Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

19a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 19a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Kaj Vian helpon donu al ni. – Psa 85,8

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 47, 1. 3b-15


El la libro Jesaja

Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.

Mi faros venĝon, kaj Mi neniun indulgos. Nia Liberiganto – Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.

Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.

Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredaĵon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon; vi diris: Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.

Aŭskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne fariĝos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.

Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj.

Vi sentis vin sendanĝera en via malboneco; vi diris: Neniu min vidas; via saĝeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.

Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfeliĉo, el kiu vi ne povos vin elaĉeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antaŭvidis.

Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortiĝos.

Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin.

Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi.

Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.

Unua Responsorio


Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Nia Liberiganto – Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael;

ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn. – Jes 49, 13; 47, 4

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Ireneo kontraŭ herezoj

Ordo de la elaĉetanta enkarniĝo

Dio estas gloro de la homo. La homo estas objekto de la Dia agado, de Lia saĝeco kaj potenco.

Kiel la kuracisto pruviĝas apud la malsanuloj, tiel Dio montriĝas en la homoj. Tiucele Sankta Paŭlo skribas: «Dio fermis ĉiujn en la nekredon, por ke Li ĉiujn kompatu.» [Rom 11,32] Li parolas tie ĉi pri la homo malobeinta Dion kaj sekve perdinta la senmortecon. La homo poste tamen atingis mizerikordon kaj pere de la Filo de Dio ricevis la gracon fariĝi Lia adoptita filo.

Kaj kiam la homo sen orgojlo kaj fanfaronado estos fidela al la vera gloro, apartenanta al li konsiderante la kreitaĵon kaj la Kreanton, kiu estas la ĉiopova Dio vokanta ĉion al ekzistado, kiam li amos Lin, obeos kaj estos al Li dankema, tiam li estos altigata kaj ricevos de Dio eĉ pli grandan gloron, ĉar li fariĝos simila al tiu, kiu mortis por li.

Li naskiĝis «en simileco de peka karno», [Rom 8,3] por kondamni la pekon kaj poste, kondamnitan, elŝiri ĝin el la korpo kaj forĵeti. Tiamaniere li vokas la homon por sekvi lin kaj invitas la homon «imiti» Dion, [kp. Efe 5,3] kaj enkondukas lin en la Dian ordon, [kp. Mat 5,8] kiu ebligas al la homo vidi Dion kaj ekkoni Lin kiel Patron. La Vorto de Dio loĝas en la homo. [kp. Joh 1,12.14] Li fariĝis Filo de la homo, por instigi la homon akcepti Dion, kaj instigi Dion loĝi en la homo, el la afabla decido de la Patro.

Pro tio «la Sinjoro mem donis al ni la signon» de la savo, «Emanuelon, naskiĝintan el la Virgulino». [kp. Jes 7,14] Li estis «la Sinjoro, kiu savis la homojn», ĉar ili ne povis savi sin mem. Pro tio Paŭlo parolas pri la homa febleco: «Mi scias, ke la bono ne havas sidejon en mia karno.» [Rom 7,18] Per tio li aludas, ke la boneco de nia savo ne originas en ni, sed en Dio. Li diras plue: «Ho, mi malfeliĉa homo, kiu liberigos min de tiu karno de morto?» [Rom 7,24] Kaj tuj li montras la liberiginton: la gracon de Jesuo Kristo, nia Sinjoro. [kp. Rom 7,25]

La samon indikas ankaŭ Jesaja: «Fortigu la senfortiĝintajn manojn kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu! Jen estas via Dio! Venos venĝo, repago de Dio. Li mem venos kaj helpos nin.» [Jes 35,3-4] Tio signifas, ke ni ne povas saviĝi mem, sed nur helpe de Dio.

Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenaeus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, lib. 3, cap. 20, 2-3 en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 34, 342-344 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 68-69

Dua Responsorio


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj. Sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: Venos nia Savanto.

Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj. Sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: Venos nia Savanto.

Proklamu, aŭdigu, prediku, trumpetu, voku per plena voĉo.

Sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: Venos nia Savanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj. Sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru: Venos nia Savanto. – kp. Jer 31, 10; 4, 5

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiam naskis la sankta Virgulino, Vi malkaŝis la splendon de Via gloro,
donu, ke ni tiun grandan misteron de la enkarniĝo adoru kun integra fido
kaj ĉiam festu kun pia obeo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jes 2, 3


Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo,
al la domo de la Dio de Jakob,
por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj,
kaj ni iru laŭ Lia irejo;
ĉar el Cion eliros la instruo,
kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La Savanto de la mondo leviĝos kiel la suno,
kaj Li malleviĝos en la uteron de la Virgulino, kiel pluvo sur herbejon.
Haleluja. – kp. Psa 72, 6

PREĜADO


Petoj


Christum redemptórem, fratres caríssimi, deprecémur, qui véniet, ut redeúntes ad se a mortis potestáte líberet, et súpplices implorémus: Veni, Dómine Iesu.

Tuum, Dómine, dum annuntiámus advéntum,
—munda cor nostrum ab omni spíritu vanitátis.

Ecclésia tua, Dómine, quam fundásti,
—te per omnes gentes magníficet.

Lex tua, Dómine, illúminans óculos,
—prótegat pópulos tíbimet confiténtes.

Qui gáudia advéntus tui nobis ab Ecclésia prænuntiári concédis,
—fac ut promptíssima devotióne te excipiámus.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiam naskis la sankta Virgulino, Vi malkaŝis la splendon de Via gloro,
donu, ke ni tiun grandan misteron de la enkarniĝo adoru kun integra fido
kaj ĉiam festu kun pia obeo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 10, 20-21


En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton,
sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 10, 24.27


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:
Ne timu, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion.
En tiu tago via ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj
kaj via jugo de sur via kolo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – kp. Jes 13, 22; 14, 1


Kaj baldaŭ venos Lia tempo,
kaj Liaj tagoj ne malfruiĝos.
Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon,
kaj denove elektos Izraelon.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, kiam naskis la sankta Virgulino, Vi malkaŝis la splendon de Via gloro,
donu, ke ni tiun grandan misteron de la enkarniĝo adoru kun integra fido
kaj ĉiam festu kun pia obeo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Flp 3, 20b-21


Ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo,
por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro,
laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Radix Iesse


¶ Ho Radiko de Jiŝaj,
kiu staras kiel standardo por la popoloj,
antaŭ kiu reĝoj fermos sian buŝon,
kiun gentoj petegos:
Venu por liberigi nin.
Jam ne malrapidu. – Jes 11, 10; Jes 52, 15; Psa 45, 13 • E: laŭ Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO


Petoj


Christo Dómino, fratres caríssimi, supplicémus, qui est iudex vivórum et mortuórum dicamúsque fidénter: Veni, Dómine Iesu.

Fac, Dómine, ut iustítiam tuam, quam cæli annúntiant, mundus agnóscat,
—et glória tua hábitet in terra nostra.

Qui infirmári pro nobis dignáris ut homo,
—divinitátis tuæ hómines præmuníre dignéris præsídio.

Veni et sciéntiæ tuæ irrádia splendóre,
—quos in ténebris ignorántiæ tui cónspicis detinéri.

Qui, humiliátus, iniquitátem nostram abstulísti,
—gloriósus, beatitúdinis præmia nobis largíre.

Qui ventúrus es ad iudícium maniféste,
—defúnctos fratres ad cælórum regnum perdúcas.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiam naskis la sankta Virgulino, Vi malkaŝis la splendon de Via gloro,
donu, ke ni tiun grandan misteron de la enkarniĝo adoru kun integra fido
kaj ĉiam festu kun pia obeo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo