Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Mardo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo,

rektigu en la stepo irejon por nia Dio. – Jes 40, 3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 24, 19 - 25, 5


El la libro Jesaja

Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero. Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos. Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero. Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj. Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.

Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj. Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos. Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos. Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron. Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de la potenculoj.

Unua Responsorio


Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon.

Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon.

Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero;

ĉar Vi faris miraklon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon – Jes 25, 1.4

Dua Legaĵo – Dua Vatikana Koncilio


El la dogmatika konstitucio «Lumen Gentium» de la Dua Vatikana Koncilio pri la eklezio

La eskatologia karaktero de la pilgrimanta eklezio

La eklezio, en kiun ni ĉiuj en Kristo Jesuo estas invitataj kaj en kiu helpe de la Dia graco ni akiras sanktecon, akiros sian plenecon nur en la ĉiela gloro, kiam venos la tempo por renovigo de ĉio. [kp. Ago 3,21] En Kristo ĝi perfekte naskiĝos kune kun la homa raso de la tuta mondo, kiu estas senpere ligita kun la homo kaj pere de li akiras sian celon. [kp. Efe 1,10; Kol 1,20; 2 Pet 3,10-13]

Kiam Kristo estis altenlevita super la teron, Li ĉiujn altiris al si. [kp. Joh 12,32] Post sia resurekto [kp. Rom 6,9] Li sendis sian revivigan Spiriton al la disĉiploj, kaj per la Spirito Li kreis sian korpon, kiu estas la eklezio kiel universala sakramento de savo. Nun Li sidas dekstre de la Patro kaj senĉese agas en la mondo. Li alkondukas homojn en la eklezion, per kiu Li pli intime kunigas ilin kun si kaj vivtenas ilin per siaj propraj korpo kaj sango, por ke ili povu partopreni en Lia glora vivo.

La promesita renoviĝo, kiun ni atendas, jam komenciĝis en Kristo kaj daŭras per la sendo de la Sankta Spirito, kiu agas en la eklezio. En ĝi la kredo instruas nin ankaŭ pri la signifo de nia nuntempa vivo, dum ni – kun espero je venontaj bonoj – plenumas la verkojn, kiujn la Patro konfidis al ni en tiu mondo, kaj tiel ni laboras por nia savo. [kp. Flp 2,12]

Do jam atingis nin la lastaj tempoj, [kp. 1 Kor 10,11] kaj la renoviĝo de la mondo estas nerevokeble fiksita. Jam en tiu ĉi mondo ĝi estas vere en certa senco anticipita, ĉar la eklezion jam sur tiu ĉi tero karakterizas ĝusta, kvankam neperfekta sankteco.

Sed ĝis kiam ne estos nova ĉielo kaj nova tero, kie loĝos justeco, [kp. 2 Pet 3,13] la pilgrimanta eklezio en siaj sakramentoj kaj institucioj, apartenantaj al tiu ĉi tempo, portas la aspekton de tiu ĉi pereonta mondo kaj ĝi mem vivas meze de la kreitaro, kiu ĝis nun suspiras kaj suferas en akuŝdoloroj kaj atendas la aperon de la filoj de Dio. [kp. Rom 8,19-22]

Originala teksto: Concilium Vaticanum II (1962-1965): Constitutio dogmatica Lumen Gentium de Ecclesia, num. 48 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 30

Dua Responsorio


Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro. – Flp 3, 20-21; Tit 2, 12

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
ĝis la limoj de la tero Vi anoncis Vian savon.
Helpu, ke ni festu kun ĝojo la gloron de ĝia naskiĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gen 49, 10


Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj,
ĝis venos paco
kaj al li humiliĝos la popoloj.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo. – Zeĥ 2, 14

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum rogémus, fratres caríssimi, qui est lŭ illúminans omnem hóminem, læti clamántes: Veni, Dómine Iesu.

Lŭ præséntiæ tuæ nostras díssipet ténebras,
—et nos tuis munéribus dignos effíciat.

Salvos nos fac, Dómine Deus noster,
—ut confiteámur hódie nómini sancto tuo.

Succénde corda nostra, ut te ardénter sítiant,
—tibíque coniúngi tota aviditáte festínent.

Qui infirmitátem nostram sustulísti,
—infírmis et hódie moribúndis succúrre.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
ĝis la limoj de la tero Vi anoncis Vian savon.
Helpu, ke ni festu kun ĝojo la gloron de ĝia naskiĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 5


Jen venos tempo, diras la Eternulo,
kaj Mi aperigos de David markoton virtan,
kaj ekregos reĝo,
kaj li estos prudenta,
kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 6


En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere;
kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:
La Eternulo estas nia justeco.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 34, 15-16


Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos,
la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos;
sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos;
Mi paŝtos kun justeco.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
ĝis la limoj de la tero Vi anoncis Vian savon.
Helpu, ke ni festu kun ĝojo la gloron de ĝia naskiĝo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Kor 1, 7b-9


Ni atendas la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino,
por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Dio,
per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
rektigu Liajn irejojn. – Mar 1, 3

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem et Dóminum, fratres dilectíssimi, deprecémur, qui novíssimis diébus maniféste véniet, et cum gáudio implorémus: Veni, Dómine Iesu.

Redémptor noster et Dómine, qui nascéndo in carne, iugum a nobis sustulísti legis,
—benefícia tuæ pietátis in nobis adímple.

Qui de nobis suscepísti quod divinitáti tuæ conveníre vidébas,
—de tuo cónferas quod in nos exspectátus impértias.

Desidéria nostra præséntiæ tuæ exhibitióne gratífica,
—et accensióne tui amóris cor nostrum inflámma.

Tecum gaudeámus in glória,
—quem hic pura fídei incólimus consciéntia.

Animas ómnium defunctórum
—pietátis tuæ rore perfúnde.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
ĝis la limoj de la tero Vi anoncis Vian savon.
Helpu, ke ni festu kun ĝojo la gloron de ĝia naskiĝo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo