Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Lundo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni. – Psa 85,8

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 1, 21-27; 2, 1-5


El la libro Jesaja.

Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj. Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo. Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.

Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj. Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon. Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela. Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto.

Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.

Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:

Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

Unua Responsorio


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Venos la Mesio, kiu estas nomata Kristo; kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion,

por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laŭ Lia irejo. – Miĥ 4, 2; Joh 4, 25

Dua Legaĵo – Karlo Borromeo


el la paŝtistaj leteroj de la sankta episkopo Karlo Borromeo

Sezono de advento

Amataj, tiu ĉi tempo estas famekonata kaj glora. La Spirito Sankta mem tiamaniere parolas pri ĝi: La tempo de la graco, la tago de la savo, de la paco kaj de la repaciĝo. [kp. 2 Kor 6,2] Estas do la tempo, kiun la patriarkoj kaj la profetoj per longaj kaj daŭraj preĝoj kaj ĝemadoj sopirplene alvokadis, la tempo, kiun la justa Simeono en granda ĝojo ekvidis, kaj kiun la Eklezio ĝis nun glore solenadas. Pro tio ankaŭ ni devas ĝin kun pia koro travivi, kaj senĉese laŭdi la Eternan Patron kaj danki Lin pro la mizerikordo, kiun Li montris al ni en tiu ĉi mistero. Per la alveno de sia Ununaskito Li pro sia senlima amo al ni pekuloj sendis al ni tiun, kiu liberigos nin de la tirana potenco de demono, venigos nin en la ĉielon, enkondukos nin en la ĉielajn loĝlokojn. Li montros al ni la veron, instruos nin bone morale vivi, enplantos en nin la semojn de virtoj, riĉigos nin per la trezoroj de sia graco kaj, finfine, faros nin siaj infanoj kaj heredantoj de la eterna vivo.

La Eklezio celebradas tiun ĉi misteron ĉiujare, instigante nin per tio, ke ni senĉese rememoru tiun ĉi grandegan esprimon de la Dia amo al ni. Tiel Li sciigas nin, ke la alveno de Kristo estas utila ne nur al tiuj, kiuj tiam en Lia tempo vivis, sed ankaŭ al ni ĉiuj ĝis hodiaŭ. Ni povas partopreni en Lia potenco, se ni - pere de la sankta kredo kaj per la sakramentoj - komplezeme akceptas la gracon, kiun Li por ni akiris, kaj obeeme submetiĝas al ĝia influo per nia sincera morala vivo.

La Eklezio deziras, ke ni komprenu, ke kiel Kristo la unuan fojon venis en la mondon en korpo, tiel Li same estas preta veni en la mondon refoje, ĉiuhore kaj ĉiumomente, kaj vivi per sia spirito en nia animo, en sia gracoplena spirita abundeco, se ni forigos ĉiujn obstaklojn.

Tial la Eklezio, nia pia kaj pri nia savo zorgoplena Patrino, en tiu ĉi sezono inspiras nin per himnoj, kantikoj, ceremonioj kaj aliaj spiritaj iniciatoj, kaj instruas nin, kiel ni ricevu tiujn riĉajn bonfarojn en niajn dankemajn korojn, por ke ili alportu al ni fruktojn. Tiucele nia koro devas fervore prepariĝi al la alveno de Kristo, nia Sinjoro, tiel same, kvazaŭ Li alvenus la unuan fojon en la mondon. La Patroj de la Malnova Testamento instruadis nin tute simile, do ni devas ilin sincere sekvi.

Originala teksto: Karlo Borromeo († 1584): Paŝtista Letero; en: Acta Ecclesiæ Mediolanensis, tomus 2, Lugduni, 1683, 916-917 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 8-9

Dua Responsorio


Blovu per korno en Cion. Voku per plena voĉo, kaj diru: Jen venas via Savanto.

Blovu per korno en Cion. Voku per plena voĉo, kaj diru: Jen venas via Savanto.

Prediku kaj trumpetu en la lando:

Jen venas via Savanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Blovu per korno en Cion. Voku per plena voĉo, kaj diru: Jen venas via Savanto. – Joe 2, 15; Jes 62,11; Jer 4, 5

PREĜO


Ni preĝu.
Helpu, Dio, al ni, fervore atendi la alvenon de Via Filo,
por ke, kiam li staros ĉe la pordo kaj frapos,
li trovu nin vigle preĝantaj kaj jubile kantantaj.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Apo 3, 20


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 2, 3


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo,
al la domo de la Dio de Jakob,
por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo;
ĉar el Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, ho Jerusalemo, kaj rigardu:
Venos via Savanto por disbati viajn katenojn. – kp. Jes 60. 4; 58, 6

PREĜADO


Petoj


Christus Dóminus, Fílius Dei vivi, lumen de lúmine, edúcet nos in lucem, ut videámus iustitiam eius. Ergo cum fidúcia eum deprecémur: Veni, Dómine Iesu.

O Lumen indefíciens, ad calíginem nostram discutiénda móriens,
—éxcita, Christe, fidem nostram a somno.

Fac ut secúri ambulémus tota die,
—cum iucunditáte claritátis tuæ.

Perféctam nos doce mansuetúdinem,
—ut nota sit ómnibus homínibus.

Veni ad novam terram nobis creándam,
—in qua iustítia et pax inhábitent.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Helpu, Dio, al ni, fervore atendi la alvenon de Via Filo,
por ke, kiam li staros ĉe la pordo kaj frapos,
li trovu nin vigle preĝantaj kaj jubile kantantaj.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Apo 3, 20


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 10, 20-21


En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton,
sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 10, 24.27


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:
Ne timu, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion.
En tiu tago via ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj
kaj via jugo de sur via kolo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 13, 22; 14, 1


Kaj baldaŭ venos Lia tempo,
kaj Liaj tagoj ne malfruiĝos.
Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon,
kaj denove elektos Izraelon.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Helpu, Dio, al ni, fervore atendi la alvenon de Via Filo,
por ke, kiam li staros ĉe la pordo kaj frapos,
li trovu nin vigle preĝantaj kaj jubile kantantaj.
Pri tio ni petas per li, Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Apo 3, 20


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 3, 20b-21


Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo,
por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro,
laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,
kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.
Haleluja. – ADORU 004.4

PREĜADO


Petoj


Dóminum, qui véniet et salvábit nos, supplíciter deprecémur, clamántes: Veni et salva nos.

Dómine Iesu, Christe Dei, salvátor ómnium,
—veni cítius et salva nos.

Tu, qui venísti in hunc mundum,
—líbera nos a peccáto mundi.

Tu, qui a Patre venísti,
—doce nos viam salútis ad Patrem.

Tu, qui concéptus es de Spíritu Sancto,
—in eódem Spíritu corda nostra verbo rénova tuo.

Tu, qui es incarnátus in sinu Maríæ Vírginis,
—líbera nos a corruptióne carnis.

Meménto, Dómine, ómnium hóminum,
—qui fuérunt ab orígine mundi et speravérunt in te.


¶ Venu kaj savu nin.

Patro nia

Preĝo


Helpu, Dio, al ni, fervore atendi la alvenon de Via Filo,
por ke, kiam li staros ĉe la pordo kaj frapos,
li trovu nin vigle preĝantaj kaj jubile kantantaj.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Apo 3, 20


supren al la komenco de la paĝo