Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 1a Adventa Semajno > Merkredo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Ho Dio, revenigu nin.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj. – Psa 80, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 5, 1-7


El la libro Jesaja

Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno.

Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo; kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.

Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno. Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?

Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata. Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.

La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo – bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.

Unua Responsorio


Vian vinberujon subfosas arbara apro, kaj kampa besto ĝin mordas. Veku, Dio, Vian forton, kaj venu. Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano.

Vian vinberujon subfosas arbara apro, kaj kampa besto ĝin mordas. Veku, Dio, Vian forton, kaj venu. Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano.

Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon.

Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vian vinberujon subfosas arbara apro, kaj kampa besto ĝin mordas. Veku, Dio, Vian forton, kaj venu. Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano. – Psa 80, 14. 3. 15

Dua Legaĵo – Bernardo el Clairvaux


El prediko de la sankta abato Bernardo el Klarvalo

La Dia vorto venos al ni

Ni konas trioblan alvenon de la Sinjoro. La tria estas la meza inter ili. Du estas videblaj, la tria ne.

Dum la unua alveno oni povis vidi Lin sur la tero, ĉar Li ja vivis inter la homoj. Laŭ Lia propra pruv-atesto, ili vidis, sed ankaŭ malamis Lin. [kp. Joh 15,24] Ĉe la lasta alveno «ĉiu karno vidos la savon de Dio» [Luk 3,6] kaj «ili rigardos tiun, kiun ili trapikis». [Joh 19,37; kp. Apo 1,7; kp. Zeĥ 12,10] La meza alveno estas mistera, en kiu nur la elektitaj Lin vidos en sia propra interno por esti savitaj.

Dum la unua alveno Li estis malforta laŭkorpe, dum la meza Li montriĝas en «la Spirito kaj potenco,» [1 Kor 2,4] sed dum la lasta alveno Li montriĝos «kun potenco kaj granda gloro. [Mat 24,30]

La meza alveno estas vojo por povi trairi de la unua alveno ĝis la lasta.

Ĉe la unua, Kristo estis nia elaĉeto, ĉe la lasta Li montriĝos nia vivo, kaj en tiu meza Li estas nia paco kaj nia konsolo.

Por ke iu ne cerbumu pri tiu meza alveno kiel pri ia elpensaĵo, aŭskultu Lin mem: «Se iu min amas, tiu observos mian vorton, kaj mia Patro lin amos, kaj ni venos al li.» [Joh 14,23] Aliloke ni ja legas: «Kiu timas Dion, tiu ĉion faros ĝuste.» [Sir 15,1 (Vg)] Sed laŭ mia opinio pli multe estis dirite pri tiu, kiu amas: «ke li plenumos miajn vortojn». [kp. Joh 14,15] Kie do Liaj vortoj estas plenumendaj? Ĉerte en la koroj, laŭ la profeto: «En mia koro mi konservas Vian diron, por ke mi ne peku antaŭ Vi.» [Psa 119,11]

Plenumu do la vorton de Dio, ĉar: «Beataj estas tiuj, kiuj observas ĝin.» [Luk 11,28] Lasu ĝin penetri la profundaĵojn de via animo, trairi viajn sentojn kaj vian konduton. «Manĝu bonaĵojn kaj via animo plezur-ĝuos elektitajn riĉecojn.» [Jes 55,2] Ne forgesu manĝi vian panon, ke via koro ne kadukiĝu. Kiel en riĉa festeno plensatiĝu via animo. [kp. Psa 63,6]

Se vi tiel plenumos la Dian vorton, ĝi sendube konservos vin. Poste venos al vi la Filo kun la Patro, venos la granda Profeto, [kp. Luk 7,16] kiu renovigos Jerusalemon [kp. Psa 51,20; kp. Dan 9,25] kaj ĉion faros nova. [Apo 21,5] La rezulto de tiu ĉi alveno estos, ke «kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.» [1 Kor 15,49] Kiel la malnova Adamo trapenetris la tutan homon kaj okupis la tutan, tiel Kristo nun okupu la tutan homon, kiun Li kreis, elaĉetis kaj decidis glorigi.

Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo 5 in Adventu Domini, 1-3; en: Sancti Bernardi opera, ed. Leclercq/Rochais, vol. 4, Romo 1966, 188-190 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 14-15

Dua Responsorio


Vidu, venos la Eternulo kaj donos forton al Sia popolo. La Eternulo benos Sian popolon per paco kaj donos al ili vivon eternan.

Vidu, venos la Eternulo kaj donos forton al Sia popolo. La Eternulo benos Sian popolon per paco kaj donos al ili vivon eternan.

Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

La Eternulo benos Sian popolon per paco kaj donos al ili vivon eternan.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vidu, venos la Eternulo kaj donos forton al Sia popolo. La Eternulo benos Sian popolon per paco kaj donos al ili vivon eternan. – kp. Psa 29, 11; el Jes 40, 10

PREĜO


Ni preĝu.
Preparu, Dio, niajn korojn per Via forto,
por ke, kiam alvenas Via Filo, ni estu indaj je la festeno de la eterna vivo,
kaj el Lia mano akceptu la ĉielan nutraĵon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 7, 14b-15


Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Buteron kaj mielon li manĝos,
ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi;
la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. – Mar 1, 7

PREĜADO


Petoj


Verbum Dei in nobis habitáre decrévit, ut viderémus glóriam suam. Qua spe gaudéntes, acclamémus: O Emmánuel, esto nobíscum.

Princeps iuste et recte,
—ius redde paupéribus et oppréssis.

Rex pacífice, gládios in vómeres conflans et lánceas in falces,
—muta invídias in dilectiónem et iniúrias nostras in remissiónes.

Tu, qui non secúndum visiónem oculórum iúdicas,
—discérne eos qui tui sunt.

Quando in nube véneris cum potestáte magna,
—fac ut sine confusióne appareámus ante fáciem tuam.


¶ Emanuelo, estu kun ni.

Patro nia

Preĝo


Preparu, Dio, niajn korojn per Via forto,
por ke, kiam alvenas Via Filo, ni estu indaj je la festeno de la eterna vivo,
kaj el Lia mano akceptu la ĉielan nutraĵon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 11


La fieraj okuloj de homo malleviĝos,
kaj la altaj homoj estos malaltigitaj;
nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 2


Jen Dio estas mia savo:
mi fidas, kaj mi ne timas;
ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto,
kaj Li fariĝis mia savo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Dan 9, 19


Ho Sinjoro, aŭskultu!
ho Sinjoro, pardonu!
ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu,
pro Vi mem, ho mia Dio,
ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Preparu, Dio, niajn korojn per Via forto,
por ke, kiam alvenas Via Filo, ni estu indaj je la festeno de la eterna vivo,
kaj el Lia mano akceptu la ĉielan nutraĵon.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 4, 5


Juĝu nenion antaŭ la tempo,
ĝis venos la Sinjoro,
kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo
kaj klarigos la intencojn de la koroj;
kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ El Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem. – el Jes 2, 3

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, qui Fílium suum misit, ut pax sine fine nobis afferrétur, súpplices deprecémur: Advéniat regnum tuum, Dómine.

Réspice, Pater sancte, Ecclésiam tuam,
—veni et vísita víneam istam, quam plantávit déxtera tua.

Recordáre, fidélis Deus, ómnium filiórum Abrahæ,
—et promissiónem pátribus eórum factam adímple.

Réspice, clementíssime Deus, in omnes gentes,
—ut te honórent super misericórdia tua.

Vísita, Pastor ætérne, oves gregis tui,
—et omnes cóngrega in locum páscuæ tuæ.

Memento étiam ómnium qui in tua pace abiérunt ex hoc mundo:
—in glóriam cum Fílio tuo eos admítte.


¶ Venu Via regno.

Patro nia

Preĝo


Preparu, Dio, niajn korojn per Via forto,
por ke, kiam alvenas Via Filo, ni estu indaj je la festeno de la eterna vivo,
kaj el Lia mano akceptu la ĉielan nutraĵon.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo