Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

21a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 21a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Ho Dio, revenigu nin.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj. – Psa 80, 4

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 48, 12-21; 49, 9b-13


El la libro Jesaja

Tiele diras la Eternulo:

Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.

Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune.

Kolektiĝu vi ĉiuj kaj aŭskultu: kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la Ĥaldeoj.

Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.

Alproksimiĝu al Mi, aŭskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komenciĝis, Mi tie estis. Kaj ankaŭ nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.

Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas iri.

Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro; kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.

Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria, aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru: La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo. Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.

Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.

Unua Responsorio


Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolas Sian popolon. Li kompatas Siajn mizerulojn.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolas Sian popolon. Li kompatas Siajn mizerulojn.

En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco.

Li kompatas Siajn mizerulojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolas Sian popolon. Li kompatas Siajn mizerulojn. – kp. Jes 49, 13; Psa 72,7

Dua Legaĵo – Ambrozio el Milano


El la komentario de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la evangelio laŭ Luko

Vizito de la beata virgulino Maria

Anoncinte al la Virgulino Maria la misteran eventon, la anĝelo pruvis sian kredindecon per la atentigo, ke maljuna kaj senfrukta virino koncipis infanon. Tiamaniere la anĝelo intencis certigi Marian, ke Dio povas fari ĉion, kion Li volas.

Tuj kiam Maria tion aŭdis, ŝi ekrapidis al la montara regiono. Ne pro tio, ke ŝi ne kredus tiujn vortojn, aŭ ne konfidus al la mesaĝisto, aŭ dubus pri lia vorto, sed tial, ke tiu promeso ŝin plenigis per feliĉo, kaj ŝi eksentis la bezonon servi. Movis ŝin granda ĝojo. Kien devis rapidi ŝi, plenigita per Dio, se ne supren al la montaroj? La graco de la Sankta Spirito ne konas malrapidecon aŭ lacecon. Kaj jen, la alveno de Maria kaj la ĉeesto de Dia boneco tuj aktiviĝas: «Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito.» [Luk 1,41]

Nun rimarku aparte ĉiun vorton kaj ĝian signifon. Elizabeto la unua aŭdis la voĉon, sed Johano la unua eksentis la gracon; ŝi aŭdis laŭ la natura ordo, li ĝoje ektremis pro la granda mistero; ŝi perceptas la alvenon de Maria, li la alvenon de la Sinjoro; la virino alvenon de virino, la infano alvenon de Infano; la virinoj parolas pri la graco, kaj ĝi efektiviĝas en la infanoj. Pere de la patrinoj komenciĝas grandaj misteroj de la amo, kaj ambaŭ patrinoj duoble mirakle profetas sub la influo de spirito de la infanoj.

La infano eksaltis, la patrinon plenigis la Sankta Spirito. Sed la patrinon Li ne plenigis pli frue ol la filon; sed kiam Li plenigis la filon, Li plenigis ankaŭ la patrinon. Johano tremis pro ĝojego, jubilis ankaŭ la spirito de Maria. Dum Johano ektremis, Elizabeton plenigis la Sankta Spirito. Pri Maria ni scias, ke ŝia spirito jubilegis, sed ne pro tio, ke ŝi nun pleniĝus per la Sankta Spirito. La Nekomprenebla ja agadis jam en la patrino nekompreneble. Elizabeton plenigis la Sankta Spirito nur post la koncipo, Marian antaŭ la koncipo. «Beata vi estas, ĉar vi ekkredis», ŝi diras. [Luk 1,45]

Sed ankaŭ vi estas beataj, vi, kiuj aŭdis kaj ekkredis, ĉar ĉiu, kiu ekkredas, tiu koncipas kaj naskas la Dian Vorton kaj komprenas lian efikon. Ho, se la animo de Maria estus en ĉiu homo, por ke li povu glori la Sinjoron! Ho, se estus la spirito de Maria en ĉiu, por ke li jubilu en Dio! Se Kristo havas laŭkorpe unu Patrinon, laŭkrede Kristo estas la frukto de ĉiuj. Ja ĉiu animo ricevas la Dian Vorton, se ĝi estas senmakula, sen peko, kaj se ĝi kun sendifekta sento gardas sian moralan purecon. Do ĉiu tia animo povas glori la Sinjoron, kiel gloris Lin la animo de Maria, kaj kiel ŝia spirito jubilegis en Dio, la Savanto.

Estu do glorita la Sinjoro, kiel vi legis ankaŭ aliloke: «Gloru la Sinjoron kun mi.» [Psa 34,4] Sed ne tial, ke la homa voĉo povus ion aldoni al la Sinjoro, sed pro tio, ke Li volas gloriĝi en ni. Kristo estas ja la bildo de Dio. [kp. 2 Kor 4,4; Kol 1,15] Kaj la homo, se li vivas juste kaj pie, gloras tiun bildon de Dio, je kies simileco li estas kreita. Kaj kiam li ĝin gloras, li partoprenas certagrade en Lia majesta grandeco.

Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Expositio Evangelii secundum Lucam, Lib. 2, Vers. 19.22-23.26-27; en: Patrologia Latina 15, 1560-1562 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 74-75

Dua Responsorio


Feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon.

Feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon.

Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

Mia animo altigas la Eternulon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon. – Luk 1, 45-46; Psa 66, 16

PREĜO


Ni preĝu.
Dio,
aŭskultu, ni petas, afable la preĝojn de Via popolo.
Ni ĝojas pri la alveno de Via Ununaskito en nia karno.
Kiam Li venos en Sia majesto, Li regalu nin per la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 7, 14b-15


Jen virgulino gravediĝis,
kaj ŝi naskos filon,
kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Buteron kaj mielon li manĝos,
ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ne timu!
Je la kvina tago venos al vi nia Sinjoro.

PREĜADO


Petoj


Dóminum nostrum Iesum Christum, fratres caríssimi, exorémus, qui in sua misericórdia nos vísitat, lætámque vocem iterémus: Veni, Dómine Iesu.

Qui de sinu Patris egréssus, venísti ut carnis nostræ vestiméntum indúeres,
—líbera quod períerat natúræ vitiátæ contágio.

Qui ventúrus, in eléctis agnoscéris gloriósus,
—nunc véniens, in peccatóribus clemens semper et pius inveniáris.

Gloriántes in laude tua, Christe Dómine,
—vísita nos in salutári tuo.

Qui nos iam edŭísti in lucem per fidem,
—fac nos iustítia tua pro dignis opéribus tibi plácitos.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
aŭskultu, ni petas, afable la preĝojn de Via popolo.
Ni ĝojas pri la alveno de Via Ununaskito en nia karno.
Kiam Li venos en Sia majesto, Li regalu nin per la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 2, 11


La fieraj okuloj de homo malleviĝos,
kaj la altaj homoj estos malaltigitaj;
nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 12, 2


Jen Dio estas mia savo:
mi fidas, kaj mi ne timas;
ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto,
kaj Li fariĝis mia savo.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Dan 9, 19


Ho Sinjoro, aŭskultu!
ho Sinjoro, pardonu!
ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu,
pro Vi mem, ho mia Dio,
ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Dio,
aŭskultu, ni petas, afable la preĝojn de Via popolo.
Ni ĝojas pri la alveno de Via Ununaskito en nia karno.
Kiam Li venos en Sia majesto, Li regalu nin per la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 4, 5


Juĝu nenion antaŭ la tempo,
ĝis venos la Sinjoro,
kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo
kaj klarigos la intencojn de la koroj;
kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Oriens


¶ Ho Sunleviĝo, Splendo de lumo eterna kaj Suno de justeco:
Venu, kaj lumu sur tiuj, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto. – Luk 1, 78; Saĝ 7, 26; Mal 3, 20; Luk 1, 79 • E: Bruno Masala ĉ. 2010, Albrecht Kronenberger 2014

PREĜADO


Petoj


Iesum Christum, fratres caríssimi, rogémus humíliter, qui nos a ténebris peccatórum redémit, et fidénter invocémus: Veni, Dómine Iesu.

Cóngrega, Dómine, pópulos de univérsis terris,
—et cum eis pactum sempitérnum confírma.

Agnus Dei, qui olim venísti peccáta tóllere mundi,
—aufer a nobis omnem colluviónem delícti.

Qui venísti redímere quod períerat,
—íterum sic vénias, ne redémpta púnias.

Tecum, quem fides nostra inténdit,
—gáudium perpétuum, cum véneris, habeámus.

Qui iudicatúrus es vivos et mórtuos,
—fratres defúnctos inter ágmina beatórum admítte propítius.


¶ Venu, Sinjoro Jesuo.

Patro nia

Preĝo


Dio,
aŭskultu, ni petas, afable la preĝojn de Via popolo.
Ni ĝojas pri la alveno de Via Ununaskito en nia karno.
Kiam Li venos en Sia majesto, Li regalu nin per la vivo eterna.
Pri tio ni petas per Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo