Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > Konstantaj Partoj > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Veni, redemptor gentium


Mond-savanto, naskis Vin
pura, sankta virgulin'.
Al Jesu' miraklo jen
decis esti la alven'.

La miraklon vidis ni,
agis la Spirit' de Di':
Viva Vort' sin vestis per
karno kiel hom' sur ter'.

Li naskiĝis, tamen sen
iu pek', kaj venis en
mondon kiel hom' kaj Di',
savon nun proponas Li.

Venis Li de Di' al ter',
iris pluen al infer',
sidas nun kun venka kron'
ĉe la Patro sur la tron'.

Venkis Vi per karna mort',
tia estas Dia fort';
helpu dum atakoj de
la satana grand-arme'.

Lumon el ĉiela hal'
portis Vi al Via stal';
nokto, morto kaj mizer'
ne plu regas sur la ter'.

Dio Patro kaj la Fil'
kaj Spirito en la bril':
Kun eterna laŭdo ni
dankos Vin, ho sola Di'! Amen.

latina T: Ambrozio el Milano ĉ. 386 • E: Hans Amund Rosbach 1966 • 2001 en ADORU 190



supren al la komenco de la paĝo