Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Vendredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento ĝis la 16a de Decembro > 3a Adventa Semajno > Vendredo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,

Via helpo, konforme al Via vorto. – kp. Psa 119, 41

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 33, 7-24


El la libro Jesaja

Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe; la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn. Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.

Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos. Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos. Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro. Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.

Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?

Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subaĉeton, ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon, tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

Viaj okuloj vidos la reĝon en lia majesto, ili rigardos landon vastan. Via koro rememoros la teruraĵon: Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj? La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.

Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj ŝnuroj disŝiriĝos.

Ĉar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataŭ riveroj, larĝaj lagoj; ŝipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca ŝipo ilin ne trapasos. Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.

Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon. Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.

Unua Responsorio


La Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo. Li mem venos kaj savos nin.

La Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo. Li mem venos kaj savos nin.

La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; estu gajaj la multaj insuloj.

Li mem venos kaj savos nin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo. Li mem venos kaj savos nin. – el Jes 33, 22; Psa 97, 1

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la klarigo pri Psa 38 (37) de la sankta episkopo Aŭgusteno

Jam via sopiro estas preĝo

«En la lamentado de mia koro mi ploras.» [Psa 38,9]

Ekzistas ankaŭ silenta veado, kiun la homo ne aŭdas. Sed kiam la sopirplena ideo obsedas la koron tiel ege, ke la interna vundo de la homo klare esprimas sin ekstere, ni serĉas la kaŭzon. Kaj ni diras al ni mem: Eble li ploras pro tio aŭ pro io alia, kio al li okazis. Kiu povas tion kompreni krom Tiu, kiu vidas kaj aŭdas la ploron de la homo? La psalmisto diras: «En la lamentado de mia koro mi ploras», ĉar la homoj, eĉ se ili aŭdas la ploron, kutime aŭdas nur la ploron de la korpo; la veadon de la dolorplena koro ili ne aŭdas.

Kiu povas scii, kial la homo ploras? Li daŭrigas: «Vi konas ĉiun mian sopiron.» [Psa 38,10] Do ne homoj, kiuj ne kapablas vidi en la koron, sed «Vi konas ĉiun mian sopiron». Ĉar se via sopiro supreniras al Li, la Patro vin rekompencos, ĉar Li vidas ankaŭ en la sekreto. [kp. Mat 6,6]

Jam via sopiro estas preĝo; kaj se via sopiro estas daŭra, ankaŭ via preĝo estas daŭra. Ne vane diris la Apostolo: «Preĝu senĉese.» [1 Tes 5,17] Ĉu tio signifas, ke ni devas senĉese genui aŭ kuŝi surtere aŭ levadi la manojn, kiam li diras: «Preĝu senĉese»? Se ni asertus, ke nur tiamaniere ni povas preĝi, mi pensas, ke ni tion ne povas fari senĉese.

Ekzistas alia ena seninterrompa preĝo, kaj tio estas sopiro. Eĉ se vi faras kion ajn alian, se vi sopiras je tiuspeca sabata paco, vi ne ĉesas preĝi. Se vi ne volas interrompi vian preĝon, ne ĉesu sopiri.

Via konstanta sopiro estas via senĉesa voĉo.

Se vi ĉesas ami, vi eksilentos. Kaj kiuj silentas? Tiuj, pri kiuj oni diras: «Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos.» [kp. Heb 4,1-8]

Malvarmiĝo de la amo estas eksilento de la koro. Ardo de la amo estas ekkrio de la koro. Se daŭras via amo, vi daŭre vokas; se vi daŭre vokas, vi ankaŭ daŭre sopiras; se vi sopiras, vi serĉas en via koro trankvilon.

«Vi konas ĉiun mian sopiron.» Se Li konas nian sopiron, ĉu Li povas ne koni nian ploron? Kiel tio povus esti? Ja ploro estas la voĉo de sopiro.

Tial la psalmisto daŭrigas:»Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi» [Psa 38,10] Antaŭ Vi ĝi ne estas kaŝita, sed antaŭ multaj homoj ĝi estas kaŝita. Kelkfoje oni aŭdas, ke iu humila Dia servanto diras: «Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.» Alifoje oni vidas, ke la Dia servanto ridetas. Ĉu la sopiro en lia koro estas morta? Se en la homa koro estas sopiro, estas tie ankaŭ ve-spiro. Ĝi ne ĉiam devas atingi la orelojn de la homoj, sed neniam ĝi ĉesas soni en la oreloj de Dio.

Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 37, 13-14; en: Opera omnia, edit. Schmitt, vol. 1, Seccovii 1938, 97-100 • Esperanta traduko el la latina: Magda Šaturová, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 58-59

Dua Responsorio


Survoje ni estas en Kristo, ankoraŭ pilgrimante. Ĝis ni alvenos, ni kantu kaj sopiru. Kiu sopiras, kvankam la voĉo silentas, kantas en sia koro.

Survoje ni estas en Kristo, ankoraŭ pilgrimante. Ĝis ni alvenos, ni kantu kaj sopiru. Kiu sopiras, kvankam la voĉo silentas, kantas en sia koro.

Sed kiu ne sopiras: Eĉ se li laŭte krius antaŭ la oreloj de la homoj, li estus muta antaŭ Dio.

Kiu sopiras, kvankam la voĉo silentas, kantas en sia koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Survoje ni estas en Kristo, ankoraŭ pilgrimante. Ĝis ni alvenos, ni kantu kaj sopiru. Kiu sopiras, kvankam la voĉo silentas, kantas en sia koro.

PREĜO


Ni preĝu.
Ho ĉiopova Dio,
Via graco ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin.
Kun granda sopiro ni kore atendas la alvenon de Via Ununaskito.
Estu ĉe ni en ĉi tiu vivo kaj same en la venonta.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jer 30, 18a.21-22


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob.
Kaj ilia potenculo estos el ili mem,
kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo;
Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi;
ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Gardu justecon kaj faru bonon;
ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero. – el Jes 56, 1

PREĜADO


Petoj


Deus Pater glóriam suam per Fílium homínibus revelándam decrévit. Ideo festíve acclamémus: Glorificétur nomen tuum, Dómine.

Fac ut discámus, Dómine, nos ínvicem suscípere,
—sicut et Christus suscépit nos in honórem Dei.

Reple nos omni gáudio et pace in credéndo,
—ut ambulémus in spe et virtúte Spíritus Sancti.

Omnibus súbveni, Dómine, secúndum multitúdinem miseratiónum tuárum,
—óbviam fias illis qui, licet ínscii, te exspéctant.

Qui vocas et sanctíficas eléctos,
—nos peccatóres coronándos beatitúdine ætérna sustólle.


¶ Via nomo, Dio, esto glorata.

Patro nia

Preĝo


Ho ĉiopova Dio,
Via graco ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin.
Kun granda sopiro ni kore atendas la alvenon de Via Ununaskito.
Estu ĉe ni en ĉi tiu vivo kaj same en la venonta.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 29, 11.13


Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin,
diras la Eternulo,
intencojn al bono kaj ne al malbono,
por doni al vi estontecon kaj esperon.
Vi serĉos Min, kaj trovos,
se vi serĉos Min per via tuta koro.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 30, 18a


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob,
kaj liajn loĝejojn Mi kompatos.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 3, 5-6a


Ne memoru la misfarojn de niaj patroj,
sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon.
Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ho ĉiopova Dio,
Via graco ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin.
Kun granda sopiro ni kore atendas la alvenon de Via Ununaskito.
Estu ĉe ni en ĉi tiu vivo kaj same en la venonta.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Psa 80, 3


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 3, 8b-9


Ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj,
kaj mil jaroj kiel unu tago.
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso,
kiel iuj malrapidecon kalkulas;
sed paciencas al vi,
volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Johano atestis dirante:
Kiu venas post mi, tiu ekzistis pli frue ol mi. – kp. Joh 1, 15

PREĜADO


Petoj


Pastórem et epíscopum animárum nostrárum Christum fidénter invocémus: Benígne fac, Dómine, in bona voluntáte tua.

Bone Pastor gregis Dei,
—veni ad hómines cunctos in tuam Ecclésiam adunándos.

Súbveni, Dómine, peregrinántis tui pópuli pastóribus,
—ut gregem tuum sédulo pascant donec vénias.

Elige ex nobis præcónes verbi tui,
—ut Evangélium tuum annúntient usque ad extrémum terræ.

Miserére ómnium qui labórant et defíciunt in via,
—fac ut amícum invéniant, qui sibi subvéniat.

Osténde glóriam tuam in páscuis cæléstibus,
—eis qui vocem tuam in hoc sæculo audiérunt.


¶ Bonfaru, Sinjoro, laŭ Via favoro. – kp. Psa 51, 20

Patro nia

Preĝo


Ho ĉiopova Dio,
Via graco ĉiam antaŭiru kaj sekvu nin.
Kun granda sopiro ni kore atendas la alvenon de Via Ununaskito.
Estu ĉe ni en ĉi tiu vivo kaj same en la venonta.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo