Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 2a Adventa Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj,

kaj sciigu ĝin al la malproksimaj insuloj. – kp. Jer 31, 10

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 26, 7-21


El la libro Jesaja

La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo. Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.

Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.

Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.

Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.

Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni. Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.

Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.

Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.

Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis. Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.

Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.

Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.

Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.

Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.

Unua Responsorio


Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas la roso de la Eternulo.

Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas la roso de la Eternulo.

Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos;

ĉar roso sur kreskaĵoj estas la roso de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas la roso de la Eternulo. – kp. Jes 26, 19; Dan 12, 2

Dua Legaĵo – Petro Krizologo


El la predikoj de la sankta episkopo Petro Krizologo

Amo sopiras rigardi Dion

Kiam Dio vidas, kiel la mondo tremas pro timo, Li tuj komencas agi kaj afable vokas ĝin al si; Li per graco invitas, per amo subtenas kaj per sento alligas.

Tial per puno de diluvo Li purigas la teron, kie enhejmiĝis malboneco, kaj Noan [kp. Gen 6 - 9] li nomas patro de nova epoko. Li instigas lin per amaj vortoj, dotas lin per amika konfido, afable lin instruas pri la estanta vivo kaj per graco Li kuraĝigas lin por la estonteco. Li jam ne plu ordonas al li, sed kun li Li fermas en arkeon la rason de la tuta mondo, por ke la afabla kuniĝo forigu la sklavigan timon kaj por ke per reciproka amo daŭru tio, kio saviĝis per komuna penado.

Tial Li alvokas elinter paganoj Abrahamon, [kp. Gen 12 - 25] plilarĝigas lian nomon, igas lin patro de la kredantoj, akompanas lin dum lia vojo, gardas lin en fremda lando, plimultigas lian havaĵon, glorigas lin per venko, igas lin garantiaĵo de promesoj, liberigas lin de maljustaĵoj, honorigas lin per sia vizito kaj mirakle lin dotas per posteulo, kiam ne estis jam espero. Li plenigas lin per tiom da bonoj kaj altiras per tiom da tenero de la Dia amo, por ke li lernu ami Dion, ne timi Lin, honorigi Lin kun amo, ne kun timo.

Tial Li en sonĝo ĝojigas Jakobon dum lia fuĝo [kp. Gen 28] kaj post lia reveno vokas lin lukti [kp. Gen 32] kaj dum la luktado Li ebligas al li brakumi Lin, por ke li amu la iniciatinton de la lukto, kaj ne timu Lin.

Tial Li vokas Moseon [kp. Eli 3] per patra amo kaj invitas lin fariĝi liberiganto de sia popolo.

Sed en ĉi kazoj, kie homajn korojn obsedis la fajro de la Dia amo, kaj la amraviĝo tute superŝutis la homajn sensojn, la vundita homa koro subite volis vidi Dion per korpaj okuloj.

Sed kiel povus limigita homa vidsenso ekrimarki Dion, kiun eĉ la tuta mondo ne povas percepti?

Amo ja prenas al si la rajton ne atenti pri tio, ĉu io estos, ĉu io povas esti, ĉu io devas esti. Amo ne scias konkludi, ĝi ne havas prudenton kaj ne konas mezuron. Amon oni ne povas konsoli dirante, ke io estas neebla, nek sanigi dirante, ke io estas malfacila. Se amo ne akiras tion, kion ĝi sopiras, ĝi mortigas la amanton, kaj ĝi iras tien, kien ĝi estas altirata, kaj ne tien, kien ĝi devas iri. Amo naskas sopiron, ĝi ardas pasie, ĝi pasie rapidas al tio, kion ĝi ne povas atingi. Kaj kio sekvas poste? Amo ne povas ne vidi tion, kion ĝi amas.

Tial ĉiuj sanktuloj tre malmulte aprezis siajn meritojn, se ili ne povus ekvidi Dion.

Tial, kvankam la amo, sopirante vidi Dion, ne havas ian juĝkapablon, ĝi tamen malkaŝas grandan piecon.

Tial Moseo kuraĝas diri: «Se mi trovis gracon ĉe Vi, montru al mi Vian vizaĝon.» [kp. Eli 33,13.18.20]

Tial ankaŭ aliloke staras: «Montru al mi Vian vizaĝon.» [kp. Psa 4,7; 31,17; 67,2; 80,4.8.20; 119,135]

Ja eĉ paganoj tial pretigis al si idolojn, por ke ili - erarintaj - vidu, kion ili adoras.

Originala teksto: Petrus Chrysologus († 450): Sermo 147; en: Patrologia Latina 52, 594-595 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 35-36

Dua Responsorio


Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos. Kaj el Jerusalemo, la urbo, kiun Mi elektis al Mi, venos al vi helpo. Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro.

Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos. Kaj el Jerusalemo, la urbo, kiun Mi elektis al Mi, venos al vi helpo. Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro.

Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos. Kaj el Jerusalemo, la urbo, kiun Mi elektis al Mi, venos al vi helpo. Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro. – kp. Jes 66, 13; 1 Reĝ 11, 36; Jes 66, 14; 46, 13

PREĜO


Ni preĝu.
Veku, Dio, niajn korojn,
por ke ni preparu la vojojn por Via Ununaskito.
Lia alveno faru nin indaj, servi al Vi kun puraj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 45, 8


Gutigu, ho ĉielo, de supre,
kaj la nuboj verŝu virton;
malfermiĝu la tero kaj produktu savon,
kaj virto kune elkresku.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mi vin helpos, diras la Eternulo;
kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael. – el Jes 41, 14

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, fratres caríssimi, implorántes, qui mísit Fílium suum ad salvándos hómines, súpplices acclamémus: Osténde nobis, Dómine, misericórdiam tuam.

Christum tuum, Pater clementíssime, quem plena fide os nostrum annúntiat,
—conversátio nostra ópere ne despíciat.

Qui Fílium tuum misísti ad salútem,
—univérsum aufer a fácie terræ et a civitáte ista dolórem.

Terra nostra, advéntu Fílii tui iucunditáte perfúsa,
—tuæ plenitúdinis gáudium ubérius experiátur.

Per misericórdiam tuam, fac ut nos pie et sóbrie in hoc sæculo vivámus,
—exspectántes beátam spem et advéntum glóriæ Christi.


¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – el Psa 85, 8

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, niajn korojn,
por ke ni preparu la vojojn por Via Ununaskito.
Lia alveno faru nin indaj, servi al Vi kun puraj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Miĥ 5, 3-4a


Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo,
kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio,
kaj tiuj konvertiĝos;
ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero.
Kaj li estos paco.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Ĥag 2, 6b.9


Pasos malmulte da tempo,
kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron.
La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa,
kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Mal 3, 20-21b


Por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco,
kaj sanigo estos en ĝiaj radioj,
kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj,
diras la Eternulo Cebaot.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Veku, Dio, niajn korojn,
por ke ni preparu la vojojn por Via Ununaskito.
Lia alveno faru nin indaj, servi al Vi kun puraj mensoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 5, 7-8.9b


Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro.
Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi,
ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.
Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn;
ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas.
Jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi;
la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. – el Mar 1, 7

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, fratres caríssimi, qui propter nos humiliávit semetípsum, invocémus, cum exsultatióne dicéntes: Veni, Dómine Iesu.

Dómine Iesu, qui advéntu tuo subveníre dignátus es mundo,
—ánimas nostras et córpora a delícto purífica.

Quos mystério incarnatiónis tuæ non confúnderis fratres vocáre,
—aliénos a te éffici ne síveris.

Tales nos rediméndos státuas,
—quales iudicándos non púnias.

Christe, a cuius divítiis bonitátis et pietátis nihil témporis vacat,
—fac nos percípere immarcescíbilem glóriæ corónam.

Commendámus tibi, Dómine, ánimas eórum, qui córporis néxibus absolúti sunt:
—defúncti sæculo tibi vivant in ætérnum.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Veku, Dio, niajn korojn,
por ke ni preparu la vojojn por Via Ununaskito.
Lia alveno faru nin indaj, servi al Vi kun puraj mensoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo