Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Festociklo > Advento ĝis la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-09-16


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Verbum supernum prodiens


Vi el la Patro kiel lum'
eliris, ho desupra Vort',
naskiĝis, helpi al la mond',
dum tempo klinis sin al plen'.

Lumigu niajn korojn nun,
bruligu nin per Via am';
kaj per herolda sav-anonc'
obscena ĉio fuĝu for'.

Kaj kiam venos Vi juĝant'
esplori, kion faris ni,
prilumi, kio kaŝis sin,
la regnon doni pro la bon':

Vi tiam ne dispremu nin,
eĉ se nin premos nia pek';
sed por eterne en ĉiel'
ni loĝu kun la sanktular'.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'. Amen.

latina T: Tomaso el Akvino • E: Albrecht Kronenberger 2008



supren al la komenco de la paĝo