Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Merkredo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Ho Dio, revenigu nin.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj. – Psa 80, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 25, 6 - 26, 6


El la libro Jesaja

Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj. Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj. Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.

Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo. Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto. Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj. Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.

Jes, En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon. Jes, Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon. Jes, Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.

Jes, Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna. Jes, Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo. Jes, Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.

Unua Responsorio


Mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.

Mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.

Li neniigos la morton por ĉiam, Li forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj,

kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio. – Apo 21, 3; el Jes 25, 8

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la klarigo pri Psa 110 (109) de la sankta episkopo Aŭgusteno

La promesojn de Dio ni ricevas pere de la Filo

Dio destinis la tempon por siaj promesoj, kaj ankaŭ la tempon, kiam plenumiĝos tio, kion Li promesis.

La tempo de la promesoj estis la tempo ekde la profetoj ĝis Johano la Baptisto; ekde tiam ĝis la fino estas la tempo de la plenumado de la promesoj.

La fidela Dio fariĝis nia ŝuldanto, sed ne per tio, ke Li ion ricevis de ni, sed per tio, ke Li promesis al ni grandajn aferojn. Kaj por Li ne sufiĉis Lia promeso; ankaŭ skribe Li volis devo-ligi sin farinte kun ni kvazaŭ ŝuldkontrakton, por ke ni povu priatenti kiel Li plenumos siajn promesojn, kiam Li komencos partopagi, kion Li promesis. Do la tempo de la profetoj, kiel ni jam multfoje diris, estis la tempo por proklami la promesojn.

Dio promesis eternan savon, feliĉegan senfinan vivon inter la anĝeloj, nepereontan heredaĵon, eternan gloron, beatan vidon de Lia vizaĝo, sanktan hejmon en la ĉielo kaj, per la resurekto, finon de mortotimo. Tiu ĉi promeso estas kiel zenito, al kiu celas nia tuta atentemo. Kiam ni atingos ĝin, ni jam havos nenion por serĉi, nenion por sopiri.

Sed kiam Li promesis kaj antaŭdiris, kio estos je la fino, Li ne sekretigis, kiel ni atingos le celon. Li promesis al homoj senkulpigon, al mortemuloj senmortecon, al pekuloj senkulpigon, al forpuŝitaj gloron.

Sed fratoj, al la homoj ŝajnis nekredeble, kion al ili Dio promesis, ke ĉi tiuj mortemaj, difektemaj, forpuŝitaj, malfortaj homoj el polvo kaj cindro, fariĝos homoj similaj al la anĝeloj de Dio. Tial Li kontraktis kun la homoj ne nur skriban interligon, sed por ke ili kredu, Li donis al ili ankaŭ peranton de sia kredindeco; ne ajnan princon, nek anĝelon aŭ ĉefanĝelon, sed sian unusolan Filon. Li pere de ĉi tiu sia Filo volis montri kaj doni al ni la vojon, laŭ kiu Li gvidos nin al la promesita celo.

Ĉar al Dio ne sufiĉis igi sian Filon nur vojmontrilo; Li igis Lin la vojo, por ke ni iru gvidataj de tiu, kiu paŝas laŭ sia propra vojo.

Kaj tiel la unusola Dia Filo devis alveni inter la homojn kaj akcepti la homan naturon. Per tio, ke Li akceptos ĝin, Li iĝos homo, mortos, resurektos, ascendos en la ĉielon, eksidos apud la dekstra flanko de Dio, kaj al la gentoj Li plenumos tion, kion Li promesis.

Post la plenumo de siaj promesoj Li plenumos al la gentoj ankaŭ tion, ke Li alvenos kaj postulos, kion Li antaŭe petis. Li apartigos la ujojn de kolero disde la ujoj de mizerikordo. Al la maljustuloj Li plenumos tion, per kio Li minacis ilin, kaj al la justuloj Li donos tion, kion Li promesis al ili. Do ĉion ĉi estis necese antaŭdiri profetmaniere, estis necese anonci, por ke ĝi ne alvenu neatendite kaj ne veku teruron, sed por ke ni povu tion atendi kun fido.

Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 109,1-3; en: Corpus Christianorum Latinorum 40, 1601-1603 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 32-33

Dua Responsorio


Dio denove kompatos nin. Li malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.

Dio denove kompatos nin. Li malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.

Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

Li malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio denove kompatos nin. Li malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn. – Miĥ 7, 19; Ago 10, 43

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
Vi preskribas al ni prepari la vojon por Kristo, la Sinjoro.
Donu favore, ke ni ne laciĝu pro astenio,
dum ni atendas la konsolan alvenon de la ĉiela kuracisto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 7, 14b-15


Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Buteron kaj mielon li manĝos,
ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Sur la trono de David kaj en lia regno
Li sidos eterne.
Haleluja. – kp. Jes 9, 7

PREĜADO


Petoj


Dóminum nostrum Iesum Christum, fratres caríssimi, exorémus, qui in sua misericórdia nos vísitat, lætámque vocem iterémus: Veni, Dómine Iesu.

Qui de sinu Patris egréssus, venísti ut carnis nostræ vestiméntum indúeres,
—líbera quod períerat natúræ vitiátæ contágio.

Qui ventúrus, in eléctis agnoscéris gloriósus,
—nunc véniens, in peccatóribus clemens semper et pius inveniáris.

Gloriántes in laude tua, Christe Dómine,
—vísita nos in salutári tuo.

Qui nos iam edŭísti in lucem per fidem,
—fac nos iustítia tua pro dignis opéribus tibi plácitos.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova Dio,
Vi preskribas al ni prepari la vojon por Kristo, la Sinjoro.
Donu favore, ke ni ne laciĝu pro astenio,
dum ni atendas la konsolan alvenon de la ĉiela kuracisto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 11


La fieraj okuloj de homo malleviĝos,
kaj la altaj homoj estos malaltigitaj;
nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 2


Jen Dio estas mia savo:
mi fidas, kaj mi ne timas;
ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto,
kaj Li fariĝis mia savo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Dan 9, 19


Ho Sinjoro, aŭskultu!
ho Sinjoro, pardonu!
ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu,
pro Vi mem, ho mia Dio,
ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
Vi preskribas al ni prepari la vojon por Kristo, la Sinjoro.
Donu favore, ke ni ne laciĝu pro astenio,
dum ni atendas la konsolan alvenon de la ĉiela kuracisto.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 4, 5


Juĝu nenion antaŭ la tempo,
ĝis venos la Sinjoro,
kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo
kaj klarigos la intencojn de la koroj;
kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi estos renovigata, ho Ciono,
kaj vi vidos la Justulon, kiu envenos vin.

PREĜADO


Petoj


Iesum Christum, fratres caríssimi, rogémus humíliter, qui nos a ténebris peccatórum redémit, et fidénter invocémus: Veni, Dómine Iesu.

Cóngrega, Dómine, pópulos de univérsis terris,
—et cum eis pactum sempitérnum confírma.

Agnus Dei, qui olim venísti peccáta tóllere mundi,
—aufer a nobis omnem colluviónem delícti.

Qui venísti redímere quod períerat,
—íterum sic vénias ut redémpta non púnias.

Tecum, quem fides nostra inténdit,
—gáudium perpétuum, cum véneris, habeámus.

Qui iudicatúrus es vivos et mórtuos,
—fratres defúnctos inter ágmina beatórum admítte propítius.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova Dio,
Vi preskribas al ni prepari la vojon por Kristo, la Sinjoro.
Donu favore, ke ni ne laciĝu pro astenio,
dum ni atendas la konsolan alvenon de la ĉiela kuracisto.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo