Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Kristnaska Festociklo > Advento ĝis la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Matena Laŭdo
Stato: 2020-09-16


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Vox clara ecce intonat


Jen klara voĉ' aŭdigas sin,
penetras tra obskur' kaj nokt':
Nun fuĝu ĉiu sonĝo for,
ĉar Krist' ekbrilas de l' ĉiel'.

Sin levu nia febla mens'
el ĉiu lezo kaj malpur'.
Jam sin vidigas nova stel'
por montri vojon el pere'.

De supre venas la Ŝafid'
por lavi niajn pekojn for.
Kun larmoj voku ĉiuj ni
petante pri indulgo Lin.

Por ke je Lia dua ven',
je l' brila kaj terura tag',
nin trafu ne la ĝusta pun',
sed Lia pia garda am'.

Nun estu al la Patro glor',
al Lia homiĝinta Fil'
kaj al la Sankta Dia Spir'
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003



supren al la komenco de la paĝo