Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

23a de Decembro ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Advento post la 16a de Decembro > La tagoj post la 16a de Decembro > 23a de Decembro


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VERSIKLO


Venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,

Via helpo, konforme al Via vorto. – kp. Psa 119, 41

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 51, 1-11


El la libro Jesaja

Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.

Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.

Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.

Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.

Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj juĝos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.

Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.

Aŭskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro: ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuraĝiĝu.

Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.

Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?

Ĉu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Unua Responsorio


Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min. Proksima estas Mia Justulo, eliris Mia Savanto.

Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min. Proksima estas Mia Justulo, eliris Mia Savanto.

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado.

Proksima estas Mia Justulo, eliris Mia Savanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min. Proksima estas Mia Justulo, eliris Mia Savanto. – kp. Jes 51, 4-5; 35, 10

Dua Legaĵo – Hipolito el Romo


El la traktato de la sankta sacerdoto Hipolito el Romo kontraŭ la herezo de Noëto

Revelacio de la kaŝita mistero

Fratoj, estas unu Dio, kiun ni povas plej bone koni el la Sankta Skribo. Pro tio necesas scii ĉion, pri kio ĝi traktas kaj konas ĉion, kion ĝi instruas. Ni devas kredi je Dio tiel, kiel Li mem intencas, ke ni kredu, kaj ni devas tiel glori Lian Filon, kiel Li volas, ke ni Lin gloru. Kaj ni devas akcepti la Sanktan Spiriton tiel, kiel Li volas donaci Lin al ni, do ne laŭ nia propra volo, nek laŭ nia gusto. Ni rajtas misuzi nenion, kion ni ricevis de Dio, sed ĉion kompreni tiamaniere, kiamaniere Li mem instruas nin en la Sankta Skribo.

Kiam Dio estis unusola kaj krom Li nenio ekzistis, Li decidis krei la mondon. Li kreis ĝin per penso, volo kaj vorto; kaj la mondo komencis ekzisti. Ĝi komencis ekzisti tiel, kiel Dio intencis, kaj Li faris ĉion tiel, kiel Li volis.

Sufiĉas scii, ke Dio havis nenian samtempulon. Krom Li nenio ekzistis. Li estis unusola kaj en Li estis ĉio. Al Li mankis nek racio, nek saĝo, nek potenco, nek prudento. Ĉio estis en Li, ĉar Li estis ĉio.

Kiam kaj kiel Li volis, en la tempo, de Li mem fiksita, Li revelaciis sian Vorton, per kiu Li ĉion kreis. Ĝis kiam Li havis sian Vorton en si mem, tiu Vorto estis nevidebla al la kreita mondo. Sed per sia kreiva voĉo Li faris la Vorton videbla: Li naskis la Lumon el la Lumo kaj al la kreitaĵo Li donacis sian Sinjoron kaj sian sencon. Tiun, kiu ĝis tiam estis videbla nur al Li, kaj al la mondo nevidebla, Li faris videbla, por ke la mondo ĉe Lia revelacio povu Lin vidi kaj esti savita.

Kiam Li venis en la mondon, Li videbliĝis kiel Dia servanto. Ĉio do ekestas per Li, [kp. Joh 1,3] Li mem el la Patro.

Li donis la leĝojn kaj la profetojn, Li donis al ili la Sanktan Spiriton kaj tiel devigis ilin paroli; do ili akceptis la potencan spiriton de la Patro kaj proklamadis Lian decidon kaj volon.

Do la Vorto fariĝis videbla, kiel deklaris la sankta Johano. Li sume ripetas tion, kion diradis jam la profetoj, kaj pruvas, ke tio estas la Vorto, per kiu ĉio estiĝis: «En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio ,kaj la Vorto estis Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio.» [Joh 1,1-4] Poste li aldonas: «La mondo per Li estiĝis, kaj la mondo Lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj Lin ne akceptis.» [Joh 1,10-11]

Originala teksto: Hippolytus Romanus († post 235): Tractatus (contra hæresim Noëti), Cap. 9-12; en: Patrologia Græca 10, 815-819 • Esperanta traduko el la latina: Alojz Dlugi SJ, 2000 • 2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 81-82

Dua Responsorio


Infano naskiĝos al ni, kaj lia nomo estos: Dio forta. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David, kaj la regado estos sur lia ŝultro.

Infano naskiĝos al ni, kaj lia nomo estos: Dio forta. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David, kaj la regado estos sur lia ŝultro.

En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.

Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David, kaj la regado estos sur lia ŝultro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Infano naskiĝos al ni, kaj lia nomo estos: Dio forta. Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David, kaj la regado estos sur lia ŝultro. – kp. Jes 9, 6; Luk 1, 32; Joh 1, 4

PREĜO


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
atendante la proksiman naskiĝon de Via Filo en nia karno,
ni, Viaj ne-indaj servantoj, petas Vin:
Kompatu nin la Vorto, kiu fariĝis karno el Maria, la Virgulino, kaj loĝis inter ni,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio), Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jer 30, 18a.21-22


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob.
Kaj ilia potenculo estos el ili mem,
kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo;
Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi;
ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

Responsorio


Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo.

Kaj Lia majesto aperos super vi.

Brilos la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Super vi, ho Jerusalemo, brilos la Eternulo. – kp. Jes 60, 2

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen ĉio estas plenumita,
kio estis dirita per la anĝelo
al Maria, la Virgulino. – el Luk 1, 44

PREĜADO


Petoj


Deum Patrem, fratres caríssimi, implorántes, qui misit Fílium suum ad salvándos hómines, súpplices acclamémus: Osténde nobis, Dómine, misericórdiam tuam.

Christum tuum, Pater clementíssime, quem plena fide os nostrum annúntiat,
—conversátio nostra ópere ne despíciat.

Qui Fílium tuum misísti ad salútem,
—univérsum aufer a fácie terræ et a civitáte ista dolórem.

Terra nostra advéntu Fílii tui iucunditáte perfúsa,
—tuæ plenitúdinis gáudium ubérius experiátur.

Per misericórdiam tuam, fac ut nos pie et sóbrie in hoc sæculo vivámus,
—exspectántes beátam spem et advéntum glóriæ Christi.


¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – el Psa 85, 8

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
atendante la proksiman naskiĝon de Via Filo en nia karno,
ni, Viaj ne-indaj servantoj, petas Vin:
Kompatu nin la Vorto, kiu fariĝis karno el Maria, la Virgulino, kaj loĝis inter ni,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 29, 11.13


Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin,
diras la Eternulo,
intencojn al bono kaj ne al malbono,
por doni al vi estontecon kaj esperon.
Vi serĉos Min, kaj trovos,
se vi serĉos Min per via tuta koro.

Versiklo


Ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,

kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron. – Psa 102, 16



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jer 30, 18a


Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob,
kaj liajn loĝejojn Mi kompatos.

Versiklo


Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo;

sendu al mi Vian savon. – Psa 106, 4



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Bar 3, 5-6a


Ne memoru la misfarojn de niaj patroj,
sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon.
Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio.

Versiklo


Venu, Sinjoro, ne hezitu.

forigu la krimojn de via popolo.



Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
atendante la proksiman naskiĝon de Via Filo en nia karno,
ni, Viaj ne-indaj servantoj, petas Vin:
Kompatu nin la Vorto, kiu fariĝis karno el Maria, la Virgulino, kaj loĝis inter ni,
Li, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo, Himno kaj Antifonoj kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro laŭ la semajna tago.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 3, 8b-9


Ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj,
kaj mil jaroj kiel unu tago.
La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso,
kiel iuj malrapidecon kalkulas;
sed paciencas al vi,
volante, ne ke iuj pereu, sed ke ĉiuj venu al pento.

Responsorio


Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj.

Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj,

Dio de la legiaroj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venu, kaj liberigu nin, Dio de la legiaroj. – Psa 80, 4

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – O Emmanuel


¶ Ho Emanuel, nia Reĝo kaj Leĝdonanto,
Espero de la popoloj kaj ilia Savanto:
Venu por savi nin, Sinjoro, nia Dio. – Jes 8, 8; 7, 14; 33, 22 • E: Bruno Masala ĉ. 2010

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui venit ad páuperes evangelizándos, cum fervóre rogémus, dicéntes: Vídeant omnes glóriam tuam.

Manifésta teípsum ómnibus qui te non cognovérunt,
—ut vídeant salutáre tuum.

Nomen tuum usque ad terræ términos nuntiétur,
—ut omnes hómines sémitas tuas invéniant.

Qui ad hoc primum venísti, ut mundum redímeres,
—ad hoc íterum vénias, ut credéntes tibi pro méritis non condémnes.

Libertátem quam rediméndis rédimens contulísti,
—redemptiónis conservatióne defénde.

Qui olim venísti nascitúrus in carne et íterum vénies ad faciéndum iudícium,
—præsta ut, cum véneris, ætérnam defúnctos próvehas ad mercédem.


¶ Vidos ĉiuj finoj de la tero la gloron de nia Dio. – kp. Psa 98, 3

Patro nia

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
atendante la proksiman naskiĝon de Via Filo en nia karno,
ni, Viaj ne-indaj servantoj, petas Vin:
Kompatu nin la Vorto, kiu fariĝis karno el Maria, la Virgulino, kaj loĝis inter ni,
Li, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo