Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

1a Adventa Dimanĉo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Dimanĉo


Psalmoj: Unua Semajno


► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Rakontu inter la popoloj:
Vidu, venos Dio, nia Savanto. – kp. Psa 9, 12

Dua Antifono


¶ Vidu: Venos la Sinjoro,
kun Li la tuta sanktularo.
Kaj estos en tiu tago lum' granda.
Haleluja. – ADORU 879.5

Tria Antifono


¶ Venos la Sinjoro kun granda potenco,
kaj ĉiu karno vidos Lin. – kp. Luk 21, 27; 3, 6

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tes 5, 23-24


Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Viglu;
ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. – Mat 24, 42

Ciklo B

¶ Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime,
kaj Lia klareco plenigas la mondon. – kp. Jes 30, 27

Ciklo C

¶ Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj,
kaj sur la tero mizero de nacioj.
Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo
kun potenco kaj granda gloro. – el Luk 21, 25.27

PREĜADO


Petoj


Christum, gáudium et exsultatiónem ómnium eum exspectántium, invocémus, dicéntes: Veni, Dómine, et noli tardáre.

Læti exspectámus advéntum tuum,
—veni, Dómine Iesu.

Tu, qui es ante sæcula,
—veni ad salvándum nos in hoc sæculo.

Tu, qui creásti mundum et omnes qui hábitant in eo,
—veni ad rediméndum opus mánuum tuárum.

Qui nostram non horruísti mortálem natúram,
—veni ad eripiéndum nos a mortis império.

Qui venísti ut vitam superabundántem haberémus,
—veni nobísque dona tuam vitam ætérnam.

Qui omnes hómines in regnum tuum adunáre voluísti,
—veni ad congregándum eos qui vultus tui visiónem exspéctant.


¶ Venu, Sinjoro, kaj ne hezitu.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vidu:
Venos la Reĝo, la Plejaltulo, kun granda potenco,
por savi la gentojn.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Ĝoju kaj gajiĝu, filino Jerusalemo:
Via Reĝo venos al vi.
Ne timu, Ciono:
Rapide venos via savo. – aŭ: ADORU 879.6

Tria Antifono


¶ Por la alveno de la plej alta Reĝo
fariĝu puraj la koroj de la homoj,
por ke ni digne iru renkonte al Li.
Vidu: Li venos, kaj ne malfruos. – kp. Heb 10, 37

VERSIKLO


Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,

ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. – el Luk 21, 28

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 1, 1-18


Komenciĝas la libro Jesaja.

Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo.

Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.

Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen.

Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta. De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.

Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, [kiel urbo sieĝata]. Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!

Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton? Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras – krimo kaj sankta kunveno! Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin. Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi. Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.

Unua Responsorio


Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj. Se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo.

Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj. Se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo.

Ĉesu malbonagi. Lernu agi bone, celu justecon.

Se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj. Se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo. – Jes 1, 16.18.17

Dua Legaĵo – Cirilo el Jerusalemo, Catechesis 15, 1-3


El kateĥizo de la sankta episkopo Cirilo el Jerusalemo

Duobla alveno de Jesuo Kristo

Ni mesaĝas la alvenon de Kristo, sed ne nur tiun unuan alvenon, sed samtempe la duan alvenon, pli gloran. La unua signifas suferon, sed la dua alportos signon de la Dia Regno, ĉar en nia Sinjoro Jesuo Kristo, nia Dio, ĉio estas duobla. Duobla naskiĝo: la unua el Dio antaŭ ĉiuj tempoj, la dua el la Virgulino en «la pleneco de la tempo». [Gal 4,4] Duobla alveno: la unua vualita kiel roso sur la lano, [kp. Juĝ 6,36-40] la dua glora, la estonta.

En la unua estis Kristo vualita per vindoj kuŝanta en la kripo, en la dua Li estos «ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto» brilanta. [Psa 104,2] En la unua Li prenis la krucon, superŝutita per malhonestoj, en la dua Li aperos en gloro ĉirkaŭata de procesio de anĝeloj. Pro tio ni ne ekhaltu nur ĉe Lia unua alveno, sed ni atendu la duan. Kiel ni diris dum la unua alveno: «Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro», [Mat 21,9 par.; sankta-himno de la meso] ni diru ankaŭ la samon ĉe la dua: «Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.»

La Savanto venos ne por esti juĝita, sed por voki al juĝo tiujn, kiuj iam juĝis Lin. Kiam ili juĝis Lin, Li silentis. Poste Li rememorigos ĉion al la krimuloj, kiuj tiam faris al Li la kruelaĵojn dum la krucvojo, dirante: «Tion vi faris al mi, sed mi silentis.» [Psa 50,21 (Vg)] Tiutempe Li venis por instrui la homojn tenere kaj afable. Nun ili ja vole-nevole estos devigataj submetiĝi al Lia potenco.

La profeto Malaĥi parolas pri ambaŭ alvenoj: «Kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas.» [Mal 3,1] Tion pri la unua alveno. Pri la dua alveno Li diris: «La anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot. Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno, kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj, por refandi kaj purigi.» [Mal 3,1-3]

Ankaŭ Paŭlo aludas ambaŭ alvenojn skribante al Tito: «Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin, ke, foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.» [Tit 2,11-13] Ĉu vi vidas, kiamaniere li esprimis la unuan alvenon, pri kiu li dankas, kaj ankaŭ la duan, kiun ni atendas?

Pro tio ankaŭ ni konfesas la kredon originan, laŭ kiu ni kredas je tiu, kiu «ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia regno estos senfina». [nicea-konstantinopola kredkonfeso]

Nia Sinjoro Jesuo Kristo venos do de la ĉielo. Li alvenos en gloro fine de la mondo la lastan tagon. Tiu ĉi mondo finiĝos. La mondo kreita estos denove renovigita.

Originala teksto: Cirilo el Jerusalemo († 386): Catechesis 15, 1-3 en: Patrologia Greka 33, 870-874 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 4-5

Dua Responsorio


Rigardante de malproksime mi vidas:
Venas la potenco de Dio,
kaj nebulo tegas la tutan teron.
Iru renkonte al Li kaj diru:
Ĉu vi estas la venonto,
kiu regos en la popolo Izraelo?

Rigardante de malproksime mi vidas:
Venas la potenco de Dio,
kaj nebulo tegas la tutan teron.
Iru renkonte al Li kaj diru:
Ĉu vi estas la venonto,
kiu regos en la popolo Izraelo?

Ĉiuj loĝantoj de la mondo, riĉulo kaj malriĉulo kune:

Iru renkonte al Li kaj diru:

Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu;
Vi, kiu kondukas Jozefon kiel ŝafojn:

Ĉu vi estas la venonto?

Levu, pordegoj, viajn kapojn; kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
por ke eniru la Reĝo de gloro,

kiu regos en la popolo Izraelo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Rigardante de malproksime mi vidas:
Venas la potenco de Dio,
kaj nebulo tegas la tutan teron.
Iru renkonte al Li kaj diru:
Ĉu vi estas la venonto,
kiu regos en la popolo Izraelo? – kp. Luk 7, 20; Psa 49, 2-3; 24, 7

Tedeumo

Preĝo


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ En tiu tago gutigos montoj dolĉaĵon.
Abundos lakto kaj miel'.
Haleluja. – ADORU 879.3

Dua Antifono


¶ La montoj kaj montetoj sonigos antaŭ Dio kanton,
kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj,
ĉar venos la Sinjoro por regi en regno eterna.
Haleluja. – kp. Jes 55, 12

Tria Antifono


¶ Vidu:
Venos granda profeto.
Li renovigos Jerusalemon.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rom 13, 11-12


Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo
kaj surmetu la armilojn de lumo.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vi venos juĝi la mondon.

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 091.15

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto,
li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. – el Mat 24, 43

Ciklo B

¶ Vi do viglu;
ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro,
ĉu vespere, ĉu noktomeze,
ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene. – Mar 13, 35

Ciklo C

¶ Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,
ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. – el Luk 21, 28

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, qui nobis grátiam exspectándi revelatiónem Dómini nostri Iesu Christi benígne largítur, orémus dicéntes: Osténde nobis, Dómine, misericórdiam tuam.

Spíritum nostrum, Dómine, et ánimam et corpus sanctífica,
—et irreprehensíbiles nos serva in Fílii tui advéntum.

Fac nos hac die sancte ambuláre,
—atque iuste ac pie in hoc sæculo vívere.

Da nobis Dóminum nostrum Iesum Christum indúere,
—et Spíritu Sancto impléri.

Concéde ut vígiles maneámus, Dómine,
—usque ad Fílii tui manifestatiónem gloriósam.


¶ Aperigu al ni Vian favoron.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 13, 13-14a


Ni iradu dece, kiel en la tago,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 3, 12-13


La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin;
por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Tes 1, 6.7.10


Estas justaĵo ĉe Dio
redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni,
ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco,
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj,
kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĝoju forte, ho filino de Cion,
triumfu, ho filino de Jerusalem.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Alvenos Kristo, nia Reĝo,
la Ŝafido, kiun anoncis Johano.

Tria Antifono


¶ Jen mi rapide venos;
kaj mia rekompenco estas kun mi,
por repagi al ĉiu laŭ lia faro. – ADORU 879.5

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 4, 4-5


Ĝoju en la Sinjoro ĉiam;
denove mi diros: Ĝoju.
Via mildeco estu konata al ĉiuj.
La Sinjoro estas proksima.

Responsorio


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni,

Vian favoron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85,8

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La Sankta Spirito venos sur vin, Maria.
Ne timu!
En via utero vi havos la Filon de Dio.
Haleluja. – kp. Luk 1, 35

Ciklo B

¶ Ne timu, Maria;
ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.
Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon.
Haleluja. – el Luk 1, 30-31

Ciklo C

¶ Feliĉa estas vi, Maria, kiu kredis,
ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al vi de la Eternulo.
Haleluja. – Luk 1, 45

PREĜADO


Petoj


Jesuo Kristo estas nia Savanto, la Vojo, la Vero, la Vivo.
Lin ni petas:
Venu, Sinjoro, restu kun ni.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Filo de la Plejaltulo! Vin anoncis Gabrielo al la Virgulino Maria:
– Venu por regi Vian popolon eterne.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Sanktulo de Dio! Vin salutis la Vojpretiganto en la sino de Elizabeto:
– Venu por doni al la tuta mondo la ĝojon de la savo.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Jesuo, Savanto! Vian nomon revelaciis anĝelo en sonĝo al Jozefo, la justulo:
– Venu por liberigi Vian popolon de iliaj pekoj.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Lumo de la mondo! Vin sopiris Simeono kaj ĉiuj aliaj justuloj:
– Venu por konsoli nin.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Sunleviĝo de supre! Vin Zeĥarja anoncis kiel venontan al ni:
– Venu por lumi sur tiujn, kiuj sidas en la ombro de morto.

¶ Venu, Sinjoro, restu kun ni.

Patro nia

Preĝo


Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al Viaj kredantoj, ke ili,
irante renkonte per virtaj faroj al Via Kristo venanta, kaj daŭre kun Li kunigite,
meritu posedi la ĉielan regnon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo