Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Mardo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo,

rektigu en la stepo irejon por nia Dio. – Jes 40,3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 30, 27-33; 31, 4-9


El la libro Jesaja

Jen la [nomo de la] Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta; kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.

Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael. Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.

Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo. Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li. Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.

Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo. Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.

Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.

Unua Responsorio


La Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo. Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos.

La Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo. Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos.

Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo.

Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo. Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos. – Jes 31, 4-5; 30, 29

Dua Legaĵo – Imitado de Kristo


El la libro «Imitado de Kristo»

Pri humileco kaj paco

Ne tro zorgu pri tio, kiu estas kun vi kaj kiu kontraŭ vi, sed zorgu kaj klopodu pri tio, ke Dio estu kun vi en ĉio, kion vi faras.

Havu puran konsciencon, kaj Dio protektos vin. Ĉar al tiu, kiun Dio protektas, povas malutili nenies malico.

Se vi kapablas silenti kaj suferi, sendube vi eksentos la helpon de la Sinjoro.

Li scias, kiam kaj kiel Li vin liberigos, tial plene fidu al Li.

Nur Dio povas helpi kaj liberigi vin de ĉiuj konfuzoj.

Ofte tre utilas, se aliaj homoj konas niajn erarojn kaj riproĉas ilin al ni, ĉar tiel ni estos pli humilaj.

Kiam homo humiliĝas pro siaj eraroj, li pli facile trankviligas la aliajn kaj kvietigas tiujn, kiujn li kolerigis.

Dio potektas kaj liberigas humilan homon, amas kaj ĝojigas lin, kliniĝas al li, superŝutas lin per graco; kaj kiam li estas jam profunde humiligita, Dio lin levas al gloro.

Al humila homo Dio malkaŝas siajn misterojn kaj afable altiras kaj invitas lin al si.

Humila homo, eĉ se humiligita, restas kvieta, ĉar li apogas sin ne je la mondo, sed je Dio.

Ne pensu, ke vi progresis en perfekteco, ĝis kiam vi ne konsideras vin la plej malgranda inter ĉiuj.

Antaŭ ĉio konservu en vi mem la pacon, poste vi povos trankviligi ankaŭ la aliajn.

Trankvila homo estas pli utila ol klera.

Pasia homo ŝanĝas je malbono ankaŭ la bonon kaj facile kredas eĉ la plej malbonajn aferojn.

Bona, pacema homo ĉion ŝanĝas je bono.

Kiu vivas en paco, tiu neniun suspektas. Sed kiu estas malkontenta kaj senĉese ekscitita, tiun turmentas ĉiuspecaj suspektoj; nek li mem havas pacon, nek al la aliaj li deziras ĝin.

Li ofte diras tion, kion li ne devus diri kaj faras tion, kion li ne devus fari.

Li priatentas tion, kion devus fari la aliaj, kaj malzorgas pri tio, kion devus fari li mem.

Estu fervora unue vi mem, poste vi povos entuziasmigi ankaŭ vian proksimulon.

Viajn agojn vi scias ekskuzi kaj plibeligi, sed la ekskuzon de la aliaj vi ne akceptas.

Estus pli ĝuste, se vi akuzus vin mem kaj ekskuzus vian fraton.

Kaj se vi volas, ke la aliaj estu paciencaj kun vi, estu ankaŭ vi pacienca kun ili.

Originala teksto: De imitatione Christi (15-a jarcento) lib. II, cap. 2-3; en: Thomas a Kempis, Opera omnia, ed. Pohl, vol. 2, Freiburg 1904, 63-64 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 50-51

Dua Responsorio


La Eternulo gvidas la humilulojn en justeco, kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

La Eternulo gvidas la humilulojn en justeco, kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato.

Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo gvidas la humilulojn en justeco, kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn. – Psa 25, 9-10; Zeĥ 7, 9

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreitaĵo.
Rigardu favore la verkon de Via mizerikordo,
kaj ĉe la alveno de Via Filo
purigu nin de ĉiuj praaj makuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Gen 49, 10


Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda,
nek regbastono de inter liaj piedoj,
ĝis venos paco
kaj al li humiliĝos la popoloj.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem;
disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion. – Jes 51, 17a; 52, 2b

PREĜADO


Petoj


Deus Pater omnípotens íterum manum suam exténdet ad possidéndum resíduum pópuli sui. Proínde eum rogémus: Advéniat regnum tuum, Dómine.

Concéde, Dómine, ut faciámus fructus dignos pæniténtiæ,
—ad accipiéndum regnum tuum, quod prope est.

Para, Dómine, viam in córdibus nostris Verbo tuo ventúro,
—ut eius glória in nobis revelétur.

Humília montes supérbiæ nostræ,
—exálta valles infirmitátis nostræ.

Murum ódii evérte, natiónes dividéntem,
—et vias concórdiæ fac homínibus planas.


¶ Venu Via regno.

Patro nia

Preĝo


Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreitaĵo.
Rigardu favore la verkon de Via mizerikordo,
kaj ĉe la alveno de Via Filo
purigu nin de ĉiuj praaj makuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 5


Jen venos tempo, diras la Eternulo,
kaj Mi aperigos de David markoton virtan,
kaj ekregos reĝo,
kaj li estos prudenta,
kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 23, 6


En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere;
kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:
La Eternulo estas nia justeco.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 34, 15-16


Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos,
la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos;
sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos;
Mi paŝtos kun justeco.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreitaĵo.
Rigardu favore la verkon de Via mizerikordo,
kaj ĉe la alveno de Via Filo
purigu nin de ĉiuj praaj makuloj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Kor 1, 7b-9


Ni atendas la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino,
por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Fidela estas Dio,
per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Antaŭ ol ili kunvenis,
Maria troviĝis graveda per la Sankta Spirito.
Haleluja. – el Mat 1,18

PREĜADO


Petoj


Verbum ætérnum per velámen carnis suæ osténdit viam novam et vivéntem ad cæléste sanctuárium. Humíliter ab eo petámus: Veni et salva nos, Dómine

Deus, in quo vívimus, movémur et sumus,
—veni et revéla nobis quod sumus genus tuum.

Tu, qui non longe es ab unoquóque nostrum,
—teípsum cítius osténde ómnibus quæréntibus te.

Pater páuperum et consolátor afllictórum,
—da libertátem captívis et mæstis lætítiam.

Tu, qui mortem odísti, sed vitam díligis,
—nos et omnes defúnctos ab ætérna morte líbera.


¶ Venu, Dio, kaj savu nin.

Patro nia

Preĝo


Dio,
per Via Ununaskito Vi faris nin nova kreitaĵo.
Rigardu favore la verkon de Via mizerikordo,
kaj ĉe la alveno de Via Filo
purigu nin de ĉiuj praaj makuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo