spirito en la tago de la Sinjoro (1 Kor 5:5).

  5.  Sian manĝon li tamen havu sola, en la mezuro kaj tempo, kiujn la abato opinias por li konvenaj.

  6.  Kaj neniu pasante diru pri li la benon, nek pri la manĝo, kiun oni donas al li.

26. Senpermesa rilatado kun ekskludito


  1.  Se iu frato permesas al si sen permeso de la abato en iu maniero rilati aŭ paroli kun ekskludita frato, aŭ doni al li taskon,

  2.  tiu ricevu la saman sorton: esti ekskludata.

27. La zorgado de la abato pri la ekskluditoj


  1.  La abato per plej granda atento zorgu pri la pekintaj fratoj, ĉar ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed ja la malsanuloj (Mat 9:12).

  2.  Tial li devas uzi ĉiun rimedon kiel saĝa kuracisto, ankaŭ sendi senpektojn, t. e. pli aĝajn saĝajn fratojn,

  3.  kiuj iasence sekrete konsolas la fraton labilan kaj admonas lin humile pentofari kaj konsolas lin, alie lin konsumos tro granda ĉagreno (laŭ 2 Kor 2:7),

  4.  sed kiel diras la apostolo: Montru al li, ke vi lin amas (2 Kor 2:8) kaj ĉiuj preĝu por li.

  5.  Ĉar la abato devas tre zorgi pri li kaj klopodi per ĉia sagaco kaj plendiligente, ke li perdu neniun el la al li konfiditaj ŝafoj.

  6.  Ĉar li konsciu, ke li prenis sur sin la zorgon pri la malsanaj animoj, ne la tiranecon super la sanaj.

  7.  Kaj li timu la minacon de la profeto, per kiu Dio diras: La grasaĵon vi manĝas, la malfortajn vi ne bandaĝas (Jeĥ 34:3-4).

  8.  Kaj li imitu la amplenan ekzemplon de la bona paŝtisto, kiu postlasante la naŭdek naŭ ŝafojn en la montaro foriris por serĉi unu ŝafon, kiu vojeraris. (kp. Mat 18:12; Luk 15:4; Joh 10:11)

  9.  Pri ties malforto li tiom kompatis, ke li bonvolis meti ĝin sur siajn sanktajn ŝultrojn kaj tiel reportis ĝin al la grego. (kp. Luk 15:5)

28. Rifuzo pliboniĝi malgraŭ ripeta puno


  1.  Se iu frato plurfoje estas punita pro iu kulpo, se eĉ post ekskludado li ne plibonigas sin, li ricevu pli severan punon: oni ekagu kontraŭ li per vipoj.

  2.  Sed se ankaŭ tiel li ne plibonigas sin, aŭ eĉ – kio ne okazu! – pli fiera li volas defendi siajn agojn, tiam la abato faru, kion ankaŭ saĝa kuracisto faras:

  3.  Se li uzis kiel fomentaĵon kaj ungventon la admonadon, kiel medikamentojn la Sanktan Skribon, finfine eĉ kiel brulilon la ekskludadon kaj la vipojn,

  4.  kaj se li konstatas, ke lia penado nenion rezultas, li transiru al tio, kio estas la plej peza: li kaj ĉiuj fratoj preĝu por li,

  5.  ke la Sinjoro, ĉar ĉion tiu ja povas, donu sanon al tiu malsana frato.

  6.  Sed se eĉ tiumaniere li ne saniĝas, tiam la abato uzu la feron de la amputo, laŭ la diroj de la apostolo: Forigu la fiulon el inter vi (1 Kor 5:13; Rea 17:7),

  7.  kaj plue: Se nekredanto volas foriri, li foriru (1 Kor 7:15),

  8.  por ke unu malsana ŝafo ne infektu la tutan gregon.

29. Reakcepti fratojn, kiuj forlasis la monaĥejon


  1.  Se frato, kiu proprakulpe forlasis la monaĥejon, volas reveni, unue li promesu fundan ĝustigon pri tio, pro kiu li eliris,

  2.  kaj tiam li estu reakceptita sed en la plej malalta rango, por ke tiel sian humilon li pruvu.

  3.  Se denove li foriros, ĝis triafoje li estu reakceptita, sed poste li sciu, ke por li ne plu estos eblo por reveni.

30. Pri punado de neadoltoj


  1.  Por ĉiuj aĝo kaj inteligento devas esti propraj mezuroj.

  2.  Se do knaboj, adoleskantoj aŭ fratoj, kiuj ne povas konscii, kia puno estas ekskludado,

  3.  kulpas misfarojn, oni punu ilin per severa fastado aŭ bridu ilin per forta vipado, por sanigo.

31. La kelestro de la monaĥejo


  1.  Kiel kelestro de la monaĥejo estu elektita el la komunumo iu saĝa, more matura, sobra, ne multmanĝa, ne aroganta aŭ turbulema, ne kverelema, ne malvigla kaj ne malŝparema,

  2.  sed li timu antaŭ Dio, kaj agu kiel patro por la tuta komunumo.

  3.  Zorgon li havu pri ĉio;

  4.  sen ordono de la abato nenion li faru;

  5.  sed li tenu sin je la ordonoj.

  6.  La fratojn li ne tristigu.

  7.  Se iu frato foje ion neracie petas de li, li ne tristigu lin per senatenta forŝovo, sed la malpravan peton li racie kaj humile rifuzu.

  8.  Sian animon li gardu, ĉiam memora pri la diro de la apostolo, ke kiuj bone plenumas la servadon, akiros al si altan pozicion (1 Tim 3:13).

  9.  Li plenatente zorgu pri malsanuloj, infanoj, gastoj kaj malriĉuloj, sendube sciante, ke en la tago de la juĝo pri ĉio ĉi li devos respondeci.

10.  Ĉiujn ilojn kaj la tutan posedaĵon de la monaĥejo li priatentu kvazaŭ temus pri la sankta altarilaro;

11.  nenion li konsideru neglektinda.

12.  Li ne estu tro avara nek malŝparema aŭ disipanto de la aĵoj de l' monaĥejo, sed ĉion li faru modere kaj laŭ la ordonoj de la abato.

13.  Humilon li havu antaŭ ĉio, kaj se ion li ne povas doni, li minimume respondu per bona vorto,

14.  kiel estas skribite: Ĉu bona vorto ne superas bonan donacon? (Sir 18:17).

15.  Pri ĉio, kion la abato ordonis al li, li zorgu; kaj kion li malpermesis al li, tion li ne arogu al si.

16.  Al la fratoj li prezentu la fiksitan porcion sen aroganteco aŭ malfruiĝo, por ne kaŭzi skandalon, memora pri la diro de Dio pri la merito de tiu, kiu igas fali unu el ĉi tiuj malgranduloj (Mat 18:6).

17.  Se la komunumo estas pli granda, li ricevu helpantojn, kun kies helpo ankaŭ li kun interna kvieto povos plenumi sian taskon.

18.  Oni respektu la fiksitajn horojn por doni kaj peti la necesajn aferojn,

19.  por ke neniu konfuziĝu aŭ tristiĝu en la domo de Dio.

32. Laboriloj kaj aliaj aferoj en la monaĥejo


  1.  La posedaĵon de la monaĥejo, ĉu temas pri laboriloj, vestaĵoj aŭ kiaj ajn objektoj, la abato konfidas al fratoj, pri kies vivstilo li estas certa,

  2.  kaj al ili, kiom tion li juĝas utile, tiujn li atribuas por konservi aŭ kolekti.

  3.  Pri tio la abato librotenas, tiel ke, ankaŭ se la fratoj ĉe tiuj taskoj laŭvice sin sekvas, li sciu, kion li donas aŭ rericevas.

  4.  Se tamen iu lasas malpuriĝi aŭ neglektas la aferojn de la monaĥejo, li estu riproĉita;

  5.  se li ne plibonigas sin, tiam li falu sub la disciplinaj reguloj.

33. Eventuala propra posedaĵo de monaĥoj


  1.  Precipe tiu malvirto estu plej forte elradikigenda el la monaĥejo:

  2.  Neniu arogu al si, ke li donu aŭ ricevu ion sen ordono de la abato

  3.  nek havu ion kiel propraĵon, absolute nenion: nek libron, nek skribtabulon, nek skribilon, absolute nenion,

  4.  ĉar eĉ siajn proprajn korpojn aŭ la propran volon ili ne povas havi sub propra decido.

  5.  Ĉion necesan tamen ili povas atendi de la patro de la monaĥejo, sed ne estas permesite havi ion, kion la abato ne donis aŭ permesis.

  6.  Ĉe ili ĉio de ĉiuj estis komuna, kiel estis skribite, kaj neniu el ili nomis aŭ arogis ion sia propraĵo (Ago 4:32).

  7.  Se iu montriĝas havi plezuron pri tiu ĉi plej fia malvirto, unu- kaj dufoje oni admonu lin;

  8.  se li ne plibonigas sin, li estu punata.

34. Ĉiu laŭ bezono


  1.  Kiel estas skribite: Oni disdonis al ĉiuj, laŭ kio kion ĉiu bezonis (Ago 4:35).

  2.  Ĉe tio ni ne diras – kio ne estu! – ke oni juĝu laŭ personoj, sed oni kalkulu kun konsidero de malforteco.

  3.  Kiu malpli bezonas, tiu dankon diru al Dio kaj ne tristiĝu;

  4.  sed kiu bezonas iom pli, estu humila pro sia malforto, kaj ne estu fiera pri la kompato, kiun li ricevas;

  5.  kaj tiel ĉiuj membroj estos en paco.

  6.  Antaŭ ĉio neniam aperu la malvirto de la grumblado pro kiu ajn kialo per kiu ajn vorto aŭ gesto.

  7.  Se tamen iu estas freŝafare kaptita, tiu meritos tre severan punon.

35. La semajna kuireja servo


  1.  La fratoj reciproke servu unu la alian kaj neniu estas esceptita el la kuireja servo, krom ĉe malsano aŭ se iu estas okupita de grava urĝa afero,

  2.  ĉar tiu ĉi servo donas pli grandan rekompencon kaj pli da amo.

  3.  La pli malfortaj fratoj ricevu helpon, por ke ĉi tion ili ne faru malgaje,

  4.  sed ĉiuj ricevu helpon, konforme al la amplekso de la komunumo aŭ la loka situacio.

  5.  Se la komunumo estas pli granda, la kelestro estas liberigita el la kuirejo, same kiel tiuj, kiel ni jam diris, kiuj estas okupitaj de pli urĝaj aferoj.

  6.  La ceteraj reciproke servu unu la alian en amo.

  7.  Kiu finas sian semajnan servon, en sabato ĉion purigu.

  8.  Oni lavu la tukojn, per kiuj la fratoj viŝas al si manojn kaj piedojn.

  9.  Kiu finas sian semajnan servon same kiel tiu, kiu komencas tiun semajnan servon, lavu al ĉiuj la piedojn.

10.  La ilojn de sia servado oni redonu puraj kaj sendifektaj al la kelestro.

11.  La kelestro disponigu al tiu, kiu eniras la servon, por ke li sciu, kiu donas kaj kion ricevas.

12.  Unu horon antaŭ la manĝo la kuirejaj servistoj ricevu iom por trinki kaj pecon da pano, krom la fiksitaj porcioj,

13.  por ke en la horo de la manĝo sengrumble kaj sen granda penado ili servu al siaj fratoj.

14.  En festotagoj tamen ili eltenu ĝis post la meso.

15.  La enirantaj kaj la elirantaj semajnaj servistoj faru en la oratorio tuj post fino de la Laŭdo profundan riverencon antaŭ ĉiuj, kun la peto preĝi por ili.

16.  Kiu eliras la semajnan servon, diru ĉi tiun versiklon. Benata vi estas, Sinjoro Dio, ĉar Vi helpis kaj konsolis min.

17.  Kiam trifoje tion li diris, li ricevas la benon, kaj la eniranto al la semajna servo diru: Dio, atentu helpi min; rapidu subteni min (Psa 70:2).

18.  Kiam ankaŭ li tion trifoje diris, li petas kaj ricevas la benon de ĉiuj, kaj eniru la servon.

36. La malsanaj fratoj


  1.  Zorgado pri malsanuloj estas nepra antaŭ kaj super ĉio. Oni servu la malsanulojn, kvazaŭ ili estus Kristo mem,

  2.  ĉar mem li diris: Mi malsanis kaj vi atentis min (Mat 25:36);

  3.  kaj: Kion vi faris al unu el ĉi plej etaj fratoj miaj, vi faris al mi (Mat 25:40).

  4.  Sed ankaŭ la malsanuloj pripensu, ke oni servas al ili honore al Dio, kaj ili ne tristigu la fratojn, kiuj servas ilin, per nenecesaĵoj.

  5.  Se tamen tion ili faras, oni toleru ilin pacience, ĉar pri tiaj oni ricevas des pli grandan rekompencon.

  6.  Estu pleja zorgo por la abato, ke al ili nenio manku.

  7.  Por tiuj malsanaj fratoj estu ĉambro rezervita kun prizorganto, kiu timas antaŭ Dio, sindediĉa kaj zorgema.

  8.  La uzon de bano oni prezentu al malsanuloj, kiam estas konvene, sed al sanuloj kaj precipe al junuloj multe malpli ofte.

  9.  Al la vere malfortaj malsanuloj oni permesu ankaŭ manĝi viandon; sed kiam ili pli bone fartas, kiel laŭkutime ili abstinu de viando.

10.  La abato tamen plej bone atentu, ke la kelestro kaj la servistoj ne neglektu la malsanulojn; trafas lin mem, kiom ajn kulpas liaj disĉiploj.

37. Maljunuloj kaj infanoj


  1.  Kvankam la homa naturo mem jam emas al indulgo al tiuj aĝgrupoj, nome maljunuloj kaj infanoj, ankaŭ la aŭtoritato de la regulo zorgu pri ili.

  2.  Ĉe ili oni ĉiam atentu la malforton, kaj por iliaj manĝaĵoj la severeco de la regulo neniel estu tenata,

  3.  sed ĉe ili validu amplena konsideremo, kaj ili povas manĝi antaŭ la fiksitaj horoj.

38. La lektoro de la semajno


  1.  Ĉe la manĝoj de la fratoj la legado ne devas manki, sed ne kiu ajn pli malpli hazarde ekprenu iun libron por legi, sed la leganto de la semajno komencu ĉe dimanĉo.

  2.  Post la meso kaj la komunio li enviciĝas kaj petu ĉiujn, ke ili preĝu por li, ke Dio forpelu de li la spiriton de singravigo.

  3.  Trifoje en la oratorio ĉiuj preĝu ĉi tiun versiklon, ĉe kio li mem ekkantu: Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; kaj mia buŝo rakontos Vian gloron (Psa 51:17).

  4.  Post ricevo de la beno li komencu kiel leganto.

  5.  Fariĝu plena silento, neniu flustrado nek voĉo tie estu aŭdebla, krom nur tiu de la leganto.

  6.  Sed kio estas necesa por la manĝantoj kaj trinkantoj, tion la fratoj reciproke transdonu unu al la alia, tiel ke neniu bezonas peti ion.

  7.  Sed se tamen oni ion bezonas, oni tion petu prefere per iu aŭdebla signalo ol per voĉo.

  8.  Neniu prenu la rajton ion demandi pri la legaĵo mem aŭ pri io alia, por ke estu okazo kvereli,

  9.  krom se por edifo la prioro volas ion mallonge diri.

10.  La leganta frato de la semajno ricevu iom da miksita vino, antaŭ ol komenci legi, pro la sankta komunio kaj por eviti, ke fariĝu al li peze elteni la fastadon.

11.  Poste tamen li manĝu kune kun la semajnaj kuirejaj kaj aliaj servistoj.

12.  Ne ĉiuj fratoj laŭvice legu aŭ kantu, sed nur tiuj, kiuj per tio edifas la aŭdantojn.

39. La mezuro de la manĝo


  1.  Ni kredas, ke por la ĉiutaga manĝo sufiĉas du varmaj pladoj por ĉiu tablo, ĉu je 12.00 aŭ 15.00. Tio estas pro la diversaj delikatecoj,

  2.  tiel ke iu, kiu hazarde ne povas manĝi unu aferon, manĝu el la alia.

  3.  Du varmaj pladoj do sufiĉu por ĉiuj fratoj; kaj se haveblas fruktoj aŭ freŝaj legomoj, tiam tio kiel tria aldoniĝu.

  4.  Por la tago sufiĉas unu funto da pano, ne rigore mezurita, ĉu nur unu manĝo estas en la tago, ĉu tagmeze kaj vespere.

  5.  Se ankaŭ vespere oni manĝu, trionon de la pano la kelestro konservu por doni al ili ĉe la manĝo.

  6.  Se foje estas farita pli peza laboro, dependu de la juĝo kaj decido de la abato, ĉu ion aldoni.

  7.  Sed antaŭ ĉio oni evitu malmoderon, kaj neniam en monaĥon enŝteliĝu diboĉemo,

  8.  ĉar nenio estas tiel kontraŭa al kristanismo kiel trosatiĝo,

  9.  kiel diras nia Sinjoro: Gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo (Luk 21:34).

10.  Sed junaj infanoj ne ricevas la saman kvanton, sed malpli ol la adoltoj; ĉe ĉiuj oni konservu la kontentiĝemon.

11.  Sed ĉiuj abstinu de manĝado de viando de kvarpiedaj bestoj, krom la grave malfortaj malsanuloj.

40. La mezuro de la trinkado


  1.  Ĉiu ricevis de Dio sian propran donon, unu jenan, alia alian (1 Kor 7:7).

  2.  Kaj tial nur kun iom da hezitemo ni fiksas la mezuron de la porcioj por aliuloj.

  3.  Tamen atentante pri la malforto de la malpli fortaj ni kredas, ke kvaronlitro da vino sufiĉas por ĉiu persono tage.

  4.  Sed kiuj de Dio ricevis la kapablon abstini, tiuj sciu ke ili ricevos specialan rekompencon.

  5.  Sed se la lokaj cirkonstancoj, la laboro aŭ la somera varmo postulas iom pli, dependu de la juĝo de la prioro, kiu atentu ĉe ĉio, ke ne envenu trosatiĝo aŭ ebrieco.

  6.  Kvankam ni legas, ke vino neniel taŭgas por monaĥoj, en nia epoko tamen pri tio oni ne povas konvinki la monaĥojn, tial ni do minimume konsentu, ke ni ne trinku ĝis satiĝo, sed pli ŝpareme,

  7.  ĉar vino devojigas eĉ saĝulojn (Sir 19:2).

  8.  Sed kiam la lokaj cirkonstancoj devigas, ke la supre menciita mezuro ne estas trovebla, sed multe malpli aŭ entute neniom, la homoj, kiuj tie loĝas laŭdu Dion, kaj ne grumblu.

  9.  Ĉar tion unuavice ni admonas, ke oni retenu sin de grumblado.

41. En kiuj horoj oni manĝu


  1.  De sankta Pasko ĝis Pentekosto la fratoj manĝu je 12.00 kaj ankaŭ vespermanĝu.

  2.  Sed de Pentekosto la tutan someron, se la monaĥoj ne havas agran laboron kaj se la somera varmo ilin ne ĝenas, ili fastu merkrede kaj vendrede ĝis 15.00.

  3.  La ceterajn tagojn ili tagmanĝu je 12.00;

  4.  se ili havas agran laboron aŭ se la somera varmo estas ekstrema, tiam restos la tagmanĝo je 12.00; tio dependu de la juĝo de la abato.

  5.  Kaj tiel ĉion li modere ordigu, tiel ke iliajn animojn li gardu, kaj ke, kion faras la fratoj, ili faru sen kialo por grumbli.

  6.  Sed de la 13a de septembro ĝis la komenciĝo de Karesmo ili manĝu ĉiam je 15.00.

  7.  Dum Karesmo ĝis Pasko ili manĝu nur vespere.

  8.  La Vespro tiam okazu tiel frue, ke oni ne bezonas la lamplumon ĉe la manĝo, sed ke ĉion oni manĝu ankoraŭ je taglumo.

  9.  Sed en ĉiu sezono, ĉu temas pri vespermanĝo aŭ ajna manĝo, oni tiel aranĝu ke ĉio okazu ĉe taglumo.

42. Silento post la Kompletorio


  1.  Monaĥoj en ĉiu tempo strebu al silento, sed precipe en la noktaj horoj.

  2.  Tial oni tiel agu ĉiutempe, ĉu dum tago de fasto aŭ de manĝo:

  3.  Se tempo estas de tagmanĝo, ili tuj post la vespermanĝo leviĝu kaj kuniĝu en unu lokon. Tiam iu legas el la Interparoloj* aŭ la Vivoj de la patroj** aŭ minimume ion, kio edifas la aŭskultantojn,

  4.  sed ne el Heptateŭĥo*** aŭ Reĝoj, ĉar por malfortaj animoj tiuhore ne estas utile aŭskulti tiun Skribon; en aliaj horoj tion oni legu.

  5.  Sed se estas tago de fasto, mallonge post la Vespro oni kuniĝu por legado el la Interparoloj, kiel ni jam diris;

  6.  kaj post kiam oni legis kvar aŭ kvin paĝojn, kiom la tempo permesas,

  7.  kaj se intertempe ĉiuj kuniĝis dum tiu ĉi legado, ankaŭ kiu ankoraŭ estis okupita pri tasko al li konfidita,

  8.  tiam se ĉiuj estas kune, oni faras la Kompletorion, kaj forirante de la Kompletorio neniu plu havas permeson denove ion diri al kiu ajn.

  9.  Kaj se iu estas freŝafare kaptita pri transpaŝo de tiu regulo de silentado, li ricevu gravan punon,

10.  krom se necesas paroli pro la gastoj aŭ se la abato ion al iu ordonis;

11.  sed ĉi-kaze oni kondutu kun ekstrema seriozo kaj distingita modero.

––––

       * de Kasiano, komence de la 5a jc

       ** hagiografioj precipe pri dezerto-patroj el oriento

       *** Torao plus Josuo kaj Juĝistoj

43. Malfruantoj ĉe la diservo aŭ la manĝo


  1.  Tuj kiam la signalon oni aŭdas por la diservo, oni forlasu ĉion, kion oni havas en la manoj kaj rapide tien iru,

  2.  sed kun seriozeco, por ne doni kialon por ŝercado.

  3.  Nenio havas prioritaton antaŭ la diservo.

  4.  Sed se dum la Vigilo iu envenas nur post la Gloro al la Patro de Psalmo 95 (94), kiun ĝuste pro tio ni volas kantigi tre malrapide kaj trene, tiam li ne stariĝu je sia kutima loko en la ĥorejo,

  5.  sed li staru kiel plej malantaŭe de ĉiuj aŭ tute aparte, sur loko, kiun la abato indikas por tiaj neglektantoj, por ke ĉiuj bone lin vidu,

  6.  ĝis fine de la diservo li per publika pentofaro pardonpetu.

  7.  Pro tio ni juĝas, ke ili devas stari plej malantaŭe aŭ aparte, por ke sub ĉies rigardo ili plibonigu sin minimume pro propra hontemo.

  8.  Ĉar se ili devus resti ekstere antaŭ la oratorio, eble iu alia povus reiri al la lito por tie dormi, aŭ ie ekstere eksidi por ekbabili, kaj tiel oni donus eblon al la Malbona;

  9.  ili do iru internen, por ne maltrafi ĉion kaj por plibonigi sin por estonte.

10.  Kiu dumtage ĉe la diservo ankoraŭ ne ĉeestas post la versiklo kaj la Gloro al la Patro de la unua psalmo post la versiklo, tiu staru malantaŭe, laŭ la racio, kiun supre ni indikis,

11.  kaj tiu ne kuraĝu miksiĝi en la ĥoro de la psalmokantantoj, ĝis la pentofaro, krom se la abato eventuale absolvis lin kaj donis permeson por tio,

12.  sed ankaŭ tiam la kulpulo devas pentofari.

13.  Sed kiu ĉe la manĝo ne aperis antaŭ la versiklo, tiel ke ĉiuj kune diru kaj preĝu la versiklon kaj samtempe altabliĝu ĉe la manĝo,

14.  kiu per propra neglekto aŭ malvirto ne ĉeestas, unu- aŭ dufoje pro tio li estu riproĉita.

15.  Se denove li ne plibonigas sin, oni ne plu permesas al li partopreni la komunan manĝon,

16.  sed disigite de siaj fratoj li manĝu tute sola, ĉe kio lia porcio da vino estos forigita, ĝis li pentofaris kaj plibonigis sin.

17.  Same okazu al tiu, kiu ne ĉeestas ĉe la versiklo, kiu estas preĝata postmanĝe.

18.  Neniu prenu la liberon antaŭ aŭ post la fiksita momento manĝi aŭ trinki ion ajn.

19.  Sed se al iu estas ofertata io de prioro, kaj li rifuzas akcepti tion, sed je alia horo volonte tion li manĝus, kion antaŭe li rifuzis, aŭ ion alian, tiu entute nenion ricevu, ĝis en kongrua maniero li pentofaris.

44. Pentofaro de ekskluditoj


  1.  Kiu pro gravaj kulpoj estas ekskludita el oratorio aŭ manĝo, ĉe la horo, kiam estas celebrata diservo en la oratorio, ekkuŝu tutlongece antaŭ la pordo de la oratorio, sen ion diri,

  2.  li nur kuŝu tie ĉe ĉies piedoj, kun la kapo sur la tero, dum ĉiuj eliras.

  3.  Kaj tion li faru tiel longe, ĝis la abato juĝos, ke sufiĉas.

  4.  Se tiam la abato ordonas lin, ree alveni, li falu al li kaj poste al ĉiuj antaŭ la piedoj, por ke ili preĝu por li.

  5.  Kaj tiam, se la abato tion ordonas, li estu reakceptita en la ĥorejon en la vico, kien lin ordonis la abato,

  6.  tiel, ke li ne arogu al si ekkanti psalmon, legaĵon aŭ ion alian, krom se denove la abato tion ordonas.

  7.  Kaj ĉiujn Horojn, ĉe la fino de la diservo li ĵetu sin teren sur la loko, kie li staras,

  8.  kaj tiel li pentofaru, ĝis denove la abato ordonas lin, ĉesigi pri la pentofarado.

  9.  Sed kiuj pro leĝeraj kulpoj estas ekskluditaj nur de la manĝo, pentofaru en la oratorio, tiel longe kiel ordonas la abato.

10.  Tio okazas, ĝis li benu lin kaj diru: Sufiĉas.

45. Eraroj en la oratorio


  1.  Se ĉe legado de psalmo, responsorio, antifono aŭ legaĵo iu faras eraron kaj ne tuj antaŭ ĉiuj humiligite pentofaras, li submetiĝu al pli granda puno,

  2.  ĉar tiam li ne en humilo volis plibonigi sin, ĉar per neglekto li kulpis.

  3.  Infanoj en tia okazo estas punfrapataj.

46. Alispecaj eraroj


  1.  Se ĉe iuspeca laboro, en kuirejo, en kelo, ĉe priservado, en bakejo, en ĝardeno, ĉe plenumado de iu metio, aŭ en kiu ajn alia loko, iu ion misfaras,

  2.  aŭ ion rompis aŭ perdis aŭ iel alimaniere trapasis la limon

  3.  sed ne tuj el si mem antaŭ la abaton aŭ la komunumon venis por pentofari kaj malkaŝi sian misfaron,

  4.  sed ĝi sciiĝis pere de iu alia, li submetiĝu al pli granda punado.

  5.  Sed se temas pri peko en la animo, kies kaŭzon li ne tuj vidas, li sciigu ĝin nur al la abato aŭ al sia spirita patro,

  6.  ĉar tiu scias kuraci siajn kaj aliies vundojn, sen malkaŝi kaj diskonigi ilin.

47. La signalo por la Horoj de la Ofico


  1.  Estas la tasko de la abato, tage kaj nokte, sciigi la horon de la Ofico, aŭ mem li faru tion aŭ li komisiu tion al akurata frato, por ke ĉio disvolviĝu en la ĝustaj horoj.

  2.  Psalmojn kaj antifonojn ekkantu tiuj, al kiuj estas ordonite, ĉiu siavice post la abato.

  3.  Sed oni ne arogu al si kanti aŭ legadi, krom iu, kiu povas plenumi tiun taskon, por ke la aŭskultantoj estu edifitaj;

  4.  tio tiam okazu kun humilo, seriozeco kaj respekto, kaj laŭ ordono de la abato.

48. Ĉiutaga manlaboro


  1.  Nenifarado estas malamiko de la animo. Tial la fratoj devas okupi sin je certaj horoj per manlaboro, je aliaj horoj per spirita legaĵo.

  2.  Kaj tial ni kredas, ke pri tiu aranĝado ni devas por ambaŭ fiksi la tempon,

  3.  t. e. ke de Pasko ĝis la unua de oktobro post la Primo la monaĥoj laboru, kiom estas necese, matene ĝis ĉirkaŭ 10.00.

  4.  De 10.00 ĝis la horo de la Seksto ili havu tempon por legado.

  5.  Post la Seksto tamen, leviĝante de la manĝo, ili ripozu en la lito, kun plena silento, sed se iu hazarde volas legi, li tiel legu, ke alian li ne ĝenu.

  6.  Kaj la Nono estu iom plifruigita, ĝis ĉirkaŭ 14.30, kaj poste, kio estas farenda, tion oni faru ĝis la Vespro.

  7.  Sed se la lokaj cirkonstancoj aŭ la malriĉo ilin devigas, ke ili okupu sin pri kolektado de la rikolto, ili ne tristiĝu,

  8.  ĉar tiam ili vere estas monaĥoj, se ili vivas el la laboro de siaj manoj, same kiel faris ankaŭ niaj patroj kaj la apostoloj.

  9.  Sed ĉio okazu modere, pro la etkuraĝuloj.

10.  De la unua de oktobro ĝis la komenco de Karesmo oni havu tempon por legado ĝis 8.00.

11.  Je 8.00 okazu la Tercio, kaj ĝis la Nono ĉiuj laboru pri la tasko, kiun li ricevis.

12.  Ĉe la unua signalo de la Nono ili ĉiuj demetu sian laboron kaj estu pretaj, kiam sonas la dua signalo.

13.  Post la manĝo tamen ili havu tempon por siaj legadoj aŭ psalmoj.

14.  Dum Karesmo matene ĝis 9.00 oni havu tempon por sia legado, kaj ĝis 16.00 oni laboru, kion kiel taskon oni ricevis.

15.  En tiuj tagoj de Karesmo ĉiuj ricevu libron el la biblioteko, kiun oni sisteme komplete tralegu;

16.  tiujn librojn oni ricevu komence de Karesmo.

17.  Sed antaŭ ĉio oni indiku unu aŭ du pli aĝajn fratojn, kiuj trairadu en la monaĥejo en la horoj, dum kiuj la fratoj havu tempon por legado,

18.  por rigardi, ĉu ne hazarde iu frato troveblas, kiu enuas, kiu nenifaras aŭ okupiĝas pri babilado, ne atenta pri sia legado, ne nur neutila al si mem, sed eĉ distrante aliajn.

19.  Se – kio ne okazu – iu tia freŝafare estas kaptita, unu- kaj dufoje li estu riproĉata;

20.  sed se li ne plibonigas sin, li tiamaniere estu punita, ke la ceteraj ektimos.

21.  Frato ne havu kontakton kun alia frato en horoj kiam ne licas.

22.  Dimanĉe ĉiuj same havu tempon por legado, krom tiuj, al kiuj difinitaj taskoj estas konfiditaj.

23.  Sed se iu vere estas tiel neglektema kaj nenifarema, ke li ne povas aŭ volas studadi aŭ legi, oni donu al li iun laboron por fari, por ke li ne faru nenion.

24.  Al malsanaj aŭ malfortaj fratoj oni konfidu tian laboron aŭ okupon, ke ili ne estu senagaj, sed ankaŭ ne estas premataj de tro peza laboro aŭ emas eskapi.

25.  Ilian malfortecon la abato bone konsideru.

49. Observado de Karesmo


  1.  Kvankam monaĥo ĉiutempe devus vivi kiel en Karesmo,

  2.  kaj ĉar tamen tiu virto apartenas nur al malmultaj, ni konsilas minimume dum tiu Karesmo gardi sian vivon en kompleta pureco,

  3.  kaj samtempe dum tiuj sanktaj tagoj ankaŭ forviŝi neglektaĵojn el aliaj tempoj.

  4.  Tio okazas inde, se ni retenas nin de ĉiaj malvirtoj kaj dediĉas nin al preĝado, legado kaj sindeteno, sub ploroj kaj kun kora pentemo.

  5.  En tiuj tagoj ni do alprenu servadi iom pli ol estas nia kutima tasko: specialaj preĝoj aŭ sindetemo de manĝo aŭ trinko.

  6.  Tiel do ĉiu propramaniere al Dio oferdonu – kun ĝojo de la Sankta Spirito (1 Tes 1:6) – iom pli ol la por li fiksita mezuro,

  7.  t. e. li detenu de sia korpo iom da manĝo, da trinko, da dormo, da babilado kaj da ŝercado, kaj kun ĝojo de la spirita deziro li atendu la sanktan Paskon.

  8.  Sed tion ĉi, kion ĉiu unuope volas oferi, li unue proponu al la abato, kaj ĝi okazu kun lia preĝo kaj aprobo,

  9.  ĉar, se okazus sen permeso de la spirita patro, ĝi kalkuliĝos kiel trofiero kaj vana gloro, ne kiel merito.

10.  Ĉio do estas farenda kun la aprobo de la abato.

50. Fratoj kiuj laboras for de la oratorio aŭ kiuj estas survoje


  1.  Fratoj, kiuj laboras tre longe for kaj ne povas ĝustatempe ĉeesti en la oratorio,

  2.  kaj la abato konfirmas, ke estas tiel,

  3.  plenumu la diservon tie, kie ili laboras, genuiĝante kun timo antaŭ Dio.

  4.  Same ankaŭ tiuj, kiuj estas survoje, ne preterlasu la fiksitan Horon, sed, kiom eblas, ili tenas ĝin ĉe si mem kaj ne neglektu plenumi la taskon de sia servo.

51. Fratoj kun malpli foraj vojaĝoj


  1.  Frato, kiu estas sendata por komisio kaj tiutage atendas reveni en la monaĥejon, ne arogu al si manĝi ekstere, eĉ se iu emfaze invitas lin,

  2.  krom se la abato tion permesis al li.

  3.  Se li agas aliel, li estu ekskludita.

52. La oratorio de la monaĥejo


  1.  La oratorio* estu tio, kion diras ĝia nomo, kaj tie nenio alia estu farata aŭ tenata.

  2.  Post la diservo ĉiuj eliru kun pleja silento kaj kun respekto al Dio,

  3.  tiel ke frato, kiu eventuale volas preĝi kun persona intenco, ne estu malhelpata de bruemo de iu alia.

  4.  Sed ankaŭ se iu je aliaj momentoj foje volas preĝi persone, li simple eniru kaj preĝu, ne laŭtavoĉe, sed en larmoj kaj kun kora intenco.

  5.  Kiu ne volas fari ion similan, post fino de la diservo ne estas permesite troviĝi en la oratorio, kiel dirite, por ke aliaj ne spertu malhelpon.

––––

       * loko de preĝado

53. Akceptado de gastoj


  1.  Ĉiuj fremduloj, kiuj pasas, estu akceptitaj kvazaŭ Kristo mem, ĉar li diros: Mi estis fremdulo kaj vi gastigis min (Mat 25:35).

  2.  Al ĉiuj oni donu la konvenan honoron, precipe al la samfiduloj (Gal 6:10) kaj la pilgrimantoj.

  3.  Tuj kiam gasto estas anoncita, bonvenige aliru al li la prioro aŭ la fratoj kun plena servopreta amo;

  4.  unue kune ili preĝu kaj tiel ili reciproke sin salutas en paco.

  5.  Tiun pacokison oni ne prezentu antaŭ ol preĝi, pro la trompoj de la diablo.

  6.  Sed en tiu salutado montriĝu humilo antaŭ ĉiuj gastoj, la venantaj kaj la forirantaj;

  7.  kun kurbigita kapo aŭ kun tutkorpa surplankiĝo oni adoru en ili Kriston; ĉar tiu estas akceptata.

  8.  La akceptitaj gastoj estu kondukataj al la oratorio kaj poste ili sidu ĉe la abato, aŭ ĉe tiu, al kiu la abato tion taskigis.

  9.  Antaŭ la gasto oni legu el la leĝo de Dio, por edifi lin. Kaj poste oni montru al li ĉian gastamon.

10.  La faston la abato rompu pro la gasto, krom se estas tre speciala fastotago, kiun oni ne povas rompi;

11.  la fratoj tamen daŭrigu la kutiman fastadon.

12.  La abato donu akvon al la gastoj sur la manojn;

13.  la piedojn lavu al la gastoj la abato mem kaj la tuta komunumo;

14.  postlavade ili diru ĉi tiun versiklon: Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, interne de Via templo (Psa 48:10).

15.  Plej grandan zorgon oni montru ĉe la akceptado de malriĉuloj kaj pilgrimantoj, ĉar precipe en ili Kriston oni akceptas; la riĉuloj jam per sia timigo eldevigas honoron.

16.  Por la abato kaj liaj gastoj ekzistu aparta kuirejo, por ke gastoj, kiuj alvenas je nekutimaj horoj – kaj kiuj neniam mankas al la monaĥejo – ne ĝenu la fratojn.

17.  En tiu kuirejo por unu jaro eklaboru du fratoj, kiuj bone taŭgas por tia tasko.

18.  Ili ricevas, kiom ili bezonas, ĉian helpon, por ke ili servu sen grumblado; aliflanke, se ili havas nesufiĉe por fari, ili eliru por labori, kie oni ordonas al ili.

19.  Kaj tiu konsidero validu ne nur pri ili, sed pri ĉiuj taskoj en la monaĥejo,

20.  ke, kiam bezone, oni donu helpon, kaj aliflanke, kiam estas tempo, ke oni obeu al la ordonoj.

21.  Same ankaŭ la ĉambron de la gastoj prizorgu kiel taskon iu frato, kies animo havas timon antaŭ Dio.

22.  Tie staru pretaj sufiĉe da litoj. Kaj la domo de Dio estu mastrumata de saĝaj homoj saĝe.

23.  Kun la gastoj neniu ekrilatu nek parolu, krom tiu, al kiu estas komisiite;

24.  sed se frato renkontas gaston aŭ vidas, humile li salutu, kiel ni diris, kaj petante pri beno li pluiru, dirante, ke li ne rajtas paroli kun gasto.

54. Ricevado de leteroj aŭ io alia


  1.  Monaĥo ne rajtas de parencoj, de aliaj, aŭ inter si, ricevi aŭ doni leterojn, donacojn aŭ kiajn ajn objektojn, sen ordono de la abato.

  2.  Ankaŭ se parencoj sendas al ili ion ajn, oni ne prenu la liberon akcepti tion, krom se al la abato tion antaŭe li sciigis.

  3.  Se tiu permesis akcepti, dependu de la abato, al kiu ĝi estu donata;

  4.  kaj la frato, al kiu ĝi estis sendita, ne tristiĝu, por ne doni eblecon al la diablo.

  5.  Se iu prenus la liberon, agi aliel, li estu submetita al la puno de la regulo.

55. Vestaĵo kaj ŝuoj


  1.  Vestaĵojn la fratoj ricevas laŭ la lokaj cirkonstancoj, kie ili loĝas aŭ la tiea klimato,

  2.  ĉar en malvarmaj regionoj ili bezonas pli, sed en varmaj malpli.

  3.  Estas tasko de la abato prikonsideri tion.

  4.  Tamen ni kredas, ke en mezvarmaj regionoj ĉiu monaĥo bezonas frokon kaj tunikon,

  5.  lanan frokon vintre, somere leĝeran aŭ trivitan,

  6.  kaj por la laboro antaŭtukon kaj kiel piedvestaĵon ŝtrumpojn kaj ŝuojn.

  7.  Pri la koloro de ĉio ĉi la monaĥoj ne plendu, sed ili uzu, kiaj estas troveblaj en la regiono aŭ kio plej etkoste estas aĉetebla.

  8.  La abato atentu pri la mezuro, por ke la vestaĵoj ne estu tro mallongaj por la uzantoj, sed ĝustamezuraj.

  9.  Ricevante novajn vestaĵojn oni ĉiam tuj redonu la malnovajn, por meti tiujn en la vestaĵejo, por malriĉuloj.

10.  Al monaĥo ja sufiĉas havi du tunikojn kaj du frokojn; por ŝanĝi nokte kaj por lavi ilin;

11.  ĉio cetera estus superflua, do devas esti forigata.

12.  Ankaŭ ŝtrumpojn kaj ĉion ajn malnovan ili redonu, kiam novajn ili ricevas.

13.  Pantalonon el la vestaĵejo ricevas tiuj, kiuj estas sendataj al vojaĝo; reveninte ili postlavade redonu ĝin.

14.  Frokoj kaj tunikoj estu iom pli bonaj ol kutime, se oni ricevas tiujn por ekstera vojaĝo; revenante oni redonu ilin.

15.  Kiel litaĵo sufiĉu mato, tuko, kovrilo kaj kuseno.

16.  La abato regule traserĉu la litojn pro propra posedaĵo, ke ĝi ne troviĝu.

17.  Se io estas trovita, kion oni ne de la abato ricevis, oni ricevu gravan punon.

18.  Por malhelpi la malvirton de propra posedaĵo, la abato donu ĉion, kio estas necesa,

19.  t. e. froko, tuniko, ŝtrumpoj, ŝuoj, zono, tranĉilo, skribilo, kudrilo, viŝtuko, skribtabuleto. Tiel ĉiu ekskuzo, ke io estas bezonata, estu forigita.

20.  La abato tamen menciu ĉiam la frazon el Agoj de la Apostoloj: Estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono (Ago 4:35).

21.  Tiel la abato atentu pri la malforto de la bezonantoj, ne pri la malbona intenco de enviuloj.

22.  Sed ĉe ĉiuj siaj juĝoj li pensu pri la juĝo de Dio.

56. La tablo de la abato


  1.  La abato ĉiam dividas sian tablon kun gastoj kaj pelgrimantoj.

  2.  Sed se foje estas malpli da gastoj, li laŭ propra deziro povas inviti el inter la fratoj.

  3.  Sed por teni ordon li tamen ĉiam lasu unu aŭ du pliaĝulojn kun la fratoj.

57. Metiistoj


  1.  Se estas metiistoj en la monaĥejo, ili plenumu sian fakon kun ĉia humilo, se la abato tion permesas.

  2.  Sed se unu el inter ili singravigas pro kompetenteco en sia fako, tial ke ion li kontribuas al la monaĥejo,

  3.  li estu senigita el sia metio, kaj poste ĝi ne plu transiru al li, krom se post kiam li humiligis sin, la abato denove konfidas tion al li.

  4.  Se iu el la produktoj de lia metio devas esti vendita, la viroj, tra kies manoj ili iras, bone atentu, ke ili ne faru iun trompon.

  5.  Daŭre ili memoru pri Ananias kaj Sapfira, por ke la morton, kiun ili siakorpe spertis,

  6.  ili mem aŭ ĉiuj, kiuj trompis pri la posedaĵoj de la monaĥejo, ne suferu en la animo. (kp. Ago 5:1-11)

  7.  Koncerne la prezojn mem ne enŝteliĝu la malbono de la avareco,

  8.  sed oni ĉiam iom malpli koste liveru ol ekster la monaĥejo estas eble,

  9.  por ke en ĉio Dio estu glorata (1 Petr 4:11).

58. La ordigo pri akceptado de fratoj


  1.  Se iu sin nove anoncas por fariĝi monaĥo, oni ne donu al li facilan eniron,

  2.  sed kiel diras la apostolo: Elprovu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio (1 Joh 4:1).

  3.  Se do alvenanto daŭre plu frapas la pordon, kaj la malafablecon kaj la problemojn, kiujn li suferas pri la enlasiĝo, post kvar aŭ kvin tagoj pacience ŝajnas toleri, kaj persistas je sia peto,

  4.  oni permesu al li la eniron, kaj kelkajn tagojn li restu en la gastejo.

  5.  Poste li loĝu en la ĉambro de la novicoj, kie ili studas, manĝas kaj dormas.

  6.  Oni indiku por li pli aĝan fraton, kiu estu taŭga por gajni por si animojn, kaj kiu atente prizorgu ilin.

  7.  Tiu bone atentu pri li, ĉu vere Dion li serĉas, ĉu li estas sindediĉa al la diservoj, al obeemo, kaj por fari ĝenajn tasketojn.

  8.  Oni skizu al li ĉiujn malfacilajn kaj penajn aferoj, tra kiujn oni iras al Dio.

  9.  Se li promesas pri persistemo, post periodo de du monatoj oni legu al li tiun ĉi regulon komplete

10.  kaj oni diru: Jen la leĝo, sub kiu vi volas servi; se tiun vi povas observi, vi eniru; se vi ne povas, libere vi foriru.

11.  Se tiam li plu insistas, oni konduku lin al la supre menciita novicejo kaj tie denove elprovu lin en ĉiu pacienco.

12.  Kaj post periodo de ses monatoj oni legu al li la regulon, por ke li sciu al kio li eniras.

13.  Kaj se li ankoraŭ restas, post kvar monatoj denove oni legu al li la saman regulon.

14.  Kaj se li post pripensado promesas gardi ĉion kaj observi ĉion, kion oni ordonas al li, tiam li estu akceptata en la komunumon

15.  sciante, ke laŭ la leĝo de la regulo estas decidite, ke ekde tiu tago li ne plu rajtas eliri el la monaĥejo,

16.  nek deskui de sia kolo la jugon de la regulo, kiun dum tiom da tempo li povis pripensi, ĉu akcepti ĉu forĵeti.

17.  Por esti akceptata, li en la oratorio promesu pri konstanteco, pri monaĥeja vivstilo kaj obeemo, antaŭ ĉiuj,

18.  antaŭ Dio kaj ĉiuj liaj sanktuloj, por ke, se iam li agos malsame, li sciu sin kondamnenda de Tiu, kiun li primokas.

19.  Pri tiu promeso sia li skribu oficialan dokumenton, al la nomo de la sanktuloj, kies relikvoj tie estas, kaj de la abato tiumomenta.

20.  Tiun ĉi dokumenton li skribu propramane aŭ, se li ne scias skribi, li petu iun alian skribi por li; kaj tiu novico subskribu kaj propramane metu ĝin sur la altaron.

21.  Kiam ĝin tien li metis, la novico tuj ekkantu tiun ĉi versiklon: Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; kaj ne hontigu min pri mia espero (Psa 119:116).

22.  Tiun versiklon la tuta komunumo trifoje ripetu, kaj aldonu Gloro al la Patro.

23.  Tiam tiu frato novico sin terenĵetu al ĉiuj antaŭ la piedojn, petante ke ili preĝu por li, kaj de post tiu momento li kalkuliĝas kiel membro de la komunumo.

24.  Se li havas posedaĵojn, ĝin antaŭe li disdonu al malriĉuloj, aŭ per oficiala donaco li donu ĝin al la monaĥejo, nenion rezervante por si el ĉio,

25.  ĉar li ja scias, ke ekde tiu tago li eĉ ne plu posedos sian propran korpon.

26.  Baldaŭ en la oratorio li seniĝos de la propraj vestaĵoj, kiujn li portas, kaj vestos sin en tiuj de la monaĥejo.

27.  Sed tiuj vestaĵoj, kiujn li demetis, estos konservataj en la vestaĵejo,

28.  por ke, se foje li konsentos al forlogo de la diablo por eliri el la monaĥejo – kio ne realiĝu! –, senigita de la monaĥejaj vestaĵoj li estu elĵetita.

29.  Sed sian oficialan dokumenton, kiun sur la altaron li metis, li ne rericevu, sed ĝi konserviĝos en la monaĥejo.

59. Pri akceptado de infanoj


  1.  Se iu nobelo oferas sian filon al Dio en la monaĥejo, se tiu knabo estas ne-adolta, liaj gepatroj faru la oficialan dokumenton, pri kiu supre ni parolis;

  2.  kaj ili envolvu kun oferdono la dokumenton mem kaj unu manon de la knabo en altartuko kaj tiel ili oferas lin.

  3.  Sed pri liaj posedaĵoj ili promesu sub ĵuro samtempe kun la oficiala dokumento, ke neniam, nek persone, nek pere de peranto nek kiel ajn ili ion donos al li aŭ ebligos al li havi ion;

  4.  se tion ili ne pretas fari, kaj se ion ili volas doni kiel almozon al la monaĥejo,

  5.  el tio, kion ili volas doni, ili faru al la monaĥejo donacion, rezervante al si, se dezirate, la fruktuzon.

  6.  Kaj tiel ĉiuflanke oni faru obstrukcojn, por ke al la knabo ne restu iluzio, per kiu li trompita povus perei – kio ne okazu. En la praktiko tion ni sperte lernis.

  7.  Kaj same faru ankaŭ pli malriĉaj homoj.

  8.  Sed kiuj entute havas nenion, simple faru oficialan dokumenton, kaj kun oferdono ili oferu sian filon antaŭ atestantoj.

60. Pastroj kiuj volas loĝi en la monaĥejo


  1.  Se iu el la pastra rango petas esti akceptita en monaĥejon, ankaŭ al li oni ne tro rapide konsentu.

  2.  Tamen se li restas ĉe sia peto, li sciu, ke la tutan disciplinon de la regulo li devas observi;

  3.  kaj por li oni ne malplipezigu ĝin, por ke plenumiĝu la Skribo: Amiko, por kio vi estas ĉi tie? (Mat 26:50)

  4.  Tamen oni koncedu al li stari post la abato kaj li povas doni la benon, celebri la meson, almenaŭ laŭ konsento de la abato;

  5.  aliel, nenion li arogu al si, sciante, ke li staras sub la disciplino de la regulo kaj ke li devas doni pli da ekzemploj de humilo ol la ceteraj.

  6.  Kaj se foje en la monaĥejo estas afero de ordino aŭ alia afero,

  7.  tiam li retenu tiun lokon, kiun li ricevis ĉe sia eniro en la monaĥejon, ne tiun, kiun pro reverenco al lia pastreco oni koncedis al li.

  8.  Sed se unu el la klerikoj ekhavas similan deziron ligiĝi kun la monaĥejo, tiam oni loku lin je meza rango,

  9.  sed ankaŭ por tiuj validas: nur se ili promesas observadon de la regulo kaj stabilecon.

61. Monaĥoj de aliloke


  1.  Se pilgrimanta monaĥo alvenas de foraj regionoj kaj se kiel gasto li volas loĝi en la monaĥejo,

  2.  kaj se li estas kontenta pri la loka kutimo, kiun tie li trafas, kaj ne ĝenas la monaĥejon per tro da aferoj,

  3.  sed simple estas kontenta pri tio, kion li trafas, li estu akceptita tiel longe kiel li deziras.

  4.  Kaj se en racia kaj amplena modesta maniero li kritikas ion aŭ atentigas pri io, la abato tion prikonsideru saĝe, ĉu ne eble ĝuste pro tio sendis lin tien la Sinjoro.

  5.  Sed se poste li volas daŭre ekloĝi tie en stabileco, tia deziro ne estu repuŝita, kaj precipe, se dum la daŭro de lia gasteco oni jam povis ekkoni lian vivstilon.

  6.  Sed se dum la tempo de lia gasteco li montriĝis tro pretenda aŭ malvirta, oni ne nur devas ne akcepti lin en la komunumon de la monaĥejo,

  7.  sed eĉ honeste diru al li, ke li foriru, por ke lia malbono ne infektu aliajn.

  8.  Sed se li ne estas tia, ke li meritus esti forpuŝita, li estu akceptita en la komunumon, ne nur post propra petado,

  9.  sed oni persvadu lin, ke li restu, por ke aliaj lernu el lia ekzemplo,

10.  ĉar en ĉiu loko ni servas al unu Sinjoro, kaj militas por unu Reĝo.

11.  Se la abato vidas, ke li estas tiel ekzempla persono, li povas meti lin en iom pli altan rangon.

12.  Sed ne nur ĉe monaĥoj, ankaŭ ĉe la supre menciitaj rangoj de pastroj aŭ klerikoj, la abato povas meti ilin en pli altan rangon, ol en kiun ili envenis, se li konstatas ke tia estas ilia vivstilo.

13.  Tamen la abato atentu, ke li neniam akceptu por daŭre ekloĝi monaĥon el alia konata monaĥejo sen la konsento aŭ rekomenda letero de ties abato,

14.  ĉar estas skribite: Kion vi malŝatas, al alia tion vi ne faru (Tob 4:15).

62. La pastroj de la monaĥejo


  1.  Se abato petis ordinadon de pastro aŭ diakono, li elektu el la siaj iun, kiu estas inda funkcii en pastreco.

  2.  La ordinito tamen sin gardu de singraviĝo aŭ trofiero,

  3.  nek ion al si arogu, nek agu sen la ordono de la abato, sciante, ke des pli li devas submeti sin al la disciplino de la regulo.

  4.  Lia pastreco ne donu okazon forgesi pri la obeo aŭ disciplino de la regulo, sed alproksimigu lin pli kaj pli al Dio.

  5.  Li ĉiam atentu la lokon, kiun ĉe sia eniro li ricevis en la monaĥejo,

  6.  krom ĉe la altara servado aŭ se foje la elekto de la komunumo aŭ la deziro de la abato volas doni al li pli altan rangon pro lia merito.

  7.  Li sciu, ke li devas observi la regulon pri dekanoj aŭ prioroj.

  8.  Se li prenas la liberon agi aliel, oni juĝu lin ne pastro, sed ribelulo.

  9.  Se post ripeta admonado li ne plibonigas sin, oni ankaŭ alvoku episkopon kiel atestanton.

10.  Se eĉ tiam li ne plibonigas sin, kaj se liaj pekoj fariĝas pli klaraj, li estu elĵetita el la monaĥejo,

11.  sed nur, se tia estas lia ribeleco, ke li rifuzas submeti sin aŭ obei al la regulo.

63. La rangoj en la komunumo


  1.  La rangojn oni tiel konservu en la monaĥejo, kiel decidis la tempo de la monaĥiĝo, la merito de la vivstilo aŭ kiel ordonis la abato.

  2.  La abato ne perturbu la al li konfiditan gregon kaj nenion ordonu kvazaŭ per senlima potenco,

  3.  sed ĉiam konsideru, ke pri ĉiuj siaj juĝoj kaj agoj li devos respondeci antaŭ Dio.

  4.  Tial laŭ siaj rangoj, kiujn li fiksis aŭ kiujn la fratoj mem havas, ili aliru al la pacokiso, al la komunio, al ekkantado de psalmo, al ekstaro en la ĥorejo.

  5.  Kaj en neniuj lokoj pri la rango decidu la aĝo aŭ estu anticipe decidiga,

  6.  ĉar ankaŭ Samuel kaj Daniel jam kiel knaboj juĝis pri pliaĝuloj. (kp. 1 Sam 3:11-18; Dan 13:45-62)

  7.  Tial do, kun escepto de tiuj, kiel ni diris, kiujn la abato post pli profunda prijuĝo plialtigis aŭ pro certaj kialoj malplialtigis, ĉiuj ceteraj

  8.  estu en tia rango, kiel ĉe sia enmonaĥejiĝo, tiel ke ekzemple tiu, kiu envenis je la sepa horo en la monaĥejo, sciu, ke li estas pli juna ol tiu, kiu envenis je la sesa horo, sendepende de aĝo aŭ socia klaso.

  9.  Por infanoj la disciplino estas ĉie konservata de ĉiuj.

10.  La pli junaj honoru la pli aĝajn, la pli aĝaj amu la pli junajn.

11.  Ĉe alparolo neniu nomu la alian per nura nomo;

12.  sed la pli aĝaj nomu la pli junajn per «frato», la pli junaj la pli aĝajn per «nonnus», kio estu komprenata kiel «honorinda patro».

13.  Sed la abato, kiun oni kredu agi kiel anstataŭanto de Kristo, nomiĝu «Sinjoro» kaj «abato», ne pro lia singravigo, sed pro honoro kaj amo al Kristo.

14.  Li mem tamen tion pripensu kaj tiel kondutu, ke inda li estu je tia honoro.

15.  Kie ajn la fratoj renkontas unu la alian, la pli juna petu la pli aĝan pri la beno,

16.  kaj se pli aĝa preteriras, la pli juna leviĝu kaj prezentu al li lokon por sidi, kaj la pli juna ne arogu al si eksidi, krom se la pli aĝa lin invitas, (kp. Lev 19:32)

17.  tiel ke okazu, kiel estas skribite: Klopodu por superi unu la alian en ĝentileco (Rom 12:10).

18.  Malgrandaj infanoj aŭ junuloj en la oratorio kaj ĉe la manĝo discipline tenu sin je siaj rangoj.

19.  Sed ekstere kaj ĉie aliloke ili estu sub superrigardado kaj disciplino ĝis ili atingis la aĝon de la prudento.

64. Ordinado de la abato


  1.  Ĉe ordinado de la abato ĉiam tiel oni agu, ke tiun oni enoficigu, kiun ĉu la kompleta komunumo unuanime elektis en timo antaŭ Dio, aŭ kiun eventuale nur malgranda parto de la komunumo elektis kun pli sana juĝo.

  2.  La ordinoto estu elektita pro lia merita vivstilo kaj doktrina saĝeco, eĉ se li estus la lasta en la rango de la komunumo.

  3.  Sed se eĉ la tuta komunumo unuanime elektas – kio ne okazu! – personon, kiu tute konsentas al iliaj malvirtoj,

  4.  kaj se tiuj malvirtoj iel fariĝas konataj de episkopo, al kies diocezo apartenas tiu loko, aŭ al abatoj aŭ kristanoj najbaraj,

  5.  ili malhelpu, ke tiuj malbonuloj realigu sian unuaniman decidon, sed enoficigu indan reganton pri tiu domo de Dio, (kp. Psa 105:21)

  6.  sciante, ke pro ĝi ili ricevos bonan rekompencon, se tion ili faros pure kaj kun fervoro por Dio, kiel aliflanke ili farus pekon, se ili neglektus ĝin.

  7.  Ordinita abato tamen ĉiam pripensu, kian ŝarĝon li prenis sur sin kaj al kiu li devas respondeci pri sia administrado. (kp. Luk 16:2)

  8.  Li konsciu, ke li pli devas subteni ol regi.

  9.  Do li devas esti klera en la Dia leĝo, ke li sciu kaj estu, el kiu elpreni novan kaj malnovan (Mat 13:52), ĉasta, sobra, kompatema;

10.  kaj ĉiam la kompato superu la juĝon (Jak 2:13), por ke ankaŭ li ĝin ricevu.

11.  Li malamu la malvirtojn, sed amu la fratojn.

12.  Se li devas riproĉi iun, en tio li agu saĝe kaj ne troigu, por ke, kiam li tro klopodas por forigi la ruston, li ne rompu la poton.

13.  Li ĉiam konsciu pri sia propra vundebleco kaj atentu, ke rompetitan kanon li ne rompu. (kp. Jes 42:3)

14.  Ĉe tio ni ne diris, ke li permesu al la malvirtoj plukreski, sed saĝe kaj kun amo tiujn li pritondu, kiel laŭ lia opinio tio estas avantaĝa por ĉiuj, kiel ni jam diris.

15.  Li strebu pli esti amata ol esti timata.

16.  Li ne estu impeta nek timema, ne tro senmezura nek obstina, ne rivalema aŭ tro malfida, ĉar tiam neniam li havas kvieton;

17.  en siaj ordonoj li estu antaŭvidema kaj juĝu laŭ la cirkonstancoj, kaj kiam laboron li taskigas, kiu rilatas ĉu al Dio ĉu al la mondo, li agu prudente kaj modeste,

18.  memorante pri la ekzemplo de la sankta Jakobo, kiu diris: Se mian gregon oni pelos tro dum unu tago, la brutaro mortos (Gen 33:13).

19.  Kun ĉi tiuj kaj similaj ekzemploj de saĝa prudento, la patrino de la virtoj, li ĉion tiel regu, ke restu io por strebi por la fortuloj, kaj la malfortaj ne estu fortimigataj.

20.  Kaj precipe li en ĉio konservu ĉi tiun regulon,

21.  por ke, se li bone plenumis sian servon, li aŭdu de la Sinjoro, kion aŭdis la fidela sklavo, kiu ĝustatempe dividis al siaj kunsklavoj la tritikon:

22.  Mi certigas vin, li diris: Super ĉiujn siajn posedaĵojn li metos lin (Mat 24:47; kp. Mat 25:21).

65. La prioro de la monaĥejo


  1.  Tro ofte okazis, ke per ordino de prioro estiĝis en monaĥejo gravaj konfliktoj,

  2.  ĉar okazis, ke ili estas blovŝvelintaj de malica spirito de fiero kaj sin konsideras kiel duan abaton, kaj alprenas tiranecon kaj nutras konfliktojn kaj malpacojn en la komunumo

  3.  kaj plej ofte en tiuj lokoj, kie estis ordinita prioro de la sama episkopo aŭ de abatoj, kiuj ankaŭ ordinas abatojn.

  4.  Tio estas absurda, kiel facile estas kompreneble, ĉar la prioro de la tago de sia ordiniĝo jam ricevas kialon por trofiero,

  5.  ĉar liaj pensoj sugestias al li, ke li ne estas plu sub la aŭtoritato de sia abato,

  6.  ĉar «mi ja estis ordinita de la samaj, de kiuj ankaŭ la abato estis ordinita».

  7.  De tio venas ĵaluzo, kvereloj, kalumnioj, malpaco, malkonkordo kaj malordo, (kp. 2 Kor 12:20; Gal 5:20)

  8.  tiel ke, se la abato kaj la prioro opinias malsame, kaj pro tiu malkonsento neeviteble iliaj animoj venas en danĝero,

  9.  kaj ankaŭ tiuj, kiujn ili gvidas, dum ili flatas al ambaŭ partioj, venas al pereo.

10.  La kulpo pri tiu danĝero kuŝas ĉefe ĉe la instigantoj de tiu malordo.

11.  Tial ni opinias utila, por gardi la pacon kaj amon, ke la tuta organizado de la monaĥejo dependu de la abato.

12.  Kaj se eblas, la taskoj en la monaĥejo, kiel antaŭe ni ordigis, estu ordigitaj de la dekanoj, laŭ decido de la abato,

13.  por ke neniu persono fariĝu fiera, ĉar estas konfidite al pluraj.

14.  Sed se la lokaj cirkonstancoj permesas aŭ la komunumo en racia humilo ĝin petis, kaj la abato opinias utile,

15.  laŭ propra prefero la abato elektu iun kun konsilo de la fratoj, kiuj timas antaŭ Dio, kaj mem ordinu lin kiel prioron.

16.  Sed tiu prioro faras kun respekto ĉion, kion la abato ordonas al li, kaj faras nenion kontraŭ la volo aŭ la ordono de la abato,

17.  ĉar, kiom li estas pli alta ol la ceteraj, tiom des pli li devas observi la ordonojn de la regulo.

18.  Se tiu prioro montriĝas malvirta aŭ en fierego estas malhumila aŭ pruviĝas esti malŝatanto de la sankta regulo, ĝis kvarfoje li estu admonata per vortoj.

19.  Se li ne plibonigas sin, li ricevu punon laŭ la disciplina regulo.

20.  Kaj se li ankaŭ tiam ne plibonigas sin, li estu eksigita el la rango de prioro kaj iu alia, kiu estas inda, estu elektita anstataŭ li.

21.  Se ankaŭ poste li ne estos kvieta en la komunumo kaj obeema, li eĉ estu forpelata el la monaĥejo.

22.  Sed tamen la abato pripensu, ke pri ĉiuj siaj juĝoj li devos respondeci antaŭ Dio, por ke ne mem li foje bruligu sian animon en la flamo de ĵaluzo aŭ rivaleco.

66. La pordisto de la monaĥejo


  1.  Ĉe la pordo de la monaĥejo oni metu saĝan aĝan fraton, kiu sciu aŭskulti kaj respondi kaj kies matureco malpermesas al li ekvagi.

  2.  Tiu pordisto devas havi ĉambreton apud la pordo, por ĉiam ĉeesti se alvenas homoj, al kiuj li respondu.

  3.  Tuj kiam iu frapas la pordon aŭ malriĉulo vokas, li respondu per «Al Dio estu danko» aŭ «Dio benu»,

  4.  kaj kun plena afableco kun timo antaŭ Dio li respondu rapide kun fervora amo.

  5.  Se la pordisto bezonas helpon, li ricevu pli junan fraton.

  6.  Sed se tiel eblas, la monaĥejo devas esti tiel ordigita, ke ĉio necesa, t. e. akvo, muelilo, ĝardeno aŭ ĉiaj metioj interne estu traktataj,

  7.  kaj ke ne estu necese por la monaĥoj vagi ekstere, ĉar tio entute ne utilas por iliaj animoj.

  8.  Ni volas, ke tiu ĉi regulo estu plurfoje legata en la komunumo, por ke neniu el la fratoj povas ekskuzi sin per ignorado.

67. Fratoj, kiuj estas survoje


  1.  Fratoj, kiuj estas forsenditaj en vojaĝon, rekomendu sin al la preĝo de ĉiuj fratoj kaj de la abato,

  2.  kaj ĉiam ĉe la lasta preĝo de la Diservo oni memorigu pri ĉiuj ne-ĉeestantoj.

  3.  Se fratoj revenas de vojaĝo, la saman tagon, kiam ili revenis, dum ĉiuj kanonikaj Horoj, ĉe la fino de la diservo, kuŝante sur la planko de la oratorio,

  4.  ili petu de ĉiuj preĝon pri iliaj eraroj, kiuj foje surstrate povas esti faritaj: vidado aŭ auskultado de io malbona aŭ de vorto senutila.

  5.  Neniu arogu al si rakonti al kiu ajn, kion ekster la monaĥejo li vidis aŭ aŭdis, ĉar la plimulto estas detruiva.

  6.  Se iu tamen prenis tiun liberon, li ricevu la punon de la regulo,

  7.  same ankaŭ ĉiu, kiu prenis al si la liberon eliri el la fermiteco de la monaĥejo aŭ iri kien ajn aŭ fari kion ajn, kiel ajn eta ĝi estu, sen permeso de la abato.

68. Taskoj neeblaj


  1.  Se foje al iu frato estas donita iu peza aŭ neebla tasko, li ja akceptu la ordonon de la ordonanto kun ĉia mildeco kaj obeemo.

  2.  Sed se li vidas, ke la pezo de la ŝarĝo absolute superas la amplekson de siaj fortoj, li pacience kaj oportune informu tiun, kiu estras lin, pri la kialo de sia nekapablo,

  3.  ne trofiere aŭ rezisteme aŭ kontraŭparolante.

  4.  Se post lia klarigo la prioro pri sia ordono persistas en sia opinio, la pli juna frato estu konvinkita, ke tiel por li estas bone,

  5.  kaj amplene fidante je la helpo de Dio li obeu.

69. Neniu prenu al si la liberon defendi iun alian


  1.  Oni atentu pri tio, ke neniu prenu al si la liberon, ĉe kiu ajn okazo, defendi alian monaĥon en la monaĥejo, nek kvazaŭ ŝirmi lin,

  2.  eĉ tiam, se ili ligiĝas per parenca proksimeco.

  3.  Neniel la monaĥoj prenu al si tiun liberon, ĉar el ĝi povas estiĝi la plej gravaj konfliktoj.

  4.  Sed se tamen iu transpasas tiun regulon, tre akre li estu punata.

70. Neniu prenu al si la liberon senkiale iun ekskludi aŭ frapi


  1.  En la monaĥejo oni evitu ĉiun eblecon agi propraŭtoritate,

  2.  kaj ni faris regulo, ke neniu rajtas unu el siaj fratoj ekskludi aŭ frapi, krom se la abato al iu donis por tio la permeson.

  3.  Ĉar kiuj miskondutas, tiujn vi publike riproĉu, por timigi la ceterajn (1 Tim 5:20).

  4.  Ĉe knaboj ĝis la aĝo de dek kvin jaroj la disciplino kaj la kontrolo estu zorge atentataj de ĉiuj,

  5.  sed ankaŭ tio modere kaj racie.

  6.  Ĉar kiu sen ordono de la abato prenas la liberon fari ion kontraŭ adolto aŭ sen sinreteno ekkoleras kontraŭ infanoj, tiu ricevu punon laŭ la regulo,

  7.  ĉar estas skribite: Kion vi malŝatas, al alia tion vi ne faru (Tob 4:15).

71. Reciproka obeemo


  1.  La bonon de la obeemo ĉiuj ne nur montru al la abato, sed la fratoj ankaŭ obeu sin reciproke,

  2.  sciante, ke per la vojo de tiu obeemo ili iros al Dio.

  3.  Ordonoj de abato aŭ de prioroj, kiujn li enoficigis super ili, havas prioritaton; ni ne permesas, ke privataj ordonoj estu prioritataj al ili.

  4.  Cetere ĉiuj junuloj en amo kaj sindediĉo obeu al siaj prioroj.

  5.  Se iu montriĝas pli kverelema, oni korektu lin.

  6.  Sed se iu frato pro kiu ajn eĉ plej eta kialo estas kiel ajn korektata de la abato aŭ de iu el siaj prioroj,

  7.  aŭ se li rimarkas, ke iu prioro eĉ nur iom koleretas kontraŭ li aŭ kiom ajn malmulte ĝeniĝas pri li,

  8.  tuj senprokraste li tiel longe ĵetu sin al li antaŭ la piedojn kaj restu tie pentofare kuŝi, ĝis tiu ekscitiĝo saniĝis per beno.

  9.  Kaj se li malŝatas fari tion, li ricevu korpan punon aŭ, se li estas obstina, li estu elĵetita el la monaĥejo.

72. La bona rivaleco de la monaĥoj


  1.  Kiel ekzistas malbona rivaleco de amareco, kiu disigas de Dio kaj kondukas al infero,

  2.  tiel ekzistas ankaŭ bona rivaleco, kiu disigas de malvirtoj kaj kondukas al Dio kaj la eterna vivo.

  3.  Tiun rivalecon per plej brula amo la monaĥoj praktiku,

  4.  t. e. ke ili klopodu por superi unu la alian en ĝentileco (Rom 12:10),

  5.  siajn malfortojn same korpajn kiel morajn ili toleru plej pacience,

  6.  obeemon reciproke ili konkure prezentu;

  7.  neniu sekvu tion, kion li opinias utila por si mem, sed prefere por la alia;

  8.  fratan amon ili ĉaste atribuu;

  9.  amplene ili timu antaŭ Dio;

10.  sian abaton ili amu sincere kaj kun humila karitato.

11.  Absolute al nenio ili donu prioritaton krom al Kristo,

12.  kiu konduku nin ĉiujn egale al la eterna vivo.

73. Ke ne ĉion inkludas tiu ĉi regulo


  1.  Tiun ĉi regulon ni verkis, por ke observante ĝin en la monaĥejoj almenaŭ iasence ni montru posedi konvenan vivstilon aŭ komencon de monaĥeja vivo.

  2.  Sed por tiuj, kiuj rapidas al perfekta monaĥeja vivo, ekzistas la instruoj de la sanktaj patroj, kies observado kondukos la homon al plej alta stadio de perfekteco.

  3.  Ĉar kiu paĝo aŭ kiu vorto en la Dia aŭtoritato de la Malnova aŭ Nova Testamento ne estas la plej rekta normo de homa vivo?

  4.  Aŭ kiu libro de la sanktaj katolikaj patroj ne sonigas al ni, ke rektavoje ni alvenu al nia Kreanto?

  5.  Kaj ne nur la Interparoloj sed ankaŭ la Institutoj kaj la Vivoj de la Patroj, same kiel la regulo de nia sankta patro Bazilio (ĉ. 330 – 389):

  6.  kio alia estas krom instruiloj de la virtoj por monaĥoj bone kaj obeeme vivantaj?

  7.  Sed ni, estante malagemaj kaj malbone vivantaj kaj neglektemaj, ni devas ruĝiĝi pro honto.

  8.  Do kiu ajn vi estas, kiu rapidas al la ĉiela Patro, minimume tiun ĉi regulon verkitan por komencantoj vi prenu, kaj plenumu ĝin, kun helpo de Kristo:

  9.  kaj tiam finfine, sub protekto de Dio, vi alvenos al pli grandaj aferoj, al la pintoj de saĝeco kaj virtoj, kiujn supre ni menciis. (Amen.)


Pri tiu ĉi verko:


Traduki la Regulon de Benedikto en Esperanton instigis Albert Urban, afergvidanto de la germana Liturgia Instituto en Treviro (Trier) kaj prizorganto de KRISTANAJ FONTOJ. Gerrit Berveling, nederlanda remonstranta pastoro, filologo pri la latina kaj helena, volonte surŝultrigis la laboron. Pastro Bernhard Eichkorn, aŭtoro de la interreta germana-esperanta CHRISTLICHES GLOSSAR / KRISTANA GLOSARO (http://www.bernhard-eichkorn.de/Glossar.htm), helpis kohere traduki la liturgiajn terminojn. Pastro Albrecht Kronenberger konstante akompanis komputile la laboron kaj kontrollegis. – Danke al ili ĉiuj ni nun havas tiun ĉi spiritan mondheredaĵon ankaŭ en Esperanto.

Vidu ankaŭ:


libroforme:

Die Benediktsregel, Lateinisch / Deutsch, Reclam, Stuttgart 2009.

De Regel van Sint-Benedictus, vertaald door Vincent Hunink, Amsterdam 2000.

interrete:

Ĉefpaĝo de la benediktanoj: www.osb.org

Regulo en la latina: http://www.stiftmelk.at/regula/regula.htm

Regulo en la germana: http://www.stiftmelk.at/frame_regula.htm

Regulo en la nederlanda: http://www.intratext.com/X/DUT0023.htm


supren al la komenco de la paĝo